Literaturaj kaj artaj E-konkursoj
Ni invitas partopreni en niaj literaturaj kaj artaj e-konkursoj – en la pola kaj esperanta lingvoj. Prezizajn informojn, regularojn de la konkursoj, limdatojn kaj kontaktoeblecojn oni povas trovi en la konkursa retejo (Jen la retejo en Esperanto): https://sites.google.com/view/avanaforumo.
Por vizitantoj de la retejo ni havas surprizon– felietonon de Olga Tokarczuk „Okno”(„Fenestro”) tradukita en Esperanton. Povas esti, ke ĝi estas la unua esperantigita teksto de nia Nobel-premiitino…
En nia konkursa retejo oni povas konatiĝi ankaŭ kun elektitaj faktoj el historio de Esperanto-movado en Vroclavo. Pere de niaj konkursoj ni volas honorigi la 115-jariĝon de Esperanto en Vroclavo. Ni invitas ĉiujn artanimajn personojn – ne nur esperantistojn! 🙂
Ewa Tracz
aligxilo_konkurso miniaturo pdf
aligxilo_interpreta konkurso pdf
Ni invitas vin al ekkono de informoj preparitaj de nia germana amiko Andi Mela, kiu detale priskribas la kondiĉojn de la restado sur tereno de POL’and’ROCK Festivalo 2019: http://krokodilo.de/woodstock/woodstock.php
Olduloj el CEM en Nowy Sącz
invitas al interaktiva spektaklo parola-muzika
“Kun literaturo, poezio kaj kanto okaze de 100 jarojn de Sendependa Pollando”
kiu okazos
la 10an de julio 2018 (mardo) je la horo 15.30
en Centro de Sonĉa Oldulo ĉe str. Jagiellońska 8 en Nowy Sącz.
Invitilo (afiŝo)
RAPORTETO PRI „ZAMENHOFAJ TAGOJ 14-17.XII.2017 EN NOVA SONĈO”
(parto 1: patronecoj, distingoj…)
Patronoj de „Zamenhofa Tagoj” en Nowy Sącz estis: Malgrandpoluja Vojevodo, Estro de la Novsonĉa Distrikto kaj Prezidanto de la urbo Nowy Sącz (Nova Sonĉo). Jubilea ZAMENHOFA JARO 2017 sub aŭspicioj de UNESCO estis bona okazo por peto de ŝtataj aŭtoritatoj kaj ankaŭ la loka registaro, por ke ili honorigu niajn longe agantajn kaj meritajn esperantistojn per ŝtataj kaj honoraj lokaj distingoj.
Tiel okazis – proponoj de la estraro de CIE estis akceptitaj kaj dum solena inaŭguro de „Zamenhofaj Tagoj” la 15-an de decembro 2017, aktivuloj de Centro de Internacia Edukado estis distingitaj ,ricevinte eĉ 10 distingojn – ĉi kaze: 5 ŝtatajn distingojn, kiujn enmanigis al elstaraj aktivuloj, Malgrandpoluja Vojevodo Jozefo Gawron, kiu venis al Nova Sonĉo specjale por tiu ĉi okazintaĵo..
Ŝtataj Krucoj de la Merito ricevis:
– orajn pormeritajn krucojn – Jolanta Kieres kaj Halina Komar
– arĝentajn pormeritajn krucojn – Eva Tracz kaj Bogdan Dembiec
– bronza pormerita kruco – Andreo Sochacki
Krom tio oni distingis per 2 lokaj distingoj de Estro je Novsonĉa Distrikto „Ora Pomo” – Danuton Kowalska kaj Eduardon Meler..
Urba Konsilantaro promociis ankaŭ per 3 „Blazonaj Novsonĉaj Egidoj” (Tarcze Herbowe Miasta Nowy Sącz) membrojn de CIE, motivante tiun ĉi decidon , de merito por disvastigado de ideo kaj lingvo de Esperanto inter loka socio kaj promociado de Novsonĉa Tero en Pollando kaj eksterlande. Tiujn ĉi „Blazonojn” ricevis:
Maria Baran, Halina Komar kaj Alicja Skalska.
Oficialaj gastoj de ĉi tiu solenaĵo ricevis , krom estimo , ankaŭ simpation de esperantista socio – ili ,ciuj kun vera interesiĝo spektis prezentadon pri temo de Esperanto, kaj poste ,kun vidanta plezuro ili priaŭskultis koncerton de esperantaj kanzonoj, prezentita de multgeneracia grupo „E-Familio”, „Steletoj” kaj „Junaj Voĉoj”. Ni sentis sin ege honorigitaj per ilia autentika , engaĝiginta partopreno en nia solenaĵo.
Halina Komar
Ni invitas al Zamehofa Tagoj en Nowy Sącz
14 – 17. 12. 2017
plakat. (programo) pdf, Zaproszenie-s1.(invitilo) pdf, Zaproszenie-s2.(invitilo) pdf.