Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

March 2026
M T W T F S S
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031  

Arkivoj

jarek

     En “afrika etoso” okazis la februara kluba kunveno de CEM, kiu havis lokon en MOK la 16-an de februaro ĉi-jare. Tio eblis danke al la ĉeesto de gastoj, kiuj per siaj rakontoj transportis nin al Tanzanio.
Magdalena Tatara (esperantistino el Krakovo) kaj Robert Kamiński (prezidanto de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio) partoprenis la 109-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio — historia, unua tia evento sur la afrika kontinento. Magda kaj Robert tre rekte, varme kaj samtempe interese rakontis pri sia vojaĝo al la kongresa loko, pri Tanzanio kaj Zanzibaro, pri la kongreso mem kaj la etoso tie reganta, pri la vizititaj lokoj. Ĉio ĉi estis ilustrita per fotoj faritaj de ili mem.
    Tanzanio – Unuiĝinta Respubliko Tanzanio – estas ŝtato en orienta Afriko, formita el la unuiĝo de iamaj britaj kolonioj: Tanganiko (ĝis la Unua Mondmilito germana) kaj brita Zanzibaro, kion simbolas la nomo kreita el la unuaj silaboj de ambaŭ landoj: TAN + ZAN.
Zanzibaro estas insulo en la Hinda Oceano, tute apartenanta al Tanzanio. Priskribante la landon, la prelegantoj montris gravajn objektojn kaj ankaŭ la ĉiutagan vivon de la loĝantoj en lokoj ne riĉaj, sed kolorplenaj pro stratbudoj kun lokaj varoj, kie la ĉefa transportilo por turistoj estas motorciklo.
    La loĝantoj de Tanzanio estas tre afablaj kaj malfermaj, pri kio atestas ilia saluto “jambo” (saluton) kaj la diraĵo “hakuna matata”, signifanta “ne zorgu” aŭ “neniaj problemoj”, ofte aŭdata kiel saluto aŭ respondo al ĉiutagaj zorgoj – popularigita de La Leono-Reĝo, sed profunde enradikiĝinta en la kulturo de Orienta Afriko.
    La kongreso okazis en la International Conference Center (AICC) en Aruŝo, en salono kiu povas enhavi ĉirkaŭ 1 500 personojn. En la kongreso partoprenis ĉirkaŭ 700 homoj el pli ol 60 landoj, kaj la ĉeftemo estis: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. Aruŝo estas unu el la plej grandaj urboj de Tanzanio (pli ol 600 mil loĝantoj), situanta proksime al la landlimo kun Kenjo, ĉe la piedo de la majesta monto Meru – la dua plej alta monto en Tanzanio post Kilimanĝaro. La urbo Aruŝo estas startpunkto por safarioj en norda Tanzanio. Tio donis al la kongresanoj la eblon fari ekskurson, dum kiu oni povis el la aŭtofenestro observi la tie vivantajn bestojn.
Tre interesa por vizito montriĝis la Nacia Muzeo de Natura Historio, kie troviĝas ekspozicioj pri la frua homo, pri la plantoj kaj bestoj de la regiono, kaj pri la historio de la urbo. Sur la muzeoteritorio libere promenas giganta testudo, vivanta ĉirkaŭ 200 jarojn.
Alia grava objekto estas la Centro de Afrika Kulturheredaĵo – granda artgalerio en impona konstruaĵo, kiu samtempe aludas al afrikaj simboloj. La vasta muzeokomplekso prezentas kolekton de afrika arto: lignoskulpaĵoj, statuoj, maskoj, pentraĵoj, mebloj, iloj kaj tradiciaj pordoj el Zanzibaro.
    Niaj gastoj interese rakontis pri la vizito al la tombejo de polaj rifuĝintoj en Tengeru, en la regiono de Aruŝo. Tiu tombejo estas la plej granda kaj plej bone konservita loko de polaj entombigoj en Tanzanio kaj eĉ en la tuta Afriko. Tie ripozas 150 polaj ekzilitoj el la Dua Mondmilito, kiuj akompanis la armeon de generalo Anders dum la vojo el Sovetunio al Irano kaj Palestino. Ili estis transportitaj kaj loĝigitaj en britaj kolonioj, interalie en la teritorio de tiamaj Tanganiko (nun Tanzanio). La rifuĝintoj fondis setlejojn, el kiuj la plej granda estis en Tengeru, kun ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj. La tombejo, same kiel aliaj polaj tombejoj en Tanzanio, estas prizorgata de la pola ambasado en Tanzanio kaj estas tre bone tenata – kio estas escepta kompare kun lokaj tombejoj, kiuj ne estas objekto de tia zorgo aŭ memoro.
    La organizadon de la ekskurso al Tengeru helpis la tiama vic-konsulino de la Pola Ambasado en Tanzanio, Krystyna Fatyga, kiu ankaŭ partoprenis la viziton kaj rakontis la historion de la tombejo. La rakonto de niaj gastoj pri ilia vojaĝo kaj partopreno en la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, riĉigita per multaj fotoj kaj personaj impresoj, transportis la ĉeestantojn al alia interesa kaj el multaj flankoj nekonata lando de Afriko.
    La kongreso organizita en Tanzanio substrekis la kreskantan intereson pri la lingvo kaj la rolon de Esperanto en Afriko. La rakontoj pri la kongreso — kiu inkluzivis sciencajn kaj kulturajn eventojn, mediajn iniciatojn, ekumenajn diservojn – montris, ke temas pri aranĝo, kiu antaŭenigas unuecon, kunlaboron kaj Esperanton kiel ilon kunligantan homojn trans kulturaj limoj.
 
 La prelego de Magdalena Tatara kaj Robert Kamiński estis tre varme akceptita de la partoprenantoj kaj premiita per laŭtaj aplaŭdoj. Dum la kunveno la prezidanto de la Ĉefa Estraro de PEA, Robert Kamiński, prezentis mallongan informon pri la agadoj de la asocio kaj invitis ĉiujn partopreni la 43-an Polan Kongreson de Esperantistoj, kiu okazos en Bielsko-Biała de la 23-a ĝis la 26-a de julio 2026.

Maria Baran

    “June kaj kune” estas la unua muzikalo en la historio, kiu estis origine kreita en la internacia lingvo Esperanto — do ĝi ne estas traduko de iu alia verko.
    Ĝia premiero okazis dum la 78-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). La titolo de la muzikalo samtempe estas la slogano de TEJO kaj signifas “junuloj kune”. La verko rakontas la historiojn de partoprenantoj de fikcia Internacia Junulara Kongreso: kelkaj el ili trovas amon, aliaj sian nunan “lokon sur la tero”, kaj ankoraŭ aliaj neatenditan helpon.
    Ne ekzistas unu sola ĉefrolulo – la ĉeftemo kaj samtempe la vera “stelo” de la spektaklo estas la kongreso mem.34 junuloj el 14 landoj kaj 5 mondopartoj kunigis siajn fortojn por realigi ĉi tiun unikan projekton. La spektaklo estis prezentita la 26-an de aŭgusto 2022 je la 20:00 dum IJK 2022 en Westelbeers, Nederlando.
    Por la realigo de la projekto TEJO ricevis subtenon el la programo Erasmus+, kadre de la programo KA152. Krome, kvin aliaj asocioj kontribuis al ĝia efektivigo: Kataluna Esperanta Junularo, Germana Esperanta Junularo, Itala Federacio de Esperantistoj, EUROKKA kaj Pola Asocio de Esperantistoj.

    La tuta muzikalo, same kiel la listo de unuopaj kantoj, estas spekteblaj en YouTube:
June Kaj Kune – La Muzikalo
Organizanto – June kaj Kune
Kantoj – June kaj Kune

Lidia Komar

    Ĉiujare en decembro, lige kun la datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, CEM festas la “Tagon de Zamenhof”. Ĉi foje ni festis la 19 an de decembro 2025. Estis tradicia Zamenhofa kuko, rememoroj pri nia Amiko, la forpasinta Roman Dobrzyński, kaj komuna kantado de kristnaskaj kantoj en la lingvoj esperanto kaj pola.
    “Zamenhof Tago” kaj la ekspozicio “Esperanto trans la limoj de tempo kaj spaco”, kies solena malfermo okazis la 7 an de novembro 2025 en la Urbodomo de la Galícia Urbeto en Nowy Sącz, estis du niaj eventoj dediĉitaj al la memoro de Ludoviko Zamenhof. Informoj pri tiuj aranĝoj aperis en la monda esperantista platformo “Eventa Servo”.

    La “Tago de Zamenhof” en la Urba Kulturcentro komenciĝis per bonvenigo de la ĉeestantoj fare de Jolanta Kieres, Vicprezidanto de la Estraro de CEM. Inter la partoprenantoj troviĝis Jadwiga Banach, reprezentantino de la Estraro de SUTW, kiu dankante pro la invito esprimis sincerajn dezirojn de plua progreso por nia asocio kaj konvinkon pri daŭrigo de la kunlaboro inter CEM kaj SUTW.
    Jolanta Kieres prezentis mallongan informon pri la tradicio kaj formoj de festado de la “Tago de Zamenhof” de esperantistoj tra la tuta mondo. Poste estis kantita la “Himno de Esperanto” kun akompano de akordiono ludata de Alicja Skalska.
    La ĉefa punkto de la renkontiĝo estis rememoroj pri la forpasinta Roman Dobrzyński, eminenta pola esperantisto, ĵurnalisto kaj dokumentisto. Prelegon pri lia vivo kaj verkado, kaj precipe pri lia kunlaboro kun la esperantistoj de Nowy Sącz, prezentis Maria Baran. Fina akcento de ŝia prelego estis poemo de Halina Różanek, esperantistino el Szczecin, kiun laŭtlegis Wanda Śmigielska. La poemon Halina verkis dum la restado de nia 30 persona grupo en Germanio en 2022.
    Dum la daŭrigo de la renkontiĝo sekvis personaj rememoroj de niaj esperantistoj pri Roman Dobrzyński. Bożena Kocyk rakontis pri privataj renkontoj kaj interesaj konversacioj kun Roman. Ŝi prezentis librajn eldonaĵojn de lia aŭtoreco, varme instigante al ilia legado. Siajn rememorojn pri Roman kundividis ankaŭ Alicja Skalska, Jolanta Kieres kaj Lidia Komar.

    La forpasinta Roman Dobrzyński, kiel elstara esperantisto, verkisto, filmisto dokumentisto, kora homo kun granda sento de humuro kaj humanisto, restas en nia memoro kiel nia Amiko.

    Dum la renkontiĝo la partoprenantoj de la esperantaj kursoj gvidataj de Jolanta Kieres prezentis mallongan humuran sceneton bazitan sur teksto de R. Dobrzyński. La tekston adaptis Ewa Merha, kaj la individuajn rolojn ludis Zofia Homoncik kaj Wanda Śmigielska.
    Pro la proksimiĝantaj Kristnaskaj festoj okazis komuna kantado de kristnaskaj kantoj en esperanto kaj en la pola, kun muzika fono de akordiono ludata de Alicja Skalska. Estis ankaŭ interŝanĝo de kristnaskaj kaj novjaraj bondeziroj, kaj aparte gaje prezentis siajn dezirojn Wanda Śmigielska. En ĝoja kaj amika etoso ni gustumis la tradician “Zamenhofan Kukaĵon”.

Maria Baran


    Kun granda malĝojo ni ricevis la sciigon pri la forpaso de Roman Dobrzyński. Li estis por ni ne nur kara amiko, sed ankaŭ homo kun eksterordinara sentemo, inteligenteco kaj humuro, kiuj povis heligi eĉ la plej malfacilajn momentojn.
    Roman estis elstara esperantisto, kies pasio pri la lingvo Esperanto transformiĝis en konkretajn verkojn. Li verkis librojn, kiuj ne nur propagandis tiun lingvon, sed ankaŭ montris ĝian belecon kaj ĉeeston en la mondo, en homoj, kulturoj kaj ĉiutagaj rakontoj.
    Per siaj filmoj li prezentis la agadon de esperantistaj medioj sur diversaj kontinentoj, interalie en Japanio kaj Brazilo, tiel alproksimigante la ideon de Esperanto al miloj da homoj kaj igante la ideojn de reciproka kompreno kaj malfermiteco pli palpeblaj.
    Ni perdis ne nur mirindan fakulon kaj ambasadoron de la ideo, kiu kunigas homojn trans limoj, sed ĉefe bonan, saĝan kaj bonvoleman homon. Liaj kreado, laboro kaj ĉeesto por ĉiam restos kun ni — en niaj memoraĵoj, konversacioj kaj en liaj verkoj, kiuj daŭre inspiros.

 

    Muzeo de la Regiono Sądecki en Nowy Sącz kune kun la Centro por Interkultura Edukado organizis ekspozicion titolitan „Esperanto trans la limoj de tempo kaj spaco”. La ekspozicio daŭros tri monatojn kaj troviĝas en la urbodomo de la Galicia Urbeto. Ĝi estis solene malfermita la 7-an de novembro 2025.
    Paneloj en Esperanto kaj la pola lingvo, prezentantaj la vivon kaj atingojn de Ludwik Zamenhof, kaj multajn interesajn informojn pri la esperanta movado en Pollando kaj eksterlande, estis preparitaj en 2017 okaze de la centjariĝo de la morto de Zamenhof. Tiu jaro estis proklamita de UNESCO kiel la Jaro de Zamenhof (kune kun Tadeusz Kościuszko), laŭ propono de la Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, kaj nerekte laŭ peto de polaj esperantistoj.
    Samtempe finiĝis plurjara penado por enskribi Esperanton en la Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo en Pollando. Unu el la paneloj prezentas la momenton de transdono de la decido al Halina Komar kaj Kazimierz Krzyżak fare de vicministro de la Ministerio pri Kulturo.
    Kune kun la paneloj estis eldonita broŝuro kun la samaj fotoj. La eldonintoj estis la Ministerio pri Kulturo, la Pola Ambasado en Seulo kaj la Centro por Interkultura Edukado. La ambasado en Sud-Koreio estis engaĝita ĉar en Seulo en 2017 okazis la Universala Kongreso de Esperanto kun partopreno de pli ol 1000 homoj el dekoj da landoj.
    La broŝuro estis eldonita en Esperanto kaj la angla por atingi kiel eble plej vastan ne-pollingvan publikon.
    La programo de la malferma ceremonio inkludis oficialan bonvenigon de la gastoj fare de la vicdirektoro de la muzeo, bonvenigon fare de la prezidanto de CEM kun dankoj al la muzeaj laborantoj pro ebligo prezenti la atingojn de esperantistoj al pli vasta publiko.
    Specialaj dankoj apartenas al Alicja Skalska, Maria Baran, Jarosław Szewczyk kaj Marian Kocyk pro ilia laboro en organizado de la ekspozicio.
    Post spektado de simula bonvenigo fare de Zamenhof mem (kun uzo de Artefarita Inteligenteco), ni kantis la esperantan himnon kun akompano de Alicja Skalska sur akordiono.
Sekvis prelego de Maria Baran „115 jaroj da Esperanto en Nowy Sącz”.
    Ni eksciis multajn detalojn pri la agado de la filio de la Pola Asocio de Esperantistoj en Nowy Sącz, kaj ankaŭ pri la agado de CEM, kiu ekzistas ekde 2012 kiel sendependa ne-registara organizo kun pli vasta gamo da interesoj. Al la kursoj de Esperanto ni aldonis kursojn de la angla lingvo.
    Fine ni levis toston por la sukcesa entrepreno kaj ĝuis torton en blank-verda koloro – la koloroj de Esperanto. La gastoj povis ankaŭ rigardi en vitrinaj ekspozicioj diversspecajn eldonaĵojn en Esperanto.

Bożena Kocyk

    Inter la 20-a kaj 25-a de oktobro 2025, Nowy Sącz estis vizitita de grupo da Litovoj el la Universitato de la Tria Aĝo en Panevėžys. Nia asocio riĉigis ilian restadon per partopreno kaj organizado de pluraj programeroj, des pli ke la vizito okazis kadre de la Erasmus-programo, en kiu ankaŭ CEM estas engaĝita. Unu el la partoprenantoj estis litova esperantistino, kiu montriĝis neanstataŭigebla, ĉar Esperanto estis nia ĉefa komuniklingvo.
    Unu el la membroj de CEM – Marian Kocyk – gvidis la grupon tra Nowy Sącz, montrante la plej interesajn lokojn kaj la plej gravajn historiajn monumentojn de la urbo.
    La sekvan tagon okazis renkontiĝo inter membroj de CEM kaj la litova grupo, dum kiu ni parolis pri la agado de niaj asocioj kaj la specifeco de laboro kun senioroj.
    Bożena kaj Marian Kocyk ankaŭ akompanis la grupon al Kamienna, al la centro “Miodna Klinika”, kiu okupiĝas pri apiterapio. Tie okazis atelieroj gvidataj de fakulo pri abelbredado kaj rilataj temoj. Ankaŭ tie Esperanto tre utilas por tradukado.
    La lasta programero, flanke de ni, estis la prezento de B.M. Kocyk “Dubajo – lukso en la dezerto” kun belaj fotoj el la vojaĝo kaj interesaj informoj pri la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
    La gastoj el Litovio certe forportis belajn memorojn pri sia restado en nia urbo.

Bożena Kocyk

    En la Publika Biblioteko en Nowy Sącz okazis kluba renkontiĝo de la membroj de CEM, kiu malfermis la novan jaron de agado de la asocio.
    La unua punkto de la programo estis prezento de rememoroj kaj fotoj el vojaĝo al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, preparita de Bożena kaj Marian Kocyk, titolita “Lukso en la Dezerto”. Tiu parto de la renkontiĝo estis malferma al la publiko kaj kunvenigis multajn vojaĝemulojn kaj regulajn partoprenantojn de eventoj organizitaj de la biblioteko.
    Komence ni konatiĝis kun kelkaj detaloj pri la historio, geografio kaj ekonomia situacio de la Emirlandoj.
    La plej grava inter ili estas Dubajo, kiu dum 60 jaroj transformiĝis el urbo kun 60 mil loĝantoj al metropolo kun pli ol 3 milionoj. Enormaj naftorezervoj ebligis investojn nekonatajn al aliaj lokoj. Tie troviĝas la plej alta konstruaĵo en la mondo – Burĝ Ĥalifa kun 150 etaĝoj, el kiu malfermiĝas panoramo al la tuta ĉirkaŭaĵo. Alia impona konstruaĵo, en formo de velo, estas Burĝ al-Arab – la plej alta kaj superluksa hotelo en la mondo.
    Sendube la plej granda atrakcio estas la palmaraj insuloj – artefarite konstruataj teritorioj en formo de palmarbo kun trunko kaj folioj, konektitaj al la kontinento. Sur ili oni konstruis loĝdomojn, hotelojn, butikcentrojn kaj amuzparkojn. Nur unu el la insuloj estis finita, ĉar neatenditaj malfacilaĵoj malrapidigas la konstruadon de la aliaj du.
    Atrakcio en tute alia stilo estas la Mirindaj Ĝardenoj, kun objektoj en natura grandeco, ekzemple aviadilo farita el floroj. Entute oni uzis 1.500.000 florojn en la tuta ĝardeno. En Abu Dhabi indas viziti la moskeon de Ŝejko Zajed kaj la prezidentan palacon.

    En la dua parto de la renkontiĝo, jam nur por la membroj de CEM, oni diskutis la laborplanon por la venonta sezono. Daŭros kursoj de Esperanto kaj la angla lingvo, klubaj renkontiĝoj kaj ekskursoj. En kunlaboro kun la Regiona Muzeo en Nowy Sącz estos malfermita ekspozicio titolita “Esperanto – fenestro al la mondo”, kaj kiel ĉiujare okazos la Zamenhof-Tagoj en decembro.

Bożena Kocyk

 

    La Centro por Interkultura Edukado subtenis tre interesan iniciaton por promocii nian lokan artiston Stanisław Chomiczewski, loĝantan en Uhryń.
    La 27- an de septembro 2025 okazis en la hotelo Galaxy en Krakovo la vernisaĝo de la ekspozicio “Arto, kiu tuŝas”. Dum la ceremonio okazis aŭkcio de la verkoj de la artisto, kies enspezo subtenos la bonfarajn agadojn de la Lions-kluboj en Krakovo – la ĉefaj organizantoj de la ekspozicio kaj vernisaĝo. Kiel interesa parto de la programo, ni povis vidi kaj partopreni fotoseancon kun la aŭtoro antaŭ la hotelo sur vera ĉevalo, partopreni en la aŭkcio de pentraĵoj kaj en la lotumado de pentraĵo inter la aĉetantoj de la ekspozicia katalogo.
    Studentinoj de la Krakova Flamenco-Lernejo plibeligis la ceremonion per mirinda flamenco-danca spektaklo. Kelkaj membroj de CEM havis la plezuron partopreni en ĉi tiu evento.
    “La pentraĵoj de Chomiczewski instruas al ni pri Pollando, konsciigas nin pri nia identeco. Ili transportas nian egoisman kaptitecon en la ĉiutaga ‘mi’ al metafizika spaco, kiu donas senton de aŭtentika libero” – Zofia Weiss, artkritikisto.

Bożena Kocyk

Strona www artysty     Profil FB artysty