Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

May 2024
M T W T F S S
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  

Arkivoj

Krystyna Grochocka

Konkurs EDUinspiracje – nominacja

Halina Komar została  nominowana do nagrody EDUinspirator 2015, przyznawanej w konkursie organizowanym przez Fundację Rozwoju Systemu Edukacji, Narodową Agencję Programu Erasmus+.

Ostatecznego wyboru laureatów w każdej kategorii konkursowej dokona Kapituła konkursu. Laureaci tegorocznej edycji konkursu EDUinspirator zostaną ogłoszeni podczas gali, na którą zapraszamy wszystkich nominowanych w konkursie. Gala odbędzie się w Warszawie, 24 listopada 2015 roku.

Oto nominacja:

nominacja_H.Komar pdf

Esperanto – lingvo sen limoj – ekspozicio

Esperanto_plakat_50x70_wersja esperanto La malfermo de ekspozicio okazis la 20-an de oktobro 2015 je 17.00 en la Jagelona Biblioteko: Kraków, str. Oleandry 3.

Programo

Vestiblo de la Jagelona Biblioteko (17.00-17.45):

  • Bonvenigo de la gastoj – Direktoro de la Jagelona Biblioteko, prof. d-ro hab. Zdzisław Pietrzyk kaj prof. d-ro hab. Leszek Kordylewski
  • Komuna tosto je L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto
  • Vizitado de la ekspozicio

Konferenca salono:

  • Lidia Ligęza, tradukistino al Esperanto – “Prof. Odo Bujwid – eminenta sciencisto kaj esperantisto” (17.45-18.00)
  • Maria Majerczak, lekciistino de la Jagelona Universitato, gvidos lecionon enkondukantan al Esperanto – senpaga partopreno (18.10-19.00)

La ekspozicio estas malfermita: 21-a de oktobro – 10-a de novembro 2015 lunde – vendrede: 8.15-20.50, sabate 9.00-16.00

Invitilo pdf

Afiŝo pdf

Fotoj el ekspozicio

Pli da fotoj….

obrazek-11ebab-4obrazek-11ebab-2IMG_6174_maleIMG_6177_male

Ekonomia Forumo en Krynica Zdrój

Krynica-logo Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon.

La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil partoprenantoj el 60 landoj aliĝis al tiu ĉi grava evento, kiu okazis la 8-10an de septembro 2015. La ekonomia forumo estas aranĝo kun pintaj personoj de la politika, ekonomia, sed ankaŭ de la socia kaj kultura vivo. Tiajn homojn eblas ĉiujare renkonti dum la forumo, kaj ili kreas plejparton de la programo. Ĉi-foje prezidentoj de Pollando, Kroatio kaj Makedonio malfermis la forumon, diskutante pri la plej aktualaj temoj.

Ĉi-jara ĉeftemo de la forumo estis “Kiel konstrui fortan Eŭropon? Strategio por estonto”. Bedaŭrinde, oni denove (aŭ daŭre) ne komprenas, ke por fortigi senton de la komuneco oni bezonas komunan lingvon. Do pri Esperanto (entute pri lingva temaro en pli vasta kunteksto) oni daŭre evitas paroli.

La programo de la evento estis plenega, ŝajne parte pro la jubilea jaro, parte pro la akriĝantaj problemoj kaj en la mondo kaj en la Eŭropa Unio (EU). Multaj diskutoj do temis ĝuste pri la nuna situacio rilate al la rifuĝintoj, defendado kaj armeaj konfliktoj, eŭro-krizo kaj simile.

Pri Esperanto (kaj rilataj temoj) ne okazis propra diskutpanelo de EEU ĉi-jare, sed ne pro iu neŝato pri la temo, sed simple pro la troa programo dum la jubilea forumo. Estis pluraj programeroj, kiujn la organizantoj devis rifuzi ĝuste pro tro multaj prelegoj kaj diskutoj.

Ja kompare kun antaŭaj jaroj la unuajn du tagojn la prelegoj okazis eĉ ĝis la 22a horo! Paralele okazis eĉ 18 prelegoj kaj diskutoj, kio ankaŭ estas rekordo ĝisnuna.

Esperanto tamen bone videblis en la aranĝo – jam la dekan fojon funkciis la Esperanto-stando, kun buntaj informiloj pri Esperanto en la tri laborlingvoj de la forumo (la pola, rusa kaj angla). Pluraj centoj da ili estis disdonitaj al preterpasantoj. La plej popularaj estis skribiloj, insignoj, fald- kaj flugfolioj. Al pli seriozaj interesiĝantoj (kiuj pasigis ioman tempon ĉe la stando kaj vigle interesiĝis pri la lingvo oni donis ankaŭ la DVDjn pri Esperanto (produktitajn de E@I): Esperanto elektronike, Esperanto estas… kaj Esperanto.Disdonata estis ankaŭ kvizo pri Esperanto kun baza enkonduko al la lingvo kaj ekzercoj.

Pri Esperanto tamen oni parolis dum kelkaj diskutoj – kio eĉ pli gravas kaj interesas, ke la temojn malfermis ne ĉeestantaj esperantistoj, sed “ordinara publiko”. Dum diskutoj pri la estonta aspekto de EU (“Kian Eŭropon ni volas en la estonteco?”), pri politika integriĝo aŭ entute pri estonto de EU oni levis la demandon, rimarkon pri la bezono de interkompreniĝo kaj ebla rolo de Esperanto por tio. Kompreneble la vojo por akcepti ion tian de plimulto estas ankoraŭ longa, sed eble paradokse, la nunaj akriĝantaj problemoj povus eĉ parte helpi – ĝuste dum krizaj momentoj oni ja serĉas efikajn kaj rapidajn solvojn – kaj Esperanto ja estas tia.

Videblo de Esperanto do en tiu ĉi loko estas tre grava de pluraj kialoj. Se oni emos konsideri pli serioze la rolon de Esperanto en la estonteco (ĉu tutmonde, ĉu en EU), oni devas esti pli kaj pli ofte vidataj. Gravas ankaŭ partopreni tiajn ĉi aranĝojn, kie ĝuste la decidfarantoj partoprenas – kiuj povas influi aŭ eĉ iniciati decidojn, favorajn (aŭ ne) por antaŭenigo de Esperanto, komuna estonteco, paca kunvivado ktp. La loko ankaŭ donas eblon diskuti kun tre malsamaj personoj, partoprenantaj la forumon kaj vidi/aŭdi iliajn opiniojn, povi reagi al ili kaj samtempe videbligi la komunikan temon de eŭropa integriĝo.

Krom en la stando Esperanto videblis ankaŭ per bela kultura programero – koncerto de Junaj voĉoj okazis en la lasta tago de la forumo posttagmeze. Pri ĝi aperis tutpaĝa informo en la programa libro, kiun ĉiu partoprenanto ricevis. La ensemblo de proksima urbo Nowy Sącz prezentiĝis ĉi-jare ankaŭ en la 100a UK en Lillo. Ĝi estas junulara grupo, kantanta diversspecajn kantojn (inkluzive de popolaj sed ankaŭ popularaj kaj romantikaj) en Esperanto.

 Grandan dankon meritis speciale la nelacigebla pola aktivulino Halina Komar, danke al kiu entute la partopreno de Esperanto en tiu ĉi forumo estas ebla. Dankon meritas ankaŭ UEA, ESF kaj s-ro Mijoŝi, kiuj kunfinancis la partoprenon de Esperanto en la forumo ĉi-jare. Sen tiu sponsorado ne eblus adekvate ĉeesti kaj havi entute la eblon informi pri Esperanto.

Peter Baláž – EEU-estrarano

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
La Ondo de Esperanto, 2015, №10.
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/09/krynica/

Listo de  Forumaj gastoj pdf

FOTOGALERIO

La tria eŭropa festivalo de esperantaj kantoj

KANTADO PER KORO VALORAS PLI OL ORO

Se io okazas jam la trian fojon, tio signifas, ke formiĝas vera tradicio, kaj la aranĝo estas sukcesa kaj meritanta la atenton de pli vasta publiko. Tiu principa opinio montriĝis tute ĝusta en la kazo de la ĉi-jara Eŭropa Festivala de Esperantaj Kantoj, okazinta la 16-an kaj 17-an de majo en Vroclavo  (Pollando).

Vroclavo senspirigas la vizitanton per sia gotika kaj baroka arkitekturo, kaj tiun senton de emociiĝo antaŭ io bela, la partoprenantoj kaj spektantoj de la vroclava Esperanta muzikfestivalo transportis ankaŭ en la festivalajn salonojn. Al Esperantaj aranĝoj oni ne ĉiam venas kun grandaj esperoj, sed ĉi-foje la vizitantoj agrable surpriziĝis. Kiel mi jam plurfoje papagis: “La Festivalo estis ĝuinda de la komenco ĝis la fino”. Kaj tion mi volas ripeti kaj aldoni, ke kantado per koro valoras pli ol oro! La muziko estas tiu subtila vibrado, kiu tuŝas rekte la koron kaj instigas ĝin kanti kaj ĝoji, kaj tio donas novan dimension al la homa vivo. Kiel videblis sur la vizaĝoj de kandidatoj en la vroclava festivalo, ili vere kantis el fundo de siaj koroj, speciale la infanoj, kvankam la infansento pri muziko ne mankis ankaŭ ĉe la senioroj.

La unua festivala tago okazis en la Ekonomika Universitato, kaj jam tie videblis, ke ne temas pri kutima Esperanta aranĝo. Sed, la kulmino de la festivalo estis la Koncerto de Laŭreatoj, kiu okazis dimanĉe, la 17-an de majo, en la prestiĝa salono de la impone renovigita Ĉefa Fervoja Stacidomo en Vroclavo.

Kio montriĝis kvalitoj kaj mankoj de la Festivalo? Kvankam la organizantoj per siaj plurmonataj klopodoj montris la tutkoran entuziasmon por organizi bonegan programon, trovi kvalitajn kantistojn, kunlaborantojn por la organizaj laboroj kaj ĵurio, perfektan ejon por la koncerto de laŭreatoj, sponsorojn ktp., multajn aferojn, karakterizajn por la Esperanto-movdo, oni ne povis influi. Iliajn klopodojn grave helpis la pozitiva akcepto de Esperanto en la pola medio dank’ al agado de la Centro de Interkultura Edukado – Regiona Buroo Vroclavo, kies ĉiumonatajn raportojn sendas al ni la direktorino de la organizaĵo Małgosia Komarnicka. Sed oni devas diri sincere, ke la muzika branĉo en Esperantujo estas relative malriĉa, ke ekzistas malmultaj individuoj, muzikbandoj, grupoj kaj korusoj, kiuj funkcias en tiu specifa artkampo, kaj ke la nivelo de la Esperanta muziko estas  malpli alta ol la naciaj muzikaĵoj. Ĝuste pro tio la klopodoj de la organizantoj havas speciale grandan valoron! Ili ja agadas en malfacila laborkampo, ofte evitata de aliaj organizantoj, kaj tial eĉ malgrandaj sukcesoj signifas milmejlan progreson! Pro la nesufiĉa evoluiteco de muziko en Esperantujo estis malfacile organizi la festivalon, kiu havus la epiteton de eŭropa aranĝo. Verdire, sian internaciecon ĝi dankas al la internacie konataj melodioj, kiujn prezentis la kandidatoj, kaj al la bedaŭrinda fakto, ke nur unu alilanda koruso venis al Vroclavo (“Gajuletoj” el Zagrebo, Kroatio). Sed, aliflanke, mi devas akcenti tion, kio donas apartan valoron al la festivalo. La partoprenreguloj anoncis, ke ĉiu kantgrupo aŭ solisto devas prezenti du kantojn: unu en Esperanto, kaj la alian en la nacia lingvo. Pro tio sur la festivala scenejo debutis pluraj neesperantistaj kantistoj kaj korusoj per Esperantaj kantoj. Kelkaj el ili per siaj bonkvalitaj, fojfoje eĉ mirinde bone prezentitaj kantoj, levis la kvaliton de la festivalo je kelkaj ŝtupoj pli alte, ol se ĝi estus rezervita nur por esperantistoj. Kaj antaŭ ĉio, la festivalo signifis grandan elpaŝon de esperantistoj el la “verda getto”, respektive sinprezenton antaŭ neesperantista publiko en pozitiva lumo. Prezentiĝis tie kantoj ĝenerale konataj inter esperantistoj, ekz. “Guantanamera” eĉ en du variantoj, sed oni povis aŭskulti ankaŭ senriproĉajn prezentojn de kantoj, kiujn esperantistoj ne konas.

Mi erarus, se mi apartigus iun kantiston aŭ koruson, ĉar tiu opinio devenus el la propra prefero. Tial mi prezentas al estimataj legantoj la decidojn de la festivala ĵurio, kiun per lerteco de profesiulo gvidis la ĵazkantisto Marek Bałata, asistata de profesia mizikisto kaj esperantisto Wojtek Ławnikowicz, esperantisto Zdzisław Koczarski. La festivalo okazis en tri aĝkategorioj (kantistoj malpli ol 18-jaraj, pli ol 18-jaraj kaj senioroj) kaj en du subkategorioj (korusoj kaj solistoj). En la kategorio de malpli ol 18-jaraj festivalanoj la plej bonaj korusoj estis “Górowianie” el Góra kaj “Gajuletoj” el Zagrebo kaj inter la solistoj Amelia Wójtowicz kaj Amelia Góralska. En la kategorio de pli ol 18-jaruloj la plej bona estis la kvarteto “Rondanaro” kaj inter la solistoj Aleksandra Seredyńska kaj Patrycja Bogdała. Ĉe la senioroj por la plej bonaj estis proklamitaj la korusoj “Atena”, “Dumka” kaj “Apasjonata”, kaj inter la solistoj Mieczysław Nitschke kaj Kazimierz Kudryński.

La Festivalon kune organizis Centro de Interkultura Edukado – Regiona Buroo Vroclavo (la E-organizaĵo) kaj la Vroclava Centro de Pliaĝuloj (la ne E-organizaĵo). Al ĝia sukceso sendube plej multe kontribuis la ĉeforganizantoj Małgosia Komarnicka, Robert Pawliszko kaj Anna Ejfler, kun aro da aliaj kunlaborantoj kaj sponsoroj. Gratulon al ili, kaj ek al la Kvara!

Josip Pleadin

Małgosia Komarnicka kaj Robert PawliszkoVroclavo 1OLYMPUS DIGITAL CAMERApubliko_0170012_0170056

Internacia Kunveno en Germanujo kadre de GRUNDTVIG Partnera Projekto. Komenco de artista vojo de ensemblanoj de „Juna Voĉo”.

Fino de 2jara programo Grundtvig okazis en Harzmontaro. La germana Projekta Partnero invitis por kuna cxeesto dum la Pentekosta Festo, kiu estas grava evento en la urbo kaj regiono de Harzmontaro. Ĝuste tiel Germanoj elektis tiujn ĉi festajn tagojn (oni havas ĉi tie 2-tagan religian feston, malsame ol „postsovetaj” landoj, kie ŝtataj registaroj nuligis la duan  tagon de la festo  PENTEKOSTO  („Zielone Święta”).  Krom proponoj  landkonigaj  fare de nia Projekta Partnero, ni ankaŭ spektis la urban programon, kies ĉefa evento estis granda  marszado tra la urbo – kun multaj kapeloj kaj orkestroj, ĉiuj regionaj organizaĵoj kaj kluboj sportaj, hobiaj, kulturaj, generaciaj, diverskomunumaj  kts. – gaja kunirado je miloj de homoj, kantantaj, kriantaj , ludantaj… Inter ili  – nia granda pola grupo de 25 personoj – samvestitaj, kun flagetoj  Esperantaj, polaj kaj europuniaj,  kaj sub ŝildo de la loka Esperanta Organizaĵo…   Dum voje ni gajnis la intereson kaj simpation de la loĝantoj kaj  kunmarŝantoj.

Nia projekta kunlaboranto agas en  Eŭropa unika urbo, kiu aldonis al sia nomo Herzberg

– Urbo Esperanto. Tio estis volo de la Urbestro kaj la Urba Konsilantaro..Tia maniere , la  negranda, sed belega urbeto kreiĝis la monda simbolo, kun la opinio de urbo tre favora por disvolvigo  kaj  plifortigo de la Esperanto-movado. Alveturas al ĝi Esperantistoj el ĉiuj kontinentoj  pro aranĝoj organizataj de tre aktiva  loka  Internacia Kulturocentro. Ili ankaŭ vizitas atrakcian montaran parkon, interesan kastelon  kaj apudajn vizitindajn urbetojn. Nia grupo ekskursis al proksima,  historie  grava  kaj  interesinda  pro eksterordinara beleco  urbo Duderstadt.

Ni loĝis en Sieber en 300jara hotelo ZUM- PASS, kiu danke al  siaj posedantoj – geedzoj Teresa kaj Zygmunt Liberski, fariĝis  vera, sincera koro de tiea Esperantujo. La hotelo famiĝis ne nur pro komforto de  ties ĉambroj kaj neesprimeble bona manĝaĵo – ili  ŝtelis niajn korojn pro sia gastamo, sincera koreco, la etoso sentebla ene, de la alvenmomento ĝis forveturo.

En tiu ĉi fina seminario krom Poloj  partumis Germanoj, Nederlandanoj kaj Hungaroj. Nia grupo estis rimarkebla pro nombro de ĉeestantoj kaj kolora, kantanta junularo ( 15 jaraj).

Centro de Interkultura Edukado el Nowy Sącz (koordinanto de la projekto) preparis propran artistan programon okaze de maja festo en Herzberg am Harz – Esperanto  Stadt. Kaj verdire – ĝi pliriĉigis , plikolorigis iomete enuigajn prezentadojn  de  tre similaj  folkloraj ensembloj  el du apudaj komunumoj…

La junuloj kantis trifoje en la pola lingvo kaj Esperanto, prezentiĝis en diversaj, konformaj vestoj al etoso de ĉiu vespero – romantika, populara, folklora… Niaj junuloj estis ankaŭ ornamo de la urba parado!

Talento, beleco kaj freŝeco de la kantantoj  ravis spektantojn kaj aŭskultantojn de la internacia aranĝo kaj fotoj pri ili troviĝas  jam en germanaj gazetoj kaj interreto.

Tiu ĉi ensemblo estas pli juna grupo de la antaŭa  „Juna Voĉo”  gvidata de Irena Górowska  en Urba Kulturcentro, kiu havis sukcesojn dum kelkaj jaroj, ankaŭ ĉe esperantista publiko en Slovakio kaj Germanio.  Nun pro maturiĝo de ĝiaj  anoj ne estas kompleta, la vivaj  vojoj kondukis ilin  fore de nia  urbo…

Nuna grupo preparas repertuaron en Esperanto por Jubilea Centjara Monda Esperanta Kongreso en Lille (Francujo julio 2015) Aliĝis jam 2,5 mil  da Esperantistoj el 82 landoj – homoj el ĉiuj kontinentoj, de diversaj rasoj, kulturoj, religioj.

Post la kongreso ni vizitos Parizon.Tiel komenciĝas eksterlanda „kariero” de junaj ensemblanoj de „Juna Voĉo”.

Vi povas rigardi reklamigan filmeton pri ili:

kaj ankaŭ la lastajn  artikolojn en intereto:

http://www.sadeczanin.info/wiadomosci,5/sadecki-zespol-young-voice-podbil-serca-esperantystow,73196#.VX20BPntmko

http://www.sacz.in/nie-samym-chlebem;sadecki-zespol-young-voice-podbija-publicznosc-na-miedzynarodowej-imprezie-w-niemczech,22729.html

Priskribis –  Halina Komar

FOTOGALERIO 

Ulotka - zespół z Irena

Junaj Voĉoj

Entuziasmo en Pollando post  la novembra atingaĵo

Celante daŭrigi la vojon, komencitan per enskribo de la lingvo Esperanto, kiel portanton de esperanta kulturo sur la liston de Nemateria Kulturheredaĵo de Pollando, en Pola Senato renkontiĝis la 3-an de marto 2015 reprezentantoj de landa Esperanta movado. La Kunsidon organizis senatano prof. dr. hab. Edmund Wittbrodt, kiu prezidas Parlamentan grupon kiu subtenas Esperanton, kun ĉeesto de nova deputito Aleksander Sosna (konata en Esperantujo pro lia grava rolo por organizado de la 94-a UK-o en Bialistoko) kaj partopreno de 19 aktivaj reprezentantoj de diversaj polaj Esperanto-organizaĵoj, alvenintaj el ĉiuj regionoj de la lando.

Dum inaŭgura parolado la senatano montris sian profundan konon de la temo kaj engaĝiĝon por solvi situacion de pola E-movado. Kiel enkonduko al posta vigla kaj interesa diskuto estis artikolo preparita de Kazimiro Krzyżak kaj plano por reaktivigo de E- instruantaro en Pollando proponita de Halina Komar.

Dum la diskuto, temaroj estis klarigitaj, precizigitaj aŭ korektitaj. Planita kiel 2-hora aranĝo la kunveno daŭris eĉ 3,5 horoj. Kiel la plej urĝaj ni elektis la jenajn temojn:

  1. Serĉi eblecojn k. manierojn por krei tutpollandan forumon aŭ koalicion, kiu permesus kunigi la kapablojn kaj fortojn de disigitaj E-organizaĵoj
  1. Esplori bezonojn kaj ankaŭ vojojn al decidpovuloj (ankaŭ kun politika interveno) en la ŝtata eduka sistemo, cele al aldono de Esperanto al lingvoj oficiale uzataj en pola edukado kaj atesti ĝin kiel unu el egzamenligvoj.
  1. Reaktivigi polan E-instruantaron (temas pri rapida trejnado), ĉar la movado restis sen renovigo de la instruistaro jam ĉ.30 jarojn. La situacio iĝis katastrofa por nia movado.
  1. Rekoni la eblecojn de monakirado el publikaj fontoj, por la supra celo, prilabori taŭgajn projektojn por ĉi tiu celo.
  1. Preni ekzemplon de kolego Kazimiro Krzyżak, kiu persiste dum jaroj, konstruas la kontaktojn kun politikistoj por ke ĉiu organizaĵo trovu simpatianojn de Esperanto en la loko de sia agado kaj komencu kontaktojn lokajn, regionajn, landajn aŭ eĉ najbarlandajn. Estis konfirmite, ke danke al politika helpo, esperantistoj atingis pli multe ol antaŭe estis atendite.
  1. Polaj ekzemploj influu al aliaj landoj, kie eblus organizi similan strukturon por la subtenado al Esperanto per parlamentanoj kaj tion oni jam komence planis fari ĉi jare – unue per kunigo je streboj de Viŝegradaj Landoj – V4 dum jubilea Ekonomia Forumo en Krynica 2015.
  1. Sendi petdemandon al UEA ĉu oni konsentas inviti kelkpersonan grupon de eŭrodeputitoj al Jubilea UK en Lilo? Oni ne kredas, ke povas ekzisti grandaj Kongresoj sen interpretistoj, ke homoj el la tuta mondo libere komunikiĝas nur danke al unu lingvo. Tio estus duflanka profito: politikistoj ekkonus la idealan solvon por interhomaj kontaktoj, kaj kongresanoj vidos, ke eblas kunlabori ankaŭ kun politikistoj, kiuj povos helpi porkontribui al diskonigo de Esperanto.
  1. Prilabori larĝan strategion pri promociado de Esperanto, nun ofte forgesita.

Dum la kunsido estis kreita laborteamo, kies celo estas kunrdigi la strebojn – prilabori konkretan planon de kunlaboro kaj komenci realigadon de la plej urĝaj taskoj.

La elektita laborteamo konsitas el:

1/ Halina Komar – Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz, – gvidanto de la Laborteamo.

2/ Kazimierz Krzyżak – Eŭropa- Demokracja – Esperanto / Gdynia

3/ Konrad Andrzejuk – Fondaĵo de Zamenhof / Białystok

4/ Piotr Hołda – Pola Esperanto Junularo / Kraków

5/ Małgorzata Komarnicka – Regiona Buroo CEM /Wrocław

6/ Stanisław Mandrak – Pola Esperanto Asocio /Gliwice

7/ Barbara Pietrzak – Universala Esperanto-Asocio / Warszawa

8/ Irena Tomaszewska – Filio de PEA /Szczecin

Entuziasmo por la laboro estas granda, ĉar nur dum kelkaj tagoj jam alvenis konsentoj kaj deklaroj al kelkaj el supraj temoj – Konrad Andrzejuk deklaris, ke dum 2 semajnoj li provos prepari materialojn por la punktoj 2 kaj 8. Pri la sepa temo okupiĝas K. Krzyżak. Pri la sesa temo jam estis iomete aranĝite flanke de la Senatano kaj kontaktoj daŭros ĝis EF en Krynica – se temas pri kunaj agoj por Esperanto en landoj V4, sed estus bonege, se ankaŭ en aliaj landoj oni postsekvus niajn paŝojn sur kampo de rilatoj kun politikistoj. Por Halina Komar restis temoj 3-4.

Sed mi ricevis fortan subtenon de Ilona Koutny, kiu deklaris nome de UAM Poznan kaj ŝia Interlingvistika Fako, seriozan helpon por montritaj planoj pri reaktivado de instruantaro en Pollando kaj fakan protektadon por la tuto.

Halina Komar kaj Kazimierz Krzyżak 

(skribite por Europa Bulteno)

Senat – kunsido de esperantistoj

CEM - SENAT marzec 2015

 

 

 

APEL do esperantystów i innych ludzi dobrej woli

Trzęsienie ziemi w Nepalu 25 kwietnia 2015 oraz seria wstrząsów wtórnych, pochłonęły już ponad          7 tysięcy ofiar a skutki kataklizmu dotknęły aż  8 milionów ludzi, czyli 1/3 mieszkańców.

Kraj stał się wielka ruiną. Przekazujemy Nepalczykom wyrazy współczucia i solidarności ale to jest zbyt mało – trzeba im także dać nadzieje na przeżycie tych najtrudniejszych chwil…

NADZIEJĄ JEST KAŻDA, NAWET  DROBNA  KWOTA  PRZEKAZANA NA  ICH POTRZEBY:

Najważniejsze potrzeby osób poszkodowanych to opieka medyczna, woda i żywność oraz schronienie. Szpitale są przepełnione, zaczyna brakować leków i środków opatrunkowych, wody i żywności.

24 tys osób wewnętrznie przesiedlonych (w 13 obozach dla uchodźców w Katmandu) 2,8 mln osób nadal nie ma bezpiecznego schronienia.

4,2 mln osób potrzebuje natychmiastowego dostępu do wody, sanitariatów i opieki medycznej.

Ponad 3 mln osób ma ograniczony dostęp do żywności.

90 tys. dzieci potrzebuje wsparcia w  zapewnieniu pokarmu.

Większość osób opuściła swoje domy i nocuje w prowizorycznych obozowiskach, w obawie przed kolejnymi wstrząsami.  Zniszczeniu uległy budynki, drogi i infrastruktura. Najbardziej dotkniętymi miastami są Bhaktapur, Katmandu i Lalitpur. Rząd Nepalu ogłosił stan wyjątkowy i zaapelował o międzynarodową pomoc humanitarną.

                     JAK  MOŻEMY  POMÓC?

Otrzymaliśmy w prezencie od Romana Dobrzyńskiego jego film o Nepalu pt. „Pionowy Kraj”. Film jest unikalnym obrazem himalajskiego kraju, którego już niema i chyba nigdy nie będzie – pokazuje zabytki wspaniałej starej kultury, które zamieniły się w kupy gruzu i daje obraz z przed zagłady miasta…  Film ma 2 wersje – polską i esperancką.  Autor filmu udostępnia ten film bezpłatnie, lecz jego rozpowszechnienie generuje dodatkowe koszty:  wypalenie płyt, produkcja napisów oraz obwoluty, kasety do przesyłki płytek i sam koszt przesyłki.  Kalkulacja wykazała, że cena  1 egzemplarza filmu powinna wynosić:

35,-zł. przy wysyłce na terenie Polski  (+ dobrowolna  deklarowana kwota od Klubu, Koła itp. z dopiskiem  AKCJA  NEPAL) na konto 11 8805 0009 0040 3133 2000 0010

13 euro – przy wysyłce do innego kraju europejskiego (+ dobrowolna kwota jak wyżej), ( z dopiskiem  AKCJA  NEPAL) konto  PL32 8805 0009 0040 3133 2000 0020 SWIFT POLUPLPR

Proponujemy film rozpowszechniać w Klubach, Domach Kultury itp. z prelekcją i zbiórką po pokazie środków na cel charytatywny – otrzyma je Polska Akcja Humanitarna dla Nepalu.

Zdjęcia z Nepalu

Obraz2 Obraz5 Obraz4 Obraz3

Granda merito de esperantistoj en Nowy Sącz por diskonigi Eŭropan Himnon  esperantlingve

7395

Kalkulante la eventojn, kiam estis organizita kantado de Eŭropa Himno en Esperanto pro nia iniciato aŭ per niaj kantistoj, oni devas konstati, ke ĝuste  esperantistoj en nia Sonĉa Regiono, havas la plej grandan meriton en popularigo  Esperantajn vortojn de Europa Himno:

2011 – okazis tie prapremiero de la Himno, kantata de kunligitaj korusoj, kun akompano de sołdata Orkestro, sur la centra placo de la urbo Nowy Sącz (okaze de Tago de Eŭropo dum Tutpollanda E- Kongreso,

2012 – nia kantensemblo „JUNAJ  VOĈOJ” ludis kaj kantis  Europan Himnon en Berlino, dum Komuna E- Kongreso DE+DK+PL

2013 – en Regiona Centro de Kulturo SOKÓŁ en Nowy Sącz, la lerneja ensemblo prezentas por-europan Spektaklon, kiun malfermas Eŭropa Himno kantata de lerneja koruso

2013 – dum Zamenhofaj Tagoj organizitaj de Regiona Buroo de nia Organizaĵo en  Wroclaw, kantis la Himnon Koruso de Senjoroj

2013 –  vizitante Polan Ambasadejon en Kopenhago, nia folklora ensemblo „SĄDECZANIE” – kantis la Himnon por funkciuloj de nia Ambasado kaj  aliaj  najbaraj Ambasadejoj, invititaj partopreni la eventon

2015 – la 17-an de februaro, okaze de festa fermo de „Senata Ekspozicio” en Stary Sącz, Kulturcentro nome de Ada Sari, Eŭropan  Himnon kantis Integracia Koruso, organizita de GNIAZDO (nesto) por infanoj neplenlertaj kune kun sanaj. Ili mem preparis verdajn stelojn, per kio ornamis siajn ĉemisojn, kantis sen kartetoj, kun granda entuzjasmo – vidu la alkroĉitan foton.

2015 – la 15a de majo

Nune estas planata kuna kantado de Eŭropa Himno maje 2015, dum Malfermo de Europa Festivalo de Esperantaj kantoj, organizota  en Wroclaw jam 3-an fojon de nia Regiona Buroo de CENTRO de INTERKULTURA  EDUKADO.

Halina Komar

Eŭropa Himno en Esperanto – 5.05.2011, Nowy Sącz 

 Eŭropa Himno  en neutrala lingvo  Esperanto:

Muz. Bethoven, słowa: Umberto Broccatelli

Przekład: Jerzy Handzlik:

 

Kantu kune amikaro, ni ja ĝojon festas nur

Nek rivero, nek montaro plu landlimoj estas nun.

Ho Eŭropo hejmo nia, tro daŭradis la divid’

Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.

Via flago kunfratigas homojn post-milita temp’

Via leĝo nun kunigas civitanoj en konsent’.

 

Bracia, niechaj zabrzmi dzisiaj, ku radości naszej pieśń

Już nie dzielą nas granice, w nowej pieśni nowa treść.

 Tyś Europo wspólnym domem ,precz podziały, wojny precz

W tobie piękno chcemy widzieć, zjednoczone dzieci twe.

Dziś jednoczy nas twój sztandar, dziś każdemu każdy brat

Jeden kraj i jedno prawo – przykład mógłby brać z nas świat

europa himno

CEM - Hymn Europy 2015 Stary Sącz

Kantado de Eŭropa Himno

La festo de multikultura Europo-26 oktobro estas Europa Tago de Lingvoj

El iniciato de Europa Konsilio jam de 13 jaroj ni solenas tiun  tagon sub la signalvortoj:  “Lingvoj malfermas pordojn” kaj “La riĉeco de lingvoj estas riĉeco de Europo”. Al la solenaĵoj de tiu festo aliĝis milionoj da homoj  el 45 landoj.
Nia modesta, Sonĉa  partopreno estas la realizado de Grundtviga programo kun l kunlaboro   de la  partneroj el 3 landoj  UE: Germanujo, Nederlando kaj Hungarujo.
La titolo de la projekto estas senpere kunligita  kun la ideo Europa Tago de Lingvoj ĉar sonas :Multikultureco  kaj multilinveco – kiel eduki pri ili.

La iniciatoro kaj koordinanto de la projekto estas Centro de Multilultura Edukado en Nowy Sącz.
La tago 26 de oktobro fariĝis la granda festo por la tuta  medio de edukado de lingvoj.  Ĉiu jare la sekretario de Europa Kosilio direktas la vokon al l800 milionoj da Eŭropanoj pri la lernado de diversaj lingvoj rekomendante multilingveco inter plenkreskuloj,  junularo kaj infanoj.

Partoprenas en ĝi Esperantistoj por kiuj  konservado de multilingveco estas la supera celo.Ĵus por tio  ekzistas planata,n eutrala lingvo Esperanto  liganta diversajn kulturojn kaj ne permesas  ekspansion de nur unu nacia lingvo kaj  kulturo kun imperiaj trajtoj por elimini aliajnn lingvojn.
En kadro de  realizado de internacia  lingva  kulturkona programo ni vizitis niajn “fratojn” en Hungarujo kie dum la 4-taga seminario en Balatonszardo kaj en Budapeszto ni multfoje aŭdis cititan per Hungaroj faman diraĵon pri nia  frateco” kaj al sabro kaj al glaso”  Esperante, pole kaj hungare.
En seminario partoprenis 30 personojn el 4 landoj kaj la riĉega programo estis ligita kun la kutimoj de kreskado de vinberoj  kaj produktado de vinoj do ni ankaŭ partoprenis en la Festo de Vino.

Ni vizitis funkciantan subĉielan muzeon ,vinejojn kaj kelojn( ne nur   muzeajn).Ni ankaŭ estis en metiejoj de hungara brodaĵo post kiu estis organizata la konkurso de brodaĵo por ĉeestantoj.Okazis, ke la plej lertaj estas la virinoj el Nowy Sącz ĉar ili gajnis 3 bazajn  premiojn:belajn, mane broditajn puloverojn kaj la unua prenio aldone la botelon da Tokajo.
La nomoj de premiitoj: J.Galara ,W. Śmigielska  kaj K.Buczowska .
Ili ĉiuj estas  membroj de Esperanta Klubo ĉe MOK  kaj aŭskultantoj  de  Tria Aĝa Universitato en Nowy Sącz.
Gratulojn!

Rakontis Halina Komar

 

 Esperantistinoj el Nowy Sącz  gajnis premiojn dum seminario pri kono de kulturo

Centro de Interkultura Edukado en Nowy  Sącz  estas koordinanto de internacia projekto Grundtvig, en kiu kunlaboras DE+NL+HU:

,,Multkultureco kaj multlingveco de Eŭropo  –  kiel instrui pri ĝi?”

La temo estas aktuala antaŭ  de Eŭropa Tago de Lingvoj, festata je iniciato de Eŭropa Konsilio la 13an fojon en la 26a de septembro.

En kadro de Grundtvig projekto  okazis en Hungarujo seminario pri kono de kulturo realigata en Balatonszarszo kaj Budapeŝto.Dum la abunda programo ilustranta kulturon kaj kutimojn en  suda regiono de Balatono ni vizitis funkciantan skansenon la vilaĝon Buzsak. Ni banis en varma akvo de vulkana lago en kuracloko Heviz  Krome  ni partumis en Festo de Vitberkoleto en Zalakaros sur strata ludo.

Estis gustumado de hungaraj specialaĵoj post scienca prelego pri  loka kuirarto, muziko en profundaj vinkeloj,  cigana muziko kaj dancoj en Segedo, centro de Budapeŝto.

Organizanto de tiu projekto estis Ŝilvasi Laŝlo prezidanto de Hungara Esperanta Asocio kaj  posedanto de la plej bona Lingva  Lernejo. En Hungarujo oni instruas Esperanton en liceo kaj dum studoj- jare ĉ. 5-6 mil studentoj elektas Esperranton por ekzameniĝi.

Laŝlo proponis al ni rapidan kurson pri hungara brodaĵo. Partumis en ĝi ankaŭ viroj. Premiojn gajnis: J.Galara- 1a loko, W. Śmigielska –2a  loko, K. Buczowska – 3a loko. Ili ricevis mane broditajn tablotukojn kaj la unua premiito botelon da tokajo.

Ĉiuj virinoj estas niaj klubaninoj kaj studantoj de Universitato de  Tria Aĝo