Language:
Kontakto
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro
February 2025
M T W T F S S
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
2425262728  
Arkivoj

    La 09-an de decembro 2024 je la 15-a horo, la membroj de la Centro por Interkultura Edukado renkontiĝis ĉe la evento ligita kun la 165-jara naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, t.e. la “Zamenhofa Tago”.

    Renkontaj Detaloj:
1. Bonvenigon kaj aktualajn informojn prezentis Bożena Kocyk en Esperanto, kun traduko de Jolanta Kieres.
2. “Parolado” de Ludoviko Zamenhof kaj lia filino Lidia Zamenhof estis montrita sur ekrano kaj preparita per artefarita inteligenteco de nia specialisto kaj entuziasmulo pri novaj teknologioj, Jarosław Szewczyk.
3. La Esperanta Himno – ĉiuj ĉeestantoj kantis kun akompanimentado de akordiono de Alicja Skalska (la kantotekstoj estis montritaj sur ekrano).
4. “Esperantistoj amuze” – preparita de Jolanta Kieres.
    La esperantistoj de la marda kurso recitigis sinsekve 10 strofojn de la poemo de Julio Baghy “Estas mi Esperantisto”, kaj poste, la esperantistoj de la ĵaŭda kurso prezentis versojn de Roman Dobrzyński titolitaj Perfekta kaj Difekta, Saĝo post Damago, Belulo, Fremdaj kaj Propraj, Libereco, Potenco de Entuziasmo, el la verko Verda Simio.
5. Intervjuo inter Maria Baran kaj Krystyna Dulak-Kulej; poeto, esperantistino kaj vojaĝanto. Temis pri malpli formala memoro pri vivo, hazardaĵoj kaj okazaj decidoj, kiuj kondukis al ŝanĝoj de loĝloko kaj interesaj vojaĝoj.
6. Kanto de esperantaj kantoj kun akompano de akordiono.
7. Degustado de Zamenhofa kuko kaj diskutoj en la kuluaroj finfine fermis la eventon.

Raporto pri la evento en mallonga formato estis registrita de
Ewa Merha

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *