Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

March 2024
M T W T F S S
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031

Arkivoj

Krystyna Grochocka

 

Novembraj eventoj

organizitaj de

Centro de Interkultura Edukado

PROGRAMO DE JUNULARA INTERŜANĜO PL – LT

 

album1pdf          album2pdf         album3pdf

 

 

 

Novjaraj Bondeziroj

Ni invitas vin al ekkono de informoj preparitaj de nia germana amiko Andi Mela, kiu detale priskribas la kondiĉojn de la restado sur tereno de POL’and’ROCK Festivalo 2019:  http://krokodilo.de/woodstock/woodstock.php

Olduloj el CEM en Nowy Sącz

invitas  al interaktiva spektaklo parola-muzika

“Kun literaturo, poezio kaj kanto okaze de 100 jarojn de Sendependa Pollando”

kiu okazos

la 10an de julio 2018 (mardo) je la horo 15.30

en Centro de Sonĉa Oldulo ĉe str. Jagiellońska 8 en Nowy Sącz.

 

Invitilo (afiŝo)

RAPORTETO PRI „ZAMENHOFAJ TAGOJ 14-17.XII.2017 EN NOVA SONĈO”
(parto 1: patronecoj, distingoj…)

Patronoj de „Zamenhofa Tagoj” en Nowy Sącz estis:  Malgrandpoluja Vojevodo, Estro de la Novsonĉa Distrikto kaj Prezidanto de la urbo Nowy  Sącz  (Nova Sonĉo). Jubilea ZAMENHOFA JARO 2017 sub aŭspicioj de UNESCO estis bona okazo por peto de ŝtataj aŭtoritatoj kaj ankaŭ  la loka registaro, por ke ili honorigu niajn longe agantajn kaj  meritajn  esperantistojn per ŝtataj kaj honoraj lokaj distingoj.

Tiel okazis –  proponoj de la  estraro de CIE estis akceptitaj  kaj dum solena inaŭguro de „Zamenhofaj Tagoj” la 15-an de decembro 2017,   aktivuloj de Centro de Internacia Edukado estis distingitaj ,ricevinte eĉ 10 distingojn –  ĉi kaze: 5 ŝtatajn distingojn, kiujn enmanigis al elstaraj aktivuloj, Malgrandpoluja Vojevodo Jozefo Gawron, kiu venis al Nova Sonĉo specjale por tiu ĉi okazintaĵo..

Ŝtataj  Krucoj de la Merito ricevis:

  – orajn  pormeritajn  krucojn      – Jolanta Kieres kaj Halina Komar

  – arĝentajn pormeritajn krucojn –     Eva Tracz  kaj  Bogdan Dembiec

  – bronza pormerita kruco –  Andreo Sochacki

Krom tio oni distingis  per 2 lokaj  distingoj de Estro je Novsonĉa Distrikto „Ora Pomo”  – Danuton Kowalska kaj Eduardon Meler..

Urba Konsilantaro promociis ankaŭ per 3 „Blazonaj Novsonĉaj Egidoj” (Tarcze Herbowe Miasta Nowy Sącz)  membrojn de CIE, motivante tiun ĉi decidon , de merito por  disvastigado de ideo  kaj lingvo de Esperanto inter loka socio kaj promociado de Novsonĉa Tero en Pollando kaj eksterlande. Tiujn ĉi „Blazonojn” ricevis:

Maria Baran,  Halina Komar kaj Alicja  Skalska.

Oficialaj gastoj de ĉi tiu solenaĵo ricevis , krom estimo , ankaŭ simpation de esperantista  socio  – ili  ,ciuj  kun vera interesiĝo  spektis prezentadon pri temo de Esperanto, kaj poste ,kun vidanta plezuro ili priaŭskultis koncerton de esperantaj kanzonoj, prezentita de  multgeneracia grupo „E-Familio”, „Steletoj” kaj „Junaj Voĉoj”.  Ni sentis sin ege honorigitaj per ilia autentika , engaĝiginta partopreno en nia solenaĵo.

Halina Komar

   

 

 

 

 

 

 

Ni invitas al Zamehofa Tagoj en Nowy Sącz 

14 – 17. 12. 2017

Ludwik Zamenhof

plakat. (programo) pdf,     Zaproszenie-s1.(invitilo) pdf,    Zaproszenie-s2.(invitilo) pdf.

 

 

 

SURPRIZA DONACO DE POLA AMBASADEJO en SEULO al PARTOPRENANTOJ de UK.

Fama estas tra la mondo pola gastigemo, sed neniu supozis, ke la konfirmon de tiu ĉi nacia eco, ni trovos en tiom malproksima lando kiel Koreo!
Julie mi kune kun E- Klubanino Jolanta Kieres, partoprenis la UK-on en Seulo. Alveninte tie – ni sentis sin ravitaj jam de la unua momento en tiom grandega, tiel bela kaj juna urbo. Jes, ĝuste pri juneco oni pensas , trapasante la stratojn de la korea ĉefurbo. Komparante tion kun la prec ipe grizhara homamaso videbla en europokcidentaj landoj, videblas granda diferenco de la aĝo – en Seulo surstrate rekonteblaj estas la plej ofte junaj homoj, kontraŭe al. loĝantoj de eŭropaj urboj.

En la Kongresejo ni tuj ekvidis nian ekspozicion „Zamenhof- la kreinto de Esperanto”: ĝiaj 18 tabuloj estis montritaj sur pentrostabloj. Badaŭrinde, en la kongresa libro damaĝis nin la misa informo, ke la ekspozicion prezentas Gizela Matray, kvankam ĝi estis preparita de du personoj: Halina Komar kaj Ewa Tracz (CEM Nowy Sącz kaj BRW Wrocław).
La ekspozicio estis prilaborita laŭ mendo de Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj (Aferoj?) kaj nune dissendita de ili al 180 polaj diplomatejoj en la mondon. Nia nuna tasko estas helpi por enkonduko de nacilingvaj tekstoj anstataux ĝenerala en la tabuloj angla lingvo. Pri traduko de la testo angla al naciaj – okupiĝas jam lokaj instancoj, ni nur helpas pri teknikaj ŝanĝaferoj (Ewa Tracz).

Plibonigis nian humoron trovita en la Kongresejo granda kvanto de bonkvalitaj, 20-paĝaj, plenkoloraj broŝuroj en formato A4, montrantaj la tutan ekspozicion. Tio estis la donaco por ĉiuj partoprenantoj de la Seula Universala Kongreso, fare de Pola Ambasadejo en ĉefurbo de Korea Respubliko – konfirmis tion surskribo sur dorsa kovrilpaĝo de la broŝuroj: Embassy of the Republic of Poland in Seul kun pola ŝtata emblemo. La surpriza donaco feliĉigis nin, kaj nia pola 25-persona teamo sentis eĉ fieron pro la malavareco kaj gastigema gesto de la lokaj polaj diplomatoj. Tial ni konsentis komunan viziton en nia Ambasadejo, por danki al ili. La organizan taskon prenis samideano Leszek Kordylewski, bonege aranĝante ne nur la viziton de nia trupo en Ambasadejo, sed ankaux preparinte skemon de iomete komplika veturado per la publikaj transportiloj tra tiu ĉi grandega urbo.

Ĉio ĉi sukcesis, kaj ni estis la gastoj de Pola Ambasadejo en Seulo, kie gastregalis nin ĝia Ĉefino – Joanna Wasiewska kun aliaj diplomatoj. Ŝi partoprenis la Solenan Malfermon de la UK – tiam mankis la Ambasadoro, kaj la vakanta posteno estis okupita jam post la UK. Dum nia vizito regis tie bona etoso, daŭris simpatiaj interparoloj, kaj ni ricevis interesajn informojn pri la plej nova historio de la Korea Republiko kaj ĝia popolo. Helpis tio kompreni al ni la veran, sinceran zorgon de la loĝantoj pri ilia urbo kaj grandan amon al. sia lando.
Por ni ĉiuj la vizito postlasis gravan memoron kaj vere pliriĉigis nian Azian, Kongresan aventuron.

Halina Komar

Jen kelkaj fotoj pri la evento:

   

Pri la loka agado en Nowy Sącz.

Novsonĉa Forumo de Neregistaraj Organizaĵoj estis preparita je nomo de Urbestro Ryszard Nowak, fare de la Urba Oficejo la 21-an de junio 2017j. La evento komenciĝis per parada marŝado tra urbaj stratoj ĝis la Urbodomo, delegacioj je kelkdeko da diversaj Organizaĵoj. Centron de Interkultura Edukado CEM-CIE Nowy Sącz reprezentis 10 gedelegatojn, vestitajn en la „uniformaj” ĉemizoj, portantajn grandan informŝildon pri Zamenhofa Jaro 2017 kaj nia aktuala aktivado.
Tio ekinteresis la redaktorinon de regiona Radiostacio rdn (Radio Dobrej Nowiny = Radio de Bona Novaĵo), funkcianta en tereno de du distriktoj: Nowy Sącz kaj Tarnów. Intervjuon por la aŭskultantoj de la Radiostacio realigis kolegino Jolanta Kieres – vicprezidantino de CEM pri Edukado.
En holo de Urbodomo estis /as organizita ekspozicio pri agadoj de lokaj Neregistaraj Organizaĵoj. Ĝi post du semajnoj estos translokigita al sidejo de Ofico por Urbaj NRO-j. Tie ĝi fariĝos konstanta ekspozicio, en ki unia CEM-organizaĵo prezentiĝas vere interese kaj bele.

Raportis – Halina Komar

Tion, kio estas neebla – ni plenumas tuj, je mirakloj oni devas momenton atendi…”
La titola konstato estas vera, kondiĉe ke temas pri la agado en esperantista medio plena de helpemaj bonvoluloj, pretaj tuj engaĝiĝi en laboro „por publika bono”, speciale – por bono de Esperanto! Jen rakonto pri realigado de gravega „neeblaĵo”:
La 15-an de januaro 2015 ni sukcesis aranĝi kondiĉojn, por ke la 2017a jaro estu dediĉita de UNESCO kiel monda Zamenhofa Jaro! Tio okazos lige kun 100-jara mortdatreveno de nia Majstro! Tre helpis al nia afero la fakto, ke en Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo (MKkNH), oni memoris pri nia lasta aktivado por enlistigi Esperanton kiel kulturan heredaĵon. Tial, kiam iĝis ebleco proponi far pola registara institucio al UNESCO du gravajn, mondfamajn polojn, la Ministerio elektis inter multaj proponoj ĝuste nomojn de Ludoviko Zamenhof kaj Tadeusz Kościuszko. Por famigo de T. Kościuszko laboras granda, forta Instituto lianoma, kiu tre rapide povis prepari necesajn dokumentojn. En alia flanko estis ni – kelkaj homoj el diversaj E-organizaĵoj, kiuj ricevis nur du labortagojn por prepari la dokumentaron por tiu ĉi celo!
Imagu – pri la ŝanco por aranĝi Zamenhofan Jaron, ni eksciis el letero de MKkNH, kiu venis posttagneze merkredon, la 7-an de januaro. Mi tralegis ĝin vespere kaj tuj dissendis al esperantistoj, pri kies helpo oni povus kalkuli. Kun la propono venis ligilo al 9-paĝa regularo de UNESCO en la angla lingvo. La ministerio atentigis, ke ilia propono validas ĝis mateno la 12-an de januaro, kiam plenigitaj formularoj en pola kaj angla lingvo devas troviĝi sur tablo de la ministro. Tio signifis, ke ni ricevis nur du labortagojn kaj semajnfinon por trovi la ĝustajn homojn kaj laborigi ilin en la tuj plenumenda tasko!
Mi devis preni rolon de kunordiganto de tiu tre honora kaj kapdoloriga taskaro, ĉar la tiel nomata reprezentanto de la estraro de EDE-PL Jerzy Walaszek, al kiu estis direktita oficiala letero de la Ministerio, informis la Kulturministerion, ke ili bezonas unu aldonan monaton por ĉion aranĝi (kvankam la regularo montris precizan, mondan datlimon por ĉiuj interesitoj), kaj mi timis, ke la ŝanco povus vaporiĝi. Feliĉe – kiel ĉiam tre engaĝiĝis samideano Kazimiro Krzyżak (forigita sen klarigo el la estraro de EDE-PL) kun ankaŭ jam eksaj estraraninoj de EDE-PL – Gizela Matray kaj Dorota Burchard. Tial ili jam estis radiko por prepari la proponon nome de „socia grupo de agantoj” ( al kiu mi ankaŭ aliĝis), kaj MKkNH permesis al ni prepari la formularon, se ne funkcias „normala estraro” de EDE-PL.
Sed problemoj komenciĝis jam de la unua paŝo: ni ĉiuj ne konis sufiĉe bone la anglan, por traduki la UNESCO–regularon pri la temo kaj la ĝustan formularon. Tial mi tuj sendis peton al Seán Ó Riain por traduki la regularon pri la temo kaj plenigi la ĝustan formularon nome de Pola Esperanto-Asocio.
Ne ĉiuj kredas je intuicio/antaŭsento, sed io min konvinkis subkonscie, ke la afero estas tiom grava, ke oni devas „stimuli la sorton” – mi decidis gvidi samtempe 2 diversajn fadenojn de la preparoj: unu nome de PEA kaj la duan – anstataŭ EDE-PL. Tial estis engaĝigitaj multaj personoj, kiuj dum tiom mallonga tempo sukcesis prepari du diversajn proponojn al la Ministerio. Kaj okazis, ke mia intuicio ne eraris – unu el la projektoj estis maltraktita pro unu malĝusta frazo kritikanta EU, pro kio ĝi estis rifuzita. Sed restis la dua, preparita paralele, kio savis la aferon.
Mi volas montri al vi teamon de eksterordinaraj homoj, kiuj lasis siajn okupojn, kaj dum mallonga periodo donacis sian atenton kaj zorgon por nia kuna tasko – okazis dekoj da skajpo-interparoloj, retaj kontaktoj kaj eksterlandaj telefonoj, helpis min eĉ nekonataj homoj, tradukante kaj korektante ĉiujn frazojn de la dokumentoj. Do – kronologie:
Seán Ó Riain – kiel tradukanto de la regularo kaj pleniganto de la formularo por PEA, Jozef Reinvart, Petro Balaż – kiuj helpis formuli la taskaron en la formularo, Bożena Kocyk – tradukis tion al pola lingvo, kaj la samon faris filino de Ewa Szymanska loĝanta en Londono, dum nokto (mi ricevis la perfektan tradukon je 5-a h. matene), Stanislavo Mandrak – kiu subskribis kaj stampis la dokumentojn kaj devis veturi dimanĉe al Katowice por sendi tion per trajna kuriero al Varsovio, kie jam atendis la koverton Alina Mozer, por kunporti ĝin matene al la Ministerio…
La duan fadenon ni komencis de alia flanko pro la manko de lingvokono: unue ni plenigis la formularon pollingve kaj tion faris Gisela Matray laŭ kunaj konsiloj kaj centoj da telefonaj interparoloj, ĉar ŝi nune loĝas en Sicilio! La teksto estis kompilita de Gisela kun konsiloj de Kazimiro Krzyżak, Dorota Burchard kaj mi. Por prepari teknike la formularon, helpis Alina Mozer kun la edzo, ĉar estis bezonata tabelo, kiun ni ne kapablis fari. Kiam la dokumentoj jam estis pretaj – mi turnis min al Łukasz Żebrowski, por ke li trovu tradukantojn inter junularo, plej bone regantaj la anglan lingvon. Kaj li trovis! Post kelkaj horoj, danke al helpo PEJ/TEJO–anoj ni havis la dokumentaron, kiun transdonis al la Ministerio kun sia subskribo Kazimiro Krzyżak – sukcese kaj ĝustatempe! La junuloj, kiuj rapide tradukis niajn dokumentojn al la angla lingvo estis: Agata Cichocka, Tobiasz Kubisiowski, Tomasz Szymula kaj provlegis ĝin „denaskaj anglalingvanoj” Meiyer Goren kaj Rogier Huurman.
Jen nia Esperantujo! Mirinda spaco, kie oni povas kalkuli ĉies helpon eĉ de nekonataj homoj – por ke neeblaĵo estu tuj realigebla!