Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2025
M T W T F S S
 123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
282930  

Arkivoj

      En la tago 6.12.2023 en Urba Kultura Centro en Nowy Sącz okazis solena renkonto de Interkultura Eduka Centro membroj por ke celebru 163 datrevenon de Ludwik Zamenhof naskiĝo. Tio estis unu el multaj kunvenoj en tiu-ĉi tempo organizataj en Pollando kaj en la tuta mondo dediĉitaj al Esperanto.

      Pri tio , kiom multe da ili kaj kiel organizataj, oni sciigas el la portalo „Eventa Servo” kie estas publikigitaj tre interesajn informojn pri esperanta movado. Nia renkonto ankaŭ estis tie priskribita. En la programo troviĝis:

  • bonveno kaj prelego de la nova prezidantino Bożeny Kocyk pri historio kaj rolo de Esperanto kaj la angla en la nuntempa mondo,
  • historio de Esperanto en Nowy Sącz antaŭ la milito prezentita de Jolanta Kieres baze de memoraĵoj de M.Kostecki,
  • historio de Esperanto post la milito prezentita de Krystyna Stendera , la filino de multjara aktivulino de la loka esperanta asocio,
  • mallonga historio de CEM prezentita de Maria Baran,
  • monodramo „Doktoro Esperanto” skribita de la italo Mario Mieliucci ekstraordinare ludata de Helena Biskup,
  • minisceno en Esperanto prilaborita de niaj koleginoj el Jolanta Kieres grupo,
  • Roman Dobrzyński filmo pri 72 Universala Kongreso en Varsovio.

La celebrado daŭris kelkajn horojn do estis etmanĝaĵoj. toastoj kaj bongusta torto en esperantaj koloroj.

Notojn skribis kaj filmeton rekordis la redaktoro de la loka gazeto „Sądeczanin Info”.

Bożena Kocyk        

 

Eskapo el maljuna aĝo al Esperanto

     Tre interesa evento okazis al membroj de Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz. Ĝi realiĝis danke al sukcesa Erasmus+ projekto  „Eskapo el maljuna aĝo al Esperanto”,  preparita de Halina Komar , kiu bedaŭrinde  pro serioza malsano ne povis efektivigi ĝin.

   La titola ideo estas sufiĉe vasta  do ebligis por partoprenantoj edukiĝi, turismi kaj moviĝi favore por ilia sano.

   Por atingi la celojn de tiu-ĉi ideo, ni organizis kursojn surloke en Nowy Sącz  kaj en junio 2022, 2-semajnan vojaĝon de 30 persona grupo al  Herzberg am Harz.

   La intensa , enkonduka kunlaboro  de la estraro de CEM (Maria Baran, Maria Janisz, Jolanta Kieres, Bożena Kocyk) kun Peter Zilvar  kaj Zsofia Korody el Sudharza Esperanto Centro en Herzberg  formis la interesan kaj riĉan programon .

   Por komencantoj ni preparis „miksitan” kurson de Esperanto ,  dum kiu oni uzas retan-ĉeestan formon de lernado. Por helpi apliki interreton kursantoj  havis metiejojn pri la komputila uzado de vortaroj, lingvaj ekzercoj kaj utilaj aplikaĵoj . Konversacioj en la angla  por la parto de la grupo helpis dum  la komunikado en unu el la hoteloj, gvidataj de nederlandanoj.

   Longa distanco al Esperanto-urbo permesis al ni halti survoje kaj viziti  interesajn , historiajn objektojn  . En la pola Malsupra Silezio ni vidis la kastelon Moszna , urbodomon kaj  ekzekutistan sidejon en Paczków. Poste ni vizitis monumentan palacon de Marianna  Orańska en Kamieniec Ząbkowicki. La nederlanda princino  heredis ĝin  en la jaro1837  de Hohenzollern familo.

  En Wambierzyce , krom viziti bazilikon ni promenis laŭ la interesa Krucvojo, bele lokita sur la loka deklivo. Precipe admirinda estis postcisteriana, abateja  komplekso en Krzeszów . La  barokstila, riĉe ornamita baziliko havas multe da pentraĵoj de Wellman nomata Rafaelo  aŭ Rembrandto de Malsupra Silezio.

Preskaŭ sur nia vojo, sude de Drezno, troviĝas Saksona Svislando, kie valoris viziti kastelon Pillnitz , kiu iomette similas ĉinan pagodon. Tie du aliaj objektoj kaptis nian atenton: la gondolo de Augusto la 2-a Forta kaj 200-jara arbo kamelio , speciale protektata vintre kontraŭ frosto per moviĝanta , grandega vintrokovrejo . Proksime impresis nin fortikaĵo Konigstein

    En Sieber, kie ni tranoktadis en Zum-Pass kaj Iris hoteloj Peter montris al ni Malgrandan Nederlandon.La grupo de nederlandanoj  translokiĝis tien kaj metis ĉe la domoj  siajn simbolojn .

   De  la monto Grosse Knollen (687 m), kien ni grimpis dum la unua posttagmezo ni observis milinojn da sekaj arboj. Nia helpanto kaj akompananto , la  nederlandano Andris klarigis , ke pro sekeco kaj insektoj ili devas esti forigitaj el la Nacia Parko.

   Matene Zsofia Korody instruis Esperanton al la grupo. Ambaŭ flankoj estis ege kontentaj: Zsofia pro entuziasmaj kaj diligentaj lernantoj kaj ili pro la perfekta, profesia instruistino.

   La plej grava momento de nia restado estis oficjala akcepto en Kavalira Salono de Wolf Kastelo fare de la urbestro Kristoforo Wagner  kaj publika inaŭguro de amikectabulo kun la ĉeesto de la urbestro kaj membroj de  la du asocioj.

   La ideon de stabila , daŭra signo de nia komuna agado sufloris al ni germanajn esperantistojn . Franciszek Palka, konata en nia regiono skulptanto, skulptis, en rustika stilo, la lignan palison .Ĝi tre plaĉis al ĉiuj kaj bone prezentiĝas en la  parko Domeypark sur la verda , herba fono. La nombroj sur  brakoj de la paliso signifas la distancon de Herzberg al Nowy Sącz kaj al la partnera, pola urbo Góra . Krome la urbestro malantaŭ la paliso muntis priskribon de la evento .

    En Esperanta  Centra Ĝardeno ni gustumis la veran, hungaran gulaŝon . Du nereĝistaraj lokaj asocioj :Futurateliero  kaj Juesseehilfe  regalis nin per bongustaj kukoj kaj instruis, kiel ludi bulojn , kiujn ni poste ricevis kiel  donacoj.

    Muzikaj elementoj ne mankis . Instruisto pri antikvaj, unikaj instrumentoj alportis tamburinojn kaj ni sekvis lin batante ilin laŭ la ritmo. La sama instruisto estras blovorkestron, kiu ludas per longaj tuboj , specoj de malnovaj, popolaj trumpetoj.

    Dume ni vizitis la ĉirkaŭaĵon: la ruinoj de Citadele Schwarzfeld, norvegstilan, lignan preĝejon  kiu rememorigas la templon Wang en Karpacz , Osterode, kie sur la marketplaco troviĝas ruĝaj trabamuraj domoj.

    Pri tre malnovaj historiaj, lokaj eventoj ni aŭskultis en Reĝa Pallatium en Goslar, la romanika kortego fondita ĉe la komenco de XI jarcento. La kastelo famas pri la trono de Federiko Barbarossa (1150-1190).

    Kontraŭe en Getingo . Laŭ ĝiaj stratoj en  nova epoko promenadis sciencaj famuloj . En fama Georgo Augusto Universitato studis 44 nobelpremiitojn . Krom la universito tie ekzistas  la mondfama Max Planck Instituto. Kunligita kun Getingo estis ekzemple la pola historiicisto Szymon Askenazy, matematikisto Hugo Steinhaus , kriptaĵisto de Enigma Marian Rejewski kaj Oppenheimer -kreinto de atombombo.

    En la Harzmontara regiono troviĝas kuracloko Bad Lautenberg iom simila al la pola Krynica. La lasta ekskurso en la ĉirkaŭaĵo estis al  Duderstadt . Tie  oni povas admiri preskaŭ 600 trabamurajn , multkolorajn brikdomojn . La plej malnova en Germanio trabamura urbodomo , ankaŭ estas vera unikaĵo . En la centro turistoj trovos la domon de Goethe , nun hotelo.

   Revenante ni haltigis en Dresdeno. Nur kelkajn monumentojn  ni kapablis vidi. Oni ne povas preterlasi la preĝejon Frauenkirche , Operejon  kaj Galerion de Malnovaj Majstroj samtempe, kiel la luterana Preĝejo de Paco en Świdnica -europa raraĵo el 1657- jaro.

   Plenaj de intrtesaj travivaĵoj ni nun fervore planas novajn , Esperantajn ,  kulturajn kaj turismajn  aktivaĵojn.

       

  Bożena Kocyk      

     

 

Novembraj eventoj

organizitaj de

Centro de Interkultura Edukado

PROGRAMO DE JUNULARA INTERŜANĜO PL – LT

 

album1pdf          album2pdf         album3pdf

 

 

 

Novjaraj Bondeziroj

Ni invitas vin al ekkono de informoj preparitaj de nia germana amiko Andi Mela, kiu detale priskribas la kondiĉojn de la restado sur tereno de POL’and’ROCK Festivalo 2019:  http://krokodilo.de/woodstock/woodstock.php

Olduloj el CEM en Nowy Sącz

invitas  al interaktiva spektaklo parola-muzika

“Kun literaturo, poezio kaj kanto okaze de 100 jarojn de Sendependa Pollando”

kiu okazos

la 10an de julio 2018 (mardo) je la horo 15.30

en Centro de Sonĉa Oldulo ĉe str. Jagiellońska 8 en Nowy Sącz.

 

Invitilo (afiŝo)

RAPORTETO PRI „ZAMENHOFAJ TAGOJ 14-17.XII.2017 EN NOVA SONĈO”
(parto 1: patronecoj, distingoj…)

Patronoj de „Zamenhofa Tagoj” en Nowy Sącz estis:  Malgrandpoluja Vojevodo, Estro de la Novsonĉa Distrikto kaj Prezidanto de la urbo Nowy  Sącz  (Nova Sonĉo). Jubilea ZAMENHOFA JARO 2017 sub aŭspicioj de UNESCO estis bona okazo por peto de ŝtataj aŭtoritatoj kaj ankaŭ  la loka registaro, por ke ili honorigu niajn longe agantajn kaj  meritajn  esperantistojn per ŝtataj kaj honoraj lokaj distingoj.

Tiel okazis –  proponoj de la  estraro de CIE estis akceptitaj  kaj dum solena inaŭguro de „Zamenhofaj Tagoj” la 15-an de decembro 2017,   aktivuloj de Centro de Internacia Edukado estis distingitaj ,ricevinte eĉ 10 distingojn –  ĉi kaze: 5 ŝtatajn distingojn, kiujn enmanigis al elstaraj aktivuloj, Malgrandpoluja Vojevodo Jozefo Gawron, kiu venis al Nova Sonĉo specjale por tiu ĉi okazintaĵo..

Ŝtataj  Krucoj de la Merito ricevis:

  – orajn  pormeritajn  krucojn      – Jolanta Kieres kaj Halina Komar

  – arĝentajn pormeritajn krucojn –     Eva Tracz  kaj  Bogdan Dembiec

  – bronza pormerita kruco –  Andreo Sochacki

Krom tio oni distingis  per 2 lokaj  distingoj de Estro je Novsonĉa Distrikto „Ora Pomo”  – Danuton Kowalska kaj Eduardon Meler..

Urba Konsilantaro promociis ankaŭ per 3 „Blazonaj Novsonĉaj Egidoj” (Tarcze Herbowe Miasta Nowy Sącz)  membrojn de CIE, motivante tiun ĉi decidon , de merito por  disvastigado de ideo  kaj lingvo de Esperanto inter loka socio kaj promociado de Novsonĉa Tero en Pollando kaj eksterlande. Tiujn ĉi „Blazonojn” ricevis:

Maria Baran,  Halina Komar kaj Alicja  Skalska.

Oficialaj gastoj de ĉi tiu solenaĵo ricevis , krom estimo , ankaŭ simpation de esperantista  socio  – ili  ,ciuj  kun vera interesiĝo  spektis prezentadon pri temo de Esperanto, kaj poste ,kun vidanta plezuro ili priaŭskultis koncerton de esperantaj kanzonoj, prezentita de  multgeneracia grupo „E-Familio”, „Steletoj” kaj „Junaj Voĉoj”.  Ni sentis sin ege honorigitaj per ilia autentika , engaĝiginta partopreno en nia solenaĵo.

Halina Komar

   

 

 

 

 

 

 

Ni invitas al Zamehofa Tagoj en Nowy Sącz 

14 – 17. 12. 2017

Ludwik Zamenhof

plakat. (programo) pdf,     Zaproszenie-s1.(invitilo) pdf,    Zaproszenie-s2.(invitilo) pdf.

 

 

 

SURPRIZA DONACO DE POLA AMBASADEJO en SEULO al PARTOPRENANTOJ de UK.

Fama estas tra la mondo pola gastigemo, sed neniu supozis, ke la konfirmon de tiu ĉi nacia eco, ni trovos en tiom malproksima lando kiel Koreo!
Julie mi kune kun E- Klubanino Jolanta Kieres, partoprenis la UK-on en Seulo. Alveninte tie – ni sentis sin ravitaj jam de la unua momento en tiom grandega, tiel bela kaj juna urbo. Jes, ĝuste pri juneco oni pensas , trapasante la stratojn de la korea ĉefurbo. Komparante tion kun la prec ipe grizhara homamaso videbla en europokcidentaj landoj, videblas granda diferenco de la aĝo – en Seulo surstrate rekonteblaj estas la plej ofte junaj homoj, kontraŭe al. loĝantoj de eŭropaj urboj.

En la Kongresejo ni tuj ekvidis nian ekspozicion „Zamenhof- la kreinto de Esperanto”: ĝiaj 18 tabuloj estis montritaj sur pentrostabloj. Badaŭrinde, en la kongresa libro damaĝis nin la misa informo, ke la ekspozicion prezentas Gizela Matray, kvankam ĝi estis preparita de du personoj: Halina Komar kaj Ewa Tracz (CEM Nowy Sącz kaj BRW Wrocław).
La ekspozicio estis prilaborita laŭ mendo de Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj (Aferoj?) kaj nune dissendita de ili al 180 polaj diplomatejoj en la mondon. Nia nuna tasko estas helpi por enkonduko de nacilingvaj tekstoj anstataux ĝenerala en la tabuloj angla lingvo. Pri traduko de la testo angla al naciaj – okupiĝas jam lokaj instancoj, ni nur helpas pri teknikaj ŝanĝaferoj (Ewa Tracz).

Plibonigis nian humoron trovita en la Kongresejo granda kvanto de bonkvalitaj, 20-paĝaj, plenkoloraj broŝuroj en formato A4, montrantaj la tutan ekspozicion. Tio estis la donaco por ĉiuj partoprenantoj de la Seula Universala Kongreso, fare de Pola Ambasadejo en ĉefurbo de Korea Respubliko – konfirmis tion surskribo sur dorsa kovrilpaĝo de la broŝuroj: Embassy of the Republic of Poland in Seul kun pola ŝtata emblemo. La surpriza donaco feliĉigis nin, kaj nia pola 25-persona teamo sentis eĉ fieron pro la malavareco kaj gastigema gesto de la lokaj polaj diplomatoj. Tial ni konsentis komunan viziton en nia Ambasadejo, por danki al ili. La organizan taskon prenis samideano Leszek Kordylewski, bonege aranĝante ne nur la viziton de nia trupo en Ambasadejo, sed ankaux preparinte skemon de iomete komplika veturado per la publikaj transportiloj tra tiu ĉi grandega urbo.

Ĉio ĉi sukcesis, kaj ni estis la gastoj de Pola Ambasadejo en Seulo, kie gastregalis nin ĝia Ĉefino – Joanna Wasiewska kun aliaj diplomatoj. Ŝi partoprenis la Solenan Malfermon de la UK – tiam mankis la Ambasadoro, kaj la vakanta posteno estis okupita jam post la UK. Dum nia vizito regis tie bona etoso, daŭris simpatiaj interparoloj, kaj ni ricevis interesajn informojn pri la plej nova historio de la Korea Republiko kaj ĝia popolo. Helpis tio kompreni al ni la veran, sinceran zorgon de la loĝantoj pri ilia urbo kaj grandan amon al. sia lando.
Por ni ĉiuj la vizito postlasis gravan memoron kaj vere pliriĉigis nian Azian, Kongresan aventuron.

Halina Komar

Jen kelkaj fotoj pri la evento: