Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

August 2025
M T W T F S S
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031

Arkivoj

Arkones 2016

Prelego de Halina Komar pri Woodstock 2016.

arkones1arkones2arkones3

Saluton! Vizitu kun ni la mondon!

sycylia1sycylia2sycylia3

telefon

Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj

Stano Marček – Esperanto per rekta metodo

Sur la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, www.iei.nl, troviĝas jena teksto:

Nun ricevebla: apo por lerni Esperanton per Android-poŝtelefono:

Volumo 1 (lecionoj 1-11): jam pli ol 2000 elŝutoj: legu pli
Volumo 2 (lecionoj 12-22): nun ankaŭ disponebla: legu pli

Jam pli ol 2000 elŝutoj: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj
Tre konata estas la Esperantokurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.
Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.
Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. “apoj”. (Volumo 1, lecionoj 1 – 11, kaj volumo 2, lecionoj 12 – 22).

Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones).
Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo:
per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.
Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj.
Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj,…
Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono…

Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:
-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).
Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:
Android-apoj nur per la apobutiko de Google.

Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ por Esperanto.
Tamen per ĝi oni povas lerni Esperanton nur per la angla lingvo (aŭ eble baldaŭ per la hispana lingvo).

Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android, kiu krome estas nur en Esperanto sen uzo de iu nacia lingvo.

Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro
kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.
La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,
ĉar granda avantaĝo de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin
kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn…

La apoj ankoraŭ estas senpagaj. Por elŝuti kaj instali volumon 1: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso aŭ per www.iei.nl/apo.htm (la butik-anonco kun pliaj informoj).
Por elŝuti kaj instali volumon 2: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperantoplus aŭ per www.iei.nl/apoplus.htm

Programo  de Aktivecoj en  MULTKULTURA  VILAĜO  ESPERANTO

                       dum  Festivalo Woodstock 2016

programo_dum_Woodstock. pdf

Multgeneracia Vilaĝo Esperanto invitas!

przystanek-woodstock_25797132

ULOTKA WOODSTOCK (flugfolio) pdf

287858

Kostrzyn ĉe Odra

Multgeneracia Vilaĝo Esperanto

Dum Festivalo Woodstock WOŚP en Kostrzyn ĉe Odra rivero 13-16. 07.2016

PROGRAMO

  1. Ĉiutaga kaj tuttage funkcianta stando inform-reklamiga, proviziita per broŝuroj, flugfolioj, propagandiloj en diversaj lingvoj pri Esperanto, ĝies ideoj, larĝeco kaj organiza strukturo de la E-Movado (UEA,TEJO). Multaj flugfolietoj pri la ebleco memlernado danke al  multlingvaj  paĝaroj  por instrui Esperanton.  Aldone  uzeblus  iu  informaro pri ekzemplaj  E-aranĝoj tra la Mondo. ..
  2. Ĉiutagaj lingvaj kursoj (2x 1,5 h.) por diverslingvanoj, per ,,senpera metodo” – instruos Stano Marĉek, aŭtoro de lernolibro eldonita en 40 lingvoj ( krom eŭropaj en ĉina, japana, armena, barata, taja kaj aliaj) . La lecionoj estos ilustrataj  per didaktikaj   materialoj  de aŭtoro kaj  atrakciitaj  – per kantataj de li kun gitaro E- kantoj.  Legu pli...

Jaro de Zamenhof 2017

zamenhof

Ludoviko Zamenhof

Karaj – granda festo hodiaŭ, ĉar ni ĵus eksciis, ke estas anoncita tra la mondo la decido de UNESCO pri la 2017 jaro – kiel ZAMENHOFA  JARO!

Nia grandega peno por prepari la petformularon dum preskaŭ kosma tempo – donis la rezultojn!

Grandaj dankoj por ĉiuj, kiuj helpis nin por prepari, traduki, transdoni kts. la dokumentojn ĝustatempe.

Ankoraŭ foje estis konfirmite, ke sufiĉas forta volo de bona teamo – kaj ĉio eblas!

Vivu la stel!

Halina Komar

http://www.unesco.pl/unesco/38sesja-konferencji-generalnej

 

Konkurs EDUinspiracje – nominacja

Halina Komar została  nominowana do nagrody EDUinspirator 2015, przyznawanej w konkursie organizowanym przez Fundację Rozwoju Systemu Edukacji, Narodową Agencję Programu Erasmus+.

Ostatecznego wyboru laureatów w każdej kategorii konkursowej dokona Kapituła konkursu. Laureaci tegorocznej edycji konkursu EDUinspirator zostaną ogłoszeni podczas gali, na którą zapraszamy wszystkich nominowanych w konkursie. Gala odbędzie się w Warszawie, 24 listopada 2015 roku.

Oto nominacja:

nominacja_H.Komar pdf

Esperanto – lingvo sen limoj – ekspozicio

Esperanto_plakat_50x70_wersja esperanto La malfermo de ekspozicio okazis la 20-an de oktobro 2015 je 17.00 en la Jagelona Biblioteko: Kraków, str. Oleandry 3.

Programo

Vestiblo de la Jagelona Biblioteko (17.00-17.45):

  • Bonvenigo de la gastoj – Direktoro de la Jagelona Biblioteko, prof. d-ro hab. Zdzisław Pietrzyk kaj prof. d-ro hab. Leszek Kordylewski
  • Komuna tosto je L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto
  • Vizitado de la ekspozicio

Konferenca salono:

  • Lidia Ligęza, tradukistino al Esperanto – “Prof. Odo Bujwid – eminenta sciencisto kaj esperantisto” (17.45-18.00)
  • Maria Majerczak, lekciistino de la Jagelona Universitato, gvidos lecionon enkondukantan al Esperanto – senpaga partopreno (18.10-19.00)

La ekspozicio estas malfermita: 21-a de oktobro – 10-a de novembro 2015 lunde – vendrede: 8.15-20.50, sabate 9.00-16.00

Invitilo pdf

Afiŝo pdf

Fotoj el ekspozicio

Pli da fotoj….

obrazek-11ebab-4obrazek-11ebab-2IMG_6174_maleIMG_6177_male

Ekonomia Forumo en Krynica Zdrój

Krynica-logo Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon.

La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil partoprenantoj el 60 landoj aliĝis al tiu ĉi grava evento, kiu okazis la 8-10an de septembro 2015. La ekonomia forumo estas aranĝo kun pintaj personoj de la politika, ekonomia, sed ankaŭ de la socia kaj kultura vivo. Tiajn homojn eblas ĉiujare renkonti dum la forumo, kaj ili kreas plejparton de la programo. Ĉi-foje prezidentoj de Pollando, Kroatio kaj Makedonio malfermis la forumon, diskutante pri la plej aktualaj temoj.

Ĉi-jara ĉeftemo de la forumo estis “Kiel konstrui fortan Eŭropon? Strategio por estonto”. Bedaŭrinde, oni denove (aŭ daŭre) ne komprenas, ke por fortigi senton de la komuneco oni bezonas komunan lingvon. Do pri Esperanto (entute pri lingva temaro en pli vasta kunteksto) oni daŭre evitas paroli.

La programo de la evento estis plenega, ŝajne parte pro la jubilea jaro, parte pro la akriĝantaj problemoj kaj en la mondo kaj en la Eŭropa Unio (EU). Multaj diskutoj do temis ĝuste pri la nuna situacio rilate al la rifuĝintoj, defendado kaj armeaj konfliktoj, eŭro-krizo kaj simile.

Pri Esperanto (kaj rilataj temoj) ne okazis propra diskutpanelo de EEU ĉi-jare, sed ne pro iu neŝato pri la temo, sed simple pro la troa programo dum la jubilea forumo. Estis pluraj programeroj, kiujn la organizantoj devis rifuzi ĝuste pro tro multaj prelegoj kaj diskutoj.

Ja kompare kun antaŭaj jaroj la unuajn du tagojn la prelegoj okazis eĉ ĝis la 22a horo! Paralele okazis eĉ 18 prelegoj kaj diskutoj, kio ankaŭ estas rekordo ĝisnuna.

Esperanto tamen bone videblis en la aranĝo – jam la dekan fojon funkciis la Esperanto-stando, kun buntaj informiloj pri Esperanto en la tri laborlingvoj de la forumo (la pola, rusa kaj angla). Pluraj centoj da ili estis disdonitaj al preterpasantoj. La plej popularaj estis skribiloj, insignoj, fald- kaj flugfolioj. Al pli seriozaj interesiĝantoj (kiuj pasigis ioman tempon ĉe la stando kaj vigle interesiĝis pri la lingvo oni donis ankaŭ la DVDjn pri Esperanto (produktitajn de E@I): Esperanto elektronike, Esperanto estas… kaj Esperanto.Disdonata estis ankaŭ kvizo pri Esperanto kun baza enkonduko al la lingvo kaj ekzercoj.

Pri Esperanto tamen oni parolis dum kelkaj diskutoj – kio eĉ pli gravas kaj interesas, ke la temojn malfermis ne ĉeestantaj esperantistoj, sed “ordinara publiko”. Dum diskutoj pri la estonta aspekto de EU (“Kian Eŭropon ni volas en la estonteco?”), pri politika integriĝo aŭ entute pri estonto de EU oni levis la demandon, rimarkon pri la bezono de interkompreniĝo kaj ebla rolo de Esperanto por tio. Kompreneble la vojo por akcepti ion tian de plimulto estas ankoraŭ longa, sed eble paradokse, la nunaj akriĝantaj problemoj povus eĉ parte helpi – ĝuste dum krizaj momentoj oni ja serĉas efikajn kaj rapidajn solvojn – kaj Esperanto ja estas tia.

Videblo de Esperanto do en tiu ĉi loko estas tre grava de pluraj kialoj. Se oni emos konsideri pli serioze la rolon de Esperanto en la estonteco (ĉu tutmonde, ĉu en EU), oni devas esti pli kaj pli ofte vidataj. Gravas ankaŭ partopreni tiajn ĉi aranĝojn, kie ĝuste la decidfarantoj partoprenas – kiuj povas influi aŭ eĉ iniciati decidojn, favorajn (aŭ ne) por antaŭenigo de Esperanto, komuna estonteco, paca kunvivado ktp. La loko ankaŭ donas eblon diskuti kun tre malsamaj personoj, partoprenantaj la forumon kaj vidi/aŭdi iliajn opiniojn, povi reagi al ili kaj samtempe videbligi la komunikan temon de eŭropa integriĝo.

Krom en la stando Esperanto videblis ankaŭ per bela kultura programero – koncerto de Junaj voĉoj okazis en la lasta tago de la forumo posttagmeze. Pri ĝi aperis tutpaĝa informo en la programa libro, kiun ĉiu partoprenanto ricevis. La ensemblo de proksima urbo Nowy Sącz prezentiĝis ĉi-jare ankaŭ en la 100a UK en Lillo. Ĝi estas junulara grupo, kantanta diversspecajn kantojn (inkluzive de popolaj sed ankaŭ popularaj kaj romantikaj) en Esperanto.

 Grandan dankon meritis speciale la nelacigebla pola aktivulino Halina Komar, danke al kiu entute la partopreno de Esperanto en tiu ĉi forumo estas ebla. Dankon meritas ankaŭ UEA, ESF kaj s-ro Mijoŝi, kiuj kunfinancis la partoprenon de Esperanto en la forumo ĉi-jare. Sen tiu sponsorado ne eblus adekvate ĉeesti kaj havi entute la eblon informi pri Esperanto.

Peter Baláž – EEU-estrarano

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/09/krynica/

Listo de  Forumaj gastoj pdf

FOTOGALERIO

La tria eŭropa festivalo de esperantaj kantoj

KANTADO PER KORO VALORAS PLI OL ORO

Se io okazas jam la trian fojon, tio signifas, ke formiĝas vera tradicio, kaj la aranĝo estas sukcesa kaj meritanta la atenton de pli vasta publiko. Tiu principa opinio montriĝis tute ĝusta en la kazo de la ĉi-jara Eŭropa Festivala de Esperantaj Kantoj, okazinta la 16-an kaj 17-an de majo en Vroclavo  (Pollando).

Vroclavo senspirigas la vizitanton per sia gotika kaj baroka arkitekturo, kaj tiun senton de emociiĝo antaŭ io bela, la partoprenantoj kaj spektantoj de la vroclava Esperanta muzikfestivalo transportis ankaŭ en la festivalajn salonojn. Al Esperantaj aranĝoj oni ne ĉiam venas kun grandaj esperoj, sed ĉi-foje la vizitantoj agrable surpriziĝis. Kiel mi jam plurfoje papagis: “La Festivalo estis ĝuinda de la komenco ĝis la fino”. Kaj tion mi volas ripeti kaj aldoni, ke kantado per koro valoras pli ol oro! La muziko estas tiu subtila vibrado, kiu tuŝas rekte la koron kaj instigas ĝin kanti kaj ĝoji, kaj tio donas novan dimension al la homa vivo. Kiel videblis sur la vizaĝoj de kandidatoj en la vroclava festivalo, ili vere kantis el fundo de siaj koroj, speciale la infanoj, kvankam la infansento pri muziko ne mankis ankaŭ ĉe la senioroj.

La unua festivala tago okazis en la Ekonomika Universitato, kaj jam tie videblis, ke ne temas pri kutima Esperanta aranĝo. Sed, la kulmino de la festivalo estis la Koncerto de Laŭreatoj, kiu okazis dimanĉe, la 17-an de majo, en la prestiĝa salono de la impone renovigita Ĉefa Fervoja Stacidomo en Vroclavo.

Kio montriĝis kvalitoj kaj mankoj de la Festivalo? Kvankam la organizantoj per siaj plurmonataj klopodoj montris la tutkoran entuziasmon por organizi bonegan programon, trovi kvalitajn kantistojn, kunlaborantojn por la organizaj laboroj kaj ĵurio, perfektan ejon por la koncerto de laŭreatoj, sponsorojn ktp., multajn aferojn, karakterizajn por la Esperanto-movdo, oni ne povis influi. Iliajn klopodojn grave helpis la pozitiva akcepto de Esperanto en la pola medio dank’ al agado de la Centro de Interkultura Edukado – Regiona Buroo Vroclavo, kies ĉiumonatajn raportojn sendas al ni la direktorino de la organizaĵo Małgosia Komarnicka. Sed oni devas diri sincere, ke la muzika branĉo en Esperantujo estas relative malriĉa, ke ekzistas malmultaj individuoj, muzikbandoj, grupoj kaj korusoj, kiuj funkcias en tiu specifa artkampo, kaj ke la nivelo de la Esperanta muziko estas  malpli alta ol la naciaj muzikaĵoj. Ĝuste pro tio la klopodoj de la organizantoj havas speciale grandan valoron! Ili ja agadas en malfacila laborkampo, ofte evitata de aliaj organizantoj, kaj tial eĉ malgrandaj sukcesoj signifas milmejlan progreson! Pro la nesufiĉa evoluiteco de muziko en Esperantujo estis malfacile organizi la festivalon, kiu havus la epiteton de eŭropa aranĝo. Verdire, sian internaciecon ĝi dankas al la internacie konataj melodioj, kiujn prezentis la kandidatoj, kaj al la bedaŭrinda fakto, ke nur unu alilanda koruso venis al Vroclavo (“Gajuletoj” el Zagrebo, Kroatio). Sed, aliflanke, mi devas akcenti tion, kio donas apartan valoron al la festivalo. La partoprenreguloj anoncis, ke ĉiu kantgrupo aŭ solisto devas prezenti du kantojn: unu en Esperanto, kaj la alian en la nacia lingvo. Pro tio sur la festivala scenejo debutis pluraj neesperantistaj kantistoj kaj korusoj per Esperantaj kantoj. Kelkaj el ili per siaj bonkvalitaj, fojfoje eĉ mirinde bone prezentitaj kantoj, levis la kvaliton de la festivalo je kelkaj ŝtupoj pli alte, ol se ĝi estus rezervita nur por esperantistoj. Kaj antaŭ ĉio, la festivalo signifis grandan elpaŝon de esperantistoj el la “verda getto”, respektive sinprezenton antaŭ neesperantista publiko en pozitiva lumo. Prezentiĝis tie kantoj ĝenerale konataj inter esperantistoj, ekz. “Guantanamera” eĉ en du variantoj, sed oni povis aŭskulti ankaŭ senriproĉajn prezentojn de kantoj, kiujn esperantistoj ne konas.

Mi erarus, se mi apartigus iun kantiston aŭ koruson, ĉar tiu opinio devenus el la propra prefero. Tial mi prezentas al estimataj legantoj la decidojn de la festivala ĵurio, kiun per lerteco de profesiulo gvidis la ĵazkantisto Marek Bałata, asistata de profesia mizikisto kaj esperantisto Wojtek Ławnikowicz, esperantisto Zdzisław Koczarski. La festivalo okazis en tri aĝkategorioj (kantistoj malpli ol 18-jaraj, pli ol 18-jaraj kaj senioroj) kaj en du subkategorioj (korusoj kaj solistoj). En la kategorio de malpli ol 18-jaraj festivalanoj la plej bonaj korusoj estis “Górowianie” el Góra kaj “Gajuletoj” el Zagrebo kaj inter la solistoj Amelia Wójtowicz kaj Amelia Góralska. En la kategorio de pli ol 18-jaruloj la plej bona estis la kvarteto “Rondanaro” kaj inter la solistoj Aleksandra Seredyńska kaj Patrycja Bogdała. Ĉe la senioroj por la plej bonaj estis proklamitaj la korusoj “Atena”, “Dumka” kaj “Apasjonata”, kaj inter la solistoj Mieczysław Nitschke kaj Kazimierz Kudryński.

La Festivalon kune organizis Centro de Interkultura Edukado – Regiona Buroo Vroclavo (la E-organizaĵo) kaj la Vroclava Centro de Pliaĝuloj (la ne E-organizaĵo). Al ĝia sukceso sendube plej multe kontribuis la ĉeforganizantoj Małgosia Komarnicka, Robert Pawliszko kaj Anna Ejfler, kun aro da aliaj kunlaborantoj kaj sponsoroj. Gratulon al ili, kaj ek al la Kvara!

Josip Pleadin

Małgosia Komarnicka kaj Robert PawliszkoVroclavo 1OLYMPUS DIGITAL CAMERApubliko_0170012_0170056