Language:
Kontakto
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro
March 2024
M T W T F S S
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031
Arkivoj

Eskapo el maljuna aĝo al Esperanto

     Tre interesa evento okazis al membroj de Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz. Ĝi realiĝis danke al sukcesa Erasmus+ projekto  „Eskapo el maljuna aĝo al Esperanto”,  preparita de Halina Komar , kiu bedaŭrinde  pro serioza malsano ne povis efektivigi ĝin.

   La titola ideo estas sufiĉe vasta  do ebligis por partoprenantoj edukiĝi, turismi kaj moviĝi favore por ilia sano.

   Por atingi la celojn de tiu-ĉi ideo, ni organizis kursojn surloke en Nowy Sącz  kaj en junio 2022, 2-semajnan vojaĝon de 30 persona grupo al  Herzberg am Harz.

   La intensa , enkonduka kunlaboro  de la estraro de CEM (Maria Baran, Maria Janisz, Jolanta Kieres, Bożena Kocyk) kun Peter Zilvar  kaj Zsofia Korody el Sudharza Esperanto Centro en Herzberg  formis la interesan kaj riĉan programon .

   Por komencantoj ni preparis „miksitan” kurson de Esperanto ,  dum kiu oni uzas retan-ĉeestan formon de lernado. Por helpi apliki interreton kursantoj  havis metiejojn pri la komputila uzado de vortaroj, lingvaj ekzercoj kaj utilaj aplikaĵoj . Konversacioj en la angla  por la parto de la grupo helpis dum  la komunikado en unu el la hoteloj, gvidataj de nederlandanoj.

   Longa distanco al Esperanto-urbo permesis al ni halti survoje kaj viziti  interesajn , historiajn objektojn  . En la pola Malsupra Silezio ni vidis la kastelon Moszna , urbodomon kaj  ekzekutistan sidejon en Paczków. Poste ni vizitis monumentan palacon de Marianna  Orańska en Kamieniec Ząbkowicki. La nederlanda princino  heredis ĝin  en la jaro1837  de Hohenzollern familo.

  En Wambierzyce , krom viziti bazilikon ni promenis laŭ la interesa Krucvojo, bele lokita sur la loka deklivo. Precipe admirinda estis postcisteriana, abateja  komplekso en Krzeszów . La  barokstila, riĉe ornamita baziliko havas multe da pentraĵoj de Wellman nomata Rafaelo  aŭ Rembrandto de Malsupra Silezio.

Preskaŭ sur nia vojo, sude de Drezno, troviĝas Saksona Svislando, kie valoris viziti kastelon Pillnitz , kiu iomette similas ĉinan pagodon. Tie du aliaj objektoj kaptis nian atenton: la gondolo de Augusto la 2-a Forta kaj 200-jara arbo kamelio , speciale protektata vintre kontraŭ frosto per moviĝanta , grandega vintrokovrejo . Proksime impresis nin fortikaĵo Konigstein

    En Sieber, kie ni tranoktadis en Zum-Pass kaj Iris hoteloj Peter montris al ni Malgrandan Nederlandon.La grupo de nederlandanoj  translokiĝis tien kaj metis ĉe la domoj  siajn simbolojn .

   De  la monto Grosse Knollen (687 m), kien ni grimpis dum la unua posttagmezo ni observis milinojn da sekaj arboj. Nia helpanto kaj akompananto , la  nederlandano Andris klarigis , ke pro sekeco kaj insektoj ili devas esti forigitaj el la Nacia Parko.

   Matene Zsofia Korody instruis Esperanton al la grupo. Ambaŭ flankoj estis ege kontentaj: Zsofia pro entuziasmaj kaj diligentaj lernantoj kaj ili pro la perfekta, profesia instruistino.

   La plej grava momento de nia restado estis oficjala akcepto en Kavalira Salono de Wolf Kastelo fare de la urbestro Kristoforo Wagner  kaj publika inaŭguro de amikectabulo kun la ĉeesto de la urbestro kaj membroj de  la du asocioj.

   La ideon de stabila , daŭra signo de nia komuna agado sufloris al ni germanajn esperantistojn . Franciszek Palka, konata en nia regiono skulptanto, skulptis, en rustika stilo, la lignan palison .Ĝi tre plaĉis al ĉiuj kaj bone prezentiĝas en la  parko Domeypark sur la verda , herba fono. La nombroj sur  brakoj de la paliso signifas la distancon de Herzberg al Nowy Sącz kaj al la partnera, pola urbo Góra . Krome la urbestro malantaŭ la paliso muntis priskribon de la evento .

    En Esperanta  Centra Ĝardeno ni gustumis la veran, hungaran gulaŝon . Du nereĝistaraj lokaj asocioj :Futurateliero  kaj Juesseehilfe  regalis nin per bongustaj kukoj kaj instruis, kiel ludi bulojn , kiujn ni poste ricevis kiel  donacoj.

    Muzikaj elementoj ne mankis . Instruisto pri antikvaj, unikaj instrumentoj alportis tamburinojn kaj ni sekvis lin batante ilin laŭ la ritmo. La sama instruisto estras blovorkestron, kiu ludas per longaj tuboj , specoj de malnovaj, popolaj trumpetoj.

    Dume ni vizitis la ĉirkaŭaĵon: la ruinoj de Citadele Schwarzfeld, norvegstilan, lignan preĝejon  kiu rememorigas la templon Wang en Karpacz , Osterode, kie sur la marketplaco troviĝas ruĝaj trabamuraj domoj.

    Pri tre malnovaj historiaj, lokaj eventoj ni aŭskultis en Reĝa Pallatium en Goslar, la romanika kortego fondita ĉe la komenco de XI jarcento. La kastelo famas pri la trono de Federiko Barbarossa (1150-1190).

    Kontraŭe en Getingo . Laŭ ĝiaj stratoj en  nova epoko promenadis sciencaj famuloj . En fama Georgo Augusto Universitato studis 44 nobelpremiitojn . Krom la universito tie ekzistas  la mondfama Max Planck Instituto. Kunligita kun Getingo estis ekzemple la pola historiicisto Szymon Askenazy, matematikisto Hugo Steinhaus , kriptaĵisto de Enigma Marian Rejewski kaj Oppenheimer -kreinto de atombombo.

    En la Harzmontara regiono troviĝas kuracloko Bad Lautenberg iom simila al la pola Krynica. La lasta ekskurso en la ĉirkaŭaĵo estis al  Duderstadt . Tie  oni povas admiri preskaŭ 600 trabamurajn , multkolorajn brikdomojn . La plej malnova en Germanio trabamura urbodomo , ankaŭ estas vera unikaĵo . En la centro turistoj trovos la domon de Goethe , nun hotelo.

   Revenante ni haltigis en Dresdeno. Nur kelkajn monumentojn  ni kapablis vidi. Oni ne povas preterlasi la preĝejon Frauenkirche , Operejon  kaj Galerion de Malnovaj Majstroj samtempe, kiel la luterana Preĝejo de Paco en Świdnica -europa raraĵo el 1657- jaro.

   Plenaj de intrtesaj travivaĵoj ni nun fervore planas novajn , Esperantajn ,  kulturajn kaj turismajn  aktivaĵojn.

       

  Bożena Kocyk      

     

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *