Language:
Kontakto
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

Kalendaro
March 2024
M T W T F S S
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031
Arkivoj

Kadre de Sonĉa Universitato de Tria Aĝo, estis realigita kultura projekto titolita “Magiaj Tabletoj de Teatro”. Forta esperantista grupo aganta tie,  tuj decidis forpreni unu el la kvar planitaj “tabletoj” por Esperanto.  Oni akceptis nian deziron, kaj  cxi maniere , Esperanto igxis la temo de teatrajxoj, realigitaj cxe verda tableto. Aliaj Magiaj Tabletoj estis dedicxitaj al Poezio, Kabaredo, Fabeloj.

La kvar tabletoj estis speciale  konstruitaj al la projekto:  krom tio, ke ili ebligis mobilecon (per 2 radoj), oni povis ilin dispartigi,pillargxigi kaj longigi, uzi tirkestojn, pentri al dezirita koloro ktp. Kompreneble – nia  tableto estis verda.

 Pri la repertuaro kaj scenario zorgis Jolanta Kieres, scenografion kun rekvizitoj preparis Halina Kacprzycka, kiel malbonsxanca vendistino rolis Eva Kostecka.  Muzike akompanis tre lerte kaj sprite per akordeono Alicja Skalska. Speciale interesa estis muzika interpretado de la versajxo de Jan  Brzechwa  “ ABOCO”, kiam cxiu litero estis inteligente prezentita per apartaj, malsimilaj sonoj, ideale tauxgaj laux la prezentita situacio…

Krom mallonga  rakonto pri Esperanto, gxies Kreinto, idearo kaj avantagxoj, la „artista ensemblo”  allogis la publikon al kuna kantado de simpla E-kanto.  Prezentitaj dum la spektaklo skecxoj ridigis la spektantojn, kaj igis longajn aplauxdojn.

 Poste alvenis invitojn por pluaj prezentadoj de la programo en aliaj kulturdomoj kaj lernejoj en urbo kaj ankaux vilagxaj. La plej granda atingo de la afero estas, ke tuj post la spektaklo en vilagxa lernejo en   Biała Niżna, la direktoro invitis la Esperantajn lecionojn al  sia lernejo.  La kurson jam gvidas Jolanta Kieres, kaj preparas kune kun lernantoj ankaux teatrajxetoj  en la lingvo Esperanto – certe vi estonte auxdos pri iliaj atingoj!

 Diversaj estas vojoj al Informado kaj reklamado de Esperanto…

 Priskribis – Halina Komar

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *