Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

March 2023
M T W T F S S
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  

Arkivoj

Monthly Archives: March 2023

    Sub tiu slogano, la renkontiĝo de esperantistoj okazis la 13-an de marto en la Urba Kultura Centro.

    La supra slogano reflektiĝis kaj konfirmiĝis dum la renkontiĝo, kies partoprenantoj estis homoj de “aŭtuna” aĝo- membroj de  Centro de Interkultura Edukado. La renkontiĝo estis dediĉita al la fondintino kaj gvidantino de CEM .

    SP Halina Komar (1937-2023), kiu multajn jarojn antaŭe tiel difinis tiun etapon de sia vivo post la fino de sia aktiva kariero.

    Unu monaton post ŝia morto, ni honorigis ŝian personecon en la klub-renkontiĝo per prezentado de ŝia biografio kaj aktivaĵoj. La multmedia prezentado enhavis informojn pri la nekutima socia aktivulino, la fondinto kaj prezidantino de CEM. La prezentado estis riĉe ilustrita per fotoj kaj fragmentoj de muzik-teatra spektaklo, kiuj konfirmas la belajn ideojn, efektivitaj en projektoj, ankaŭ ŝian impresan kreivecon kaj literaturan kaj artistan talenton.

    La pasio de SP. Halina Komar estis Esperanto, per kio ŝi kunligis generaciojn kaj instruis toleremon .Ŝi kapablis krei kontaktojn kaj konvinki homoj al kuna  realigigado de projektoj, kies beneficianoj estis precipe grandaj amasoj de senioroj kaj junuloj. Ĉion, kion ŝi faris dum sia vivo ,donis al ŝi ĝojon kaj kontenton, kaj al ricevantoj de ŝiaj agoj malfermadis “fenestron al la mondo”, donis eblecon por akiri sciojn kaj kapablojn, por disvolvgi talentojn kaj interesojn konforme al la slogano “Aŭtuno estas la plej bela viva periodo”. Estas periodo, pri kiu oni devas ĝui …

    Por sia ĉiuflanka agado, Halina Komar estis plurfoje honorigita kaj distingita. Inter aliaj, ŝi estis laŭreatino de la Malpola Voĉdono “Ekster stereotipo” – seniora jaro 2008. En 2017 ŝi estis honorigita per la Ordono de Merito de la Pola Respubliko de la prezidento. La Urba Konsilio de Nowy Sącz donis al ŝi Heraldan Ŝildon – Merita por la Urbo de Nowy Sącz.

    Ĉiam ridetanta kaj malferma- tiel ni memoros ŝin.

→ Galerio, malfrue Halina Komar

    Multmedian prezentaĵon pri la vivo kaj agoj de Halina Komar preparis kaj prezentis Maria Baran, Alicja kaj Janusz Skalscy kaj Jolanta Kieres. Por homoj, kiuj ne konis ŝin persone,ĝi estis  emocia “renkontiĝo kun interesa homo”, kaj por tiuj, kiuj konis kaj kunlaboris kun ŝi,ĝi estis “sentimenta vojaĝo en la pasinteco”.

   

    Post la prezentado, en libera kaj gaja etoso, la grupo de 30 klubanoj festis la nomtagojn de solenizantinoj, kiuj estis du Bożeny, kvar Krystyny kaj unu Józefa. Estis koraj deziroj, kantita en la pola kaj  Esperanto “cent jaroj- sto lat”, simbolaj rozoj  kaj por ĉiuj partoprenantoj riĉa banĝustaĵo preparita de la solenizanintoj.

    La kunveno de la 13a de marto restos longe en la memoro de ĉiuj partoprenantoj. Kiam ni renkontiĝas, parolas kaj festas en tiom granda grupo de senioroj, ni ankaŭ realigas la mesaĝon de nia gvidanto “Ni ĝuu ĉiun donacitan tagon kaj ni amu: homojn, bestojn, florojn, arbojn, nubojn en la ĉielo .”. Plenigu nian aŭtunan vivon per diversaj aktivaĵoj por fari ĝin interesa kaj bela .

Maria Baran, tłum. Bożena Kocyk