Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

Tiu ĉi paĝo estas la trovejo de produktoj, projektmaterialoj pretigitaj de projektpartoprenantoj:

kvizoj, instruhelpiloj, metodikaj konsiloj, filmoj, broŝuro.

Niaj rezultoj kaj produktoj estas veraj kaj utilaj. Ili estas kreitaj por ke estu utilaj en plua procezo de kultura edukado en partnera projekto kaj en la tuta vasta Esperanta medio.

Aperis metodika instrulibro kun didaktikaj helpiloj, kompleksa kurso pri 4 partneraj landoj enhavanta 25 lecionojn kaj  pri kulturo de Frisujo en 10 lecionoj ( 90 paĝoj)

Oni kreis filmojn pri kulturaj eventoj, resumo de la partnera projekto el Nederlando- estas ankaŭ  folkloraj broŝuroj komparantaj  diferencajn kutimojn en niaj partneraj landoj. Tio estas granda kaj tre valora materialo, kies daŭro estas ne diskuta.

Nun la partneroj devas traduki ĉion nacilingve. La tradukoj havos pedagogian valoron ne nur por Esperantistoj, sed ĝenerale rilate al la temo en Eŭropa Unio pri  kultura diverseco kaj multlingveco de civitanoj.

Por trovi interesajn elektitajn temojn oni cifrigis neatingeblajn malnovajn librojn pri historio de Nederlando por  ebligi ilian trovon  en inerreto.

Ni trovis libron pri popola kulturo de la homoj el regiono de Orientaj Karpatojantaŭ la dua mondmilito (iama Pollando).Ĝi estis detruita de Stalina persekuto,

deportado al  Siberujo kaj  Kazaĥujo. Ĉiu nia eltrovaĵo estas grandioza historia leciono kaj ĝis kiam vivas  tiuj atestantoj pri migrado de popoloj, ni devas pri tio rakonti.

Ni estas fieraj pro tiuj grandiozaj rezultoj, ne supozante, ke la temo  tiom nin inspiros.

Tre interesaj estis niaj internaciaj kunvenoj, kie la pola partnero klopodis ebligi partumon al pli multaj anoj. Estas nia kutimo rezigni pri aviadila vojaĝo por kelkaj personoj kaj veturi per aŭtobuso kun granda  grupo.

Krome ni riĉigas la programon per ekkono de preterveturataj lokoj.Realigo de la programo estis belega tempo. Ni  tre bedaŭras, ke tiom amika por homoj programo LLP PP GRUNDTVIG finiĝis. Al kiu ĝi malhelpis?

Ne estas alia programo, kiu estus tiom adaptita al bezonoj kaj ebloj de anoj en maljuniĝanta Eŭropo. Mi skribas tion pro propra sperto kaj esprimas opinion de mia medio.

Produktoj projektaj de Nederlanda Partnero

Nederlando

  • Kreado de la projektopaĝo en la retejo (kun ĉiuj informoj kaj ligoj pri al agado) http://edukado.net/grundtvig
  • Kreado de 10-lecona on-line kurso pri Frislando kaj frisa kulturo
  1. Frisa lingvo kaj la frisoj
  2. Frisa muziko de la malnova tempo
  3. Frisa muziko de la nuna tempo
  4. La lasta garbo – kanto el la KD “Niewelnacht Lieten”
  5. Frisaj vestaĵoj
  6. Fermo kaj sekigo de la Suda Maro
  7. Famaj frisaj bestoj: kvargambaj ĉampionoj
  8. Elfstedentocht (Dekunu-urba veturo)
  9. Frisaj sportoj
  10. Malkovri Frislandon – filmo

http://edukado.net/grundtvig/courses/friesland

  • Du koncertaj kontribuoj fare de Kapriol al la programo de la pola partnero en januaro 2014

  • Okazigo de artaj prezentoj kaj prelego pri Frislando kaj frisa lingvo de la frisa muzikgrupo Kapriol’ dum la Frislanda seminario en Sneek (majo 2014). Partoprenis ĝin ankaŭ eksterprojektaj nederlandanoj. Videblas en al filmo de la pola partnero:

  • Okazigo de artaj prezentoj fare de la dancemsemblo (http://www.ljouwerter-skotsploech.nl/startpagina’s/engels.htm) dum la Frislanda seminario en Sneek (majo 2014). Ili kaj prelegis kaj kantis kaj demonstris dancadon. Jen pri tio la filmo:

  • Okazigo de kleriga prezento de frisa paro, vestita en nacia kostumo. Ili kaj dancis kaj prelegis pri frisaj naciaj vestaĵoj dum la Frislanda seminario en Sneek (majo 2014).  Jen pri tio la filmo:

  • Partopreno en la kreado kaj eldono de la KD kun la malnovaj frisaj kantoj. La muzikgrupo Kapriol’ delonge volis eldoni tian diskon, sed al la realigo instigis kaj finance ilin la partopreno en la Grundvig-porjekto.

  • Premiera koncerto de la KD  “Niewelnacht Lieten” kiun partoprenis la nederlanda temo kaj plurdekoj de frisoj. Aperis radiointervjuoj kaj gazetaraj komunikoj.

  • ekskursoj en Frislando kun ĉiĉeronoj: Hinderlopen, Sneek kaj Leuuwarden kun festivala programo

Dissemado

Tri raportojn al ETS,

  1. fotoalbumo  http://edukado.net/grundtvig/fotoalbumo

  1. artikloj, kiujn ni aperigis kaj aparte kiuj temas pri niaj seminario  http://edukado.net/grundtvig/informado

    3.  filmoj  http://edukado.net/grundtvig/filmo

Produktoj projektaj de Pola Partnero

Pollando

Etnografia riĉeco kaj diverseco de la sudaj regionoj de Pollando

Prelego kun prezentado en pola lingvo, fare de Maria Brylak-Załuska, tradukita al Esperanto de Jolanta Kieres.
La programo estis realigita 18-an de januaro 2014 en Nowy Sącz – Pollando, dum la seminario kadre de PP GRUNDTVIG 2013-2015, organizita de pola partnero. La materialo estas preparita por edukaj kaj kulturkonigaj celoj laŭ la teksto publikigita en la KLERIGEJO ĉe paĝaro de www.edukado.net, nederlanda partnero.

Lerni pri kultura kaj lingva diverseco en Eŭropo: Nigraj montaranoj 

Per muziko riĉigita pollingva prezento kun interpretado al Esperanto de reprezentatoj de la sud-pola etna grupo, la nigraj montaranoj.
La programo okazis la 18an de januaro 2014 en Nowy Sącz (Pollando), kadre de la pola seminario de la Grundtvig-projekto. La materialo servas edukcelojn, kun testo estas publikigita en la KLERIGEJO de www.edukado.net.

Etnografio de Sonĉa Regiono

Muzika teamo “Junaj Voĉoj” el Nowy Sącz 

Filmo de Roman Dobrzyński (kun muzika teamo el Nowy Sącz kaj kunlaboro de Varsovia Vento) pri la pentekosta festivalo kaj polaj kantistoj en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo.

 Resumfilmo pri la projekto

Meeting cultures / resumfilmo de la Grundtvig-projekto projekto 2013-1-PL1-GRU06-38757. “Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo – kiel lerni pri ili?”. Partneroj estis: Centro de Interkultura Edukado – Nowy Sącz, Polland, Edukado.net – Nederlando; Interkultura Centro Herzberg, Germanio kaj Kultura Esperanto-Asocio – Hungario.     

Fonto: http://edukado.net/grundtvig/filmo