Język:
Kontakt
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Zarząd CEM

Bożena Kocyk – Prezes
Jolanta Kieres – Wiceprezes
Joanna Wituszyńska – Wiceprezes
Maria Baran – Sekretarz
Maria Janisz – Skarbnik
Halina Komar – Honorowy Prezes

 

Kalendarz
kwiecień 2024
P W Ś C P S N
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  
Archiwa

Internacia Kunveno en Germanujo kadre de GRUNDTVIG Partnera Projekto. Komenco de artista vojo de ensemblanoj de „Juna Voĉo”.

Fino de 2jara programo Grundtvig okazis en Harzmontaro. La germana Projekta Partnero invitis por kuna cxeesto dum la Pentekosta Festo, kiu estas grava evento en la urbo kaj regiono de Harzmontaro. Ĝuste tiel Germanoj elektis tiujn ĉi festajn tagojn (oni havas ĉi tie 2-tagan religian feston, malsame ol „postsovetaj” landoj, kie ŝtataj registaroj nuligis la duan  tagon de la festo  PENTEKOSTO  („Zielone Święta”).  Krom proponoj  landkonigaj  fare de nia Projekta Partnero, ni ankaŭ spektis la urban programon, kies ĉefa evento estis granda  marszado tra la urbo – kun multaj kapeloj kaj orkestroj, ĉiuj regionaj organizaĵoj kaj kluboj sportaj, hobiaj, kulturaj, generaciaj, diverskomunumaj  kts. – gaja kunirado je miloj de homoj, kantantaj, kriantaj , ludantaj… Inter ili  – nia granda pola grupo de 25 personoj – samvestitaj, kun flagetoj  Esperantaj, polaj kaj europuniaj,  kaj sub ŝildo de la loka Esperanta Organizaĵo…   Dum voje ni gajnis la intereson kaj simpation de la loĝantoj kaj  kunmarŝantoj.

Nia projekta kunlaboranto agas en  Eŭropa unika urbo, kiu aldonis al sia nomo Herzberg

– Urbo Esperanto. Tio estis volo de la Urbestro kaj la Urba Konsilantaro..Tia maniere , la  negranda, sed belega urbeto kreiĝis la monda simbolo, kun la opinio de urbo tre favora por disvolvigo  kaj  plifortigo de la Esperanto-movado. Alveturas al ĝi Esperantistoj el ĉiuj kontinentoj  pro aranĝoj organizataj de tre aktiva  loka  Internacia Kulturocentro. Ili ankaŭ vizitas atrakcian montaran parkon, interesan kastelon  kaj apudajn vizitindajn urbetojn. Nia grupo ekskursis al proksima,  historie  grava  kaj  interesinda  pro eksterordinara beleco  urbo Duderstadt.

Ni loĝis en Sieber en 300jara hotelo ZUM- PASS, kiu danke al  siaj posedantoj – geedzoj Teresa kaj Zygmunt Liberski, fariĝis  vera, sincera koro de tiea Esperantujo. La hotelo famiĝis ne nur pro komforto de  ties ĉambroj kaj neesprimeble bona manĝaĵo – ili  ŝtelis niajn korojn pro sia gastamo, sincera koreco, la etoso sentebla ene, de la alvenmomento ĝis forveturo.

En tiu ĉi fina seminario krom Poloj  partumis Germanoj, Nederlandanoj kaj Hungaroj. Nia grupo estis rimarkebla pro nombro de ĉeestantoj kaj kolora, kantanta junularo ( 15 jaraj).

Centro de Interkultura Edukado el Nowy Sącz (koordinanto de la projekto) preparis propran artistan programon okaze de maja festo en Herzberg am Harz – Esperanto  Stadt. Kaj verdire – ĝi pliriĉigis , plikolorigis iomete enuigajn prezentadojn  de  tre similaj  folkloraj ensembloj  el du apudaj komunumoj…

La junuloj kantis trifoje en la pola lingvo kaj Esperanto, prezentiĝis en diversaj, konformaj vestoj al etoso de ĉiu vespero – romantika, populara, folklora… Niaj junuloj estis ankaŭ ornamo de la urba parado!

Talento, beleco kaj freŝeco de la kantantoj  ravis spektantojn kaj aŭskultantojn de la internacia aranĝo kaj fotoj pri ili troviĝas  jam en germanaj gazetoj kaj interreto.

Tiu ĉi ensemblo estas pli juna grupo de la antaŭa  „Juna Voĉo”  gvidata de Irena Górowska  en Urba Kulturcentro, kiu havis sukcesojn dum kelkaj jaroj, ankaŭ ĉe esperantista publiko en Slovakio kaj Germanio.  Nun pro maturiĝo de ĝiaj  anoj ne estas kompleta, la vivaj  vojoj kondukis ilin  fore de nia  urbo…

Nuna grupo preparas repertuaron en Esperanto por Jubilea Centjara Monda Esperanta Kongreso en Lille (Francujo julio 2015) Aliĝis jam 2,5 mil  da Esperantistoj el 82 landoj – homoj el ĉiuj kontinentoj, de diversaj rasoj, kulturoj, religioj.

Post la kongreso ni vizitos Parizon.Tiel komenciĝas eksterlanda „kariero” de junaj ensemblanoj de „Juna Voĉo”.

Vi povas rigardi reklamigan filmeton pri ili:

kaj ankaŭ la lastajn  artikolojn en intereto:

http://www.sadeczanin.info/wiadomosci,5/sadecki-zespol-young-voice-podbil-serca-esperantystow,73196#.VX20BPntmko

http://www.sacz.in/nie-samym-chlebem;sadecki-zespol-young-voice-podbija-publicznosc-na-miedzynarodowej-imprezie-w-niemczech,22729.html

Priskribis –  Halina Komar

 FOTOGALERIA 

Ulotka - zespół z Irena

Junaj Voĉoj

Dodaj komentarz

Twój adres e-mail nie zostanie opublikowany. Wymagane pola są oznaczone *