Language:
Kontakto
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro
May 2024
M T W T F S S
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  
Arkivoj

Entuziasmo en Pollando post  la novembra atingaĵo

Celante daŭrigi la vojon, komencitan per enskribo de la lingvo Esperanto, kiel portanton de esperanta kulturo sur la liston de Nemateria Kulturheredaĵo de Pollando, en Pola Senato renkontiĝis la 3-an de marto 2015 reprezentantoj de landa Esperanta movado. La Kunsidon organizis senatano prof. dr. hab. Edmund Wittbrodt, kiu prezidas Parlamentan grupon kiu subtenas Esperanton, kun ĉeesto de nova deputito Aleksander Sosna (konata en Esperantujo pro lia grava rolo por organizado de la 94-a UK-o en Bialistoko) kaj partopreno de 19 aktivaj reprezentantoj de diversaj polaj Esperanto-organizaĵoj, alvenintaj el ĉiuj regionoj de la lando.

Dum inaŭgura parolado la senatano montris sian profundan konon de la temo kaj engaĝiĝon por solvi situacion de pola E-movado. Kiel enkonduko al posta vigla kaj interesa diskuto estis artikolo preparita de Kazimiro Krzyżak kaj plano por reaktivigo de E- instruantaro en Pollando proponita de Halina Komar.

Dum la diskuto, temaroj estis klarigitaj, precizigitaj aŭ korektitaj. Planita kiel 2-hora aranĝo la kunveno daŭris eĉ 3,5 horoj. Kiel la plej urĝaj ni elektis la jenajn temojn:

  1. Serĉi eblecojn k. manierojn por krei tutpollandan forumon aŭ koalicion, kiu permesus kunigi la kapablojn kaj fortojn de disigitaj E-organizaĵoj
  1. Esplori bezonojn kaj ankaŭ vojojn al decidpovuloj (ankaŭ kun politika interveno) en la ŝtata eduka sistemo, cele al aldono de Esperanto al lingvoj oficiale uzataj en pola edukado kaj atesti ĝin kiel unu el egzamenligvoj.
  1. Reaktivigi polan E-instruantaron (temas pri rapida trejnado), ĉar la movado restis sen renovigo de la instruistaro jam ĉ.30 jarojn. La situacio iĝis katastrofa por nia movado.
  1. Rekoni la eblecojn de monakirado el publikaj fontoj, por la supra celo, prilabori taŭgajn projektojn por ĉi tiu celo.
  1. Preni ekzemplon de kolego Kazimiro Krzyżak, kiu persiste dum jaroj, konstruas la kontaktojn kun politikistoj por ke ĉiu organizaĵo trovu simpatianojn de Esperanto en la loko de sia agado kaj komencu kontaktojn lokajn, regionajn, landajn aŭ eĉ najbarlandajn. Estis konfirmite, ke danke al politika helpo, esperantistoj atingis pli multe ol antaŭe estis atendite.
  1. Polaj ekzemploj influu al aliaj landoj, kie eblus organizi similan strukturon por la subtenado al Esperanto per parlamentanoj kaj tion oni jam komence planis fari ĉi jare – unue per kunigo je streboj de Viŝegradaj Landoj – V4 dum jubilea Ekonomia Forumo en Krynica 2015.
  1. Sendi petdemandon al UEA ĉu oni konsentas inviti kelkpersonan grupon de eŭrodeputitoj al Jubilea UK en Lilo? Oni ne kredas, ke povas ekzisti grandaj Kongresoj sen interpretistoj, ke homoj el la tuta mondo libere komunikiĝas nur danke al unu lingvo. Tio estus duflanka profito: politikistoj ekkonus la idealan solvon por interhomaj kontaktoj, kaj kongresanoj vidos, ke eblas kunlabori ankaŭ kun politikistoj, kiuj povos helpi porkontribui al diskonigo de Esperanto.
  1. Prilabori larĝan strategion pri promociado de Esperanto, nun ofte forgesita.

Dum la kunsido estis kreita laborteamo, kies celo estas kunrdigi la strebojn – prilabori konkretan planon de kunlaboro kaj komenci realigadon de la plej urĝaj taskoj.

La elektita laborteamo konsitas el:

1/ Halina Komar – Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz, – gvidanto de la Laborteamo.

2/ Kazimierz Krzyżak – Eŭropa- Demokracja – Esperanto / Gdynia

3/ Konrad Andrzejuk – Fondaĵo de Zamenhof / Białystok

4/ Piotr Hołda – Pola Esperanto Junularo / Kraków

5/ Małgorzata Komarnicka – Regiona Buroo CEM /Wrocław

6/ Stanisław Mandrak – Pola Esperanto Asocio /Gliwice

7/ Barbara Pietrzak – Universala Esperanto-Asocio / Warszawa

8/ Irena Tomaszewska – Filio de PEA /Szczecin

Entuziasmo por la laboro estas granda, ĉar nur dum kelkaj tagoj jam alvenis konsentoj kaj deklaroj al kelkaj el supraj temoj – Konrad Andrzejuk deklaris, ke dum 2 semajnoj li provos prepari materialojn por la punktoj 2 kaj 8. Pri la sepa temo okupiĝas K. Krzyżak. Pri la sesa temo jam estis iomete aranĝite flanke de la Senatano kaj kontaktoj daŭros ĝis EF en Krynica – se temas pri kunaj agoj por Esperanto en landoj V4, sed estus bonege, se ankaŭ en aliaj landoj oni postsekvus niajn paŝojn sur kampo de rilatoj kun politikistoj. Por Halina Komar restis temoj 3-4.

Sed mi ricevis fortan subtenon de Ilona Koutny, kiu deklaris nome de UAM Poznan kaj ŝia Interlingvistika Fako, seriozan helpon por montritaj planoj pri reaktivado de instruantaro en Pollando kaj fakan protektadon por la tuto.

Halina Komar kaj Kazimierz Krzyżak 

(skribite por Europa Bulteno)

Senat – kunsido de esperantistoj

CEM - SENAT marzec 2015

 

 

 

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *