Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2023
M T W T F S S
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930

Arkivoj

Monthly Archives: April 2023

    En  lastaj tagoj (29-31) de marto de tiu ĉi jaro, 25 esperantistoj de  Centro de Interkultura Edukado vizitis Vroclavon. La celo de la vojaĝo estis la vizito de tiu  bela urbo kaj la renkontiĝo kun esperantistoj de la Silezia Esperanto-Asocio. Ni vizitis:

    la plej gravajn turismajn atrakciojn  de Vroclavo – la plej malnovan parton de la urbo : Ostrów Tumski kun ĝiaj monumentoj, Market,

→ GALERIO

    la Muzeo de  Universitato de Vroclavo (kun bela aŭlo Leopoldina kaj Oratorio de la epoko de  malfrua baroko),

→ GALERIO

    la “Centjara Halo” (unu el la plej grandaj konstruaĵoj el betono en la historio, enskribita en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESCO),

→ GALERIO

    la “Raclawice Panoramo” (monumentala bildo   de 114 metroj longa kaj 15 metroj alta, montranta la venkan batalon de  poloj kontraŭ  rusoj ĉe Raclawice en 1794),

→ GALERIO

    “Hydropolis” (Centro de Ekologia Edukado kaj centro por akvo-scio).

→ GALERIO

    Ni havis la eblecon admiri la panoramon de Vroclavo de la Matematika Turo de la universitato (oni devis supreniri 202 marmorajn ŝtuparojn), de la vidpunkto de la 49-a etaĝo de  Sky Tower – la plej alta konstruaĵo en tiu ĉi urbo, kaj ankaŭ de “virtualaj flugoj” dum vizitado de ekspozicio en la “Centjara Hala”.

→ GALERIO

    Krom tio, parto de la grupo decidis spekti unikan multsensoran ekspozicion pri impresionistoj. Sur la muroj, plafono kaj planko (entute 2000 m2) estis montrataj en grandega pligrandigo kaj movigado la verkoj de la plej eminentaj impresionistaj artistoj. En la fono oni aŭdis la voĉon de la lektoro kaj kafejan muzikon de tiu tempo.

→ GALERIO

    En  ĵaŭdvespero ni renkontiĝis kun plurdek-esperantistoj el Vroclavo, inter kiuj Ewa kaj Bogdan  apartenas al CEM. La renkontiĝo okazis en la Domo de Notre Dame, kie ni loĝis. Bonvenigis la kunvenintojn Bożena Kocyk (prezidanto de CEM) kaj Teresa Pomorska (prezidanto de ŚZE), kaj ĉiuj ĉeestantoj ankaŭ prezentis sin. Estis prezentitaj mallongaj informoj pri la agado de la asocioj kaj memoraĵoj pri la fondinto de CEM – Halina Komar  kaj Edward Wojtakowski (ŚZE). Poste – dum gustumantej kukojn, per kiuj ni estis regalitaj de niaj koleginoj Ewa kaj Marysia (ŚZE) – ni kunparolis kaj kantis popularajn kantojn en esperanto, kun la gitaro, sur kiu ludis Georgo el Vroclavo.

→ GALERIO

    Oni devas mencii, ke la Domo de Notre Dame, kiu estas klostrejo (ankaŭ hotelo) el  19-a jarcento, estas situanta en la koro de Ostrów Tumski, en la antaŭa loko de la unua kastelo de la Sileziaj Piastoj en Vroclavo. En la subteraj partoj de la loko ni sekvis vojon, kiu ilustris la historion de la kastelo de  Sileziaj Piastoj kune kun eksteraj muroj. Apud la Domo estas ekologia instruejo.

→ GALERIO 

    En la vojo reen al Nowy Sącz ni haltis en Pszczyna – la  urbo nomata la “Perlo de Supra-Silezio”. Tie ni vizitis belan neobarokan kastelon, kies interno estas tre riĉe meblita. La kastelo ne estis detruita dum militaj periodoj kaj ĝia ornamaĵo konserviĝis ĝis nuntempo.

→ GALERIO

    En ĉiuj lokoj, kie ni restis, ni akiris novan scion kaj spertis diversajn emociojn, kion faris  ke la ekskurso estis  interesa kaj valora.