Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

January 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031  

Arkivoj

Daily Archives: 18/01/2024

    Kion donas al ni Erasmus plus ?

    Daŭrigante nian kunlaboron, post la morto antaŭ kelkaj monatoj de Halina Komar, la longtempa prezidantino de la Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz, la asocio decidis ree apliki pri financoj el la programo Erasmus+ en la sektoro “Edukado de Adultoj”.
La titolo de la projekto estas “Scio pri Fremdaj Lingvoj Plilargas la Horizontojn“.
    Dum la lastaj dekelkaj monatoj novaj personoj aliĝis al la asocio, kiuj, krom la intereso pri Esperanto, ankaŭ volas plibonigi siajn kapablojn en la uzado de la angla lingvo, kio tre utilas en la nuntempa mondo, ankaŭ por esperantistoj. Tio estas grupo, kiu renkontiĝas dum kelkaj jaroj ĉe konversaciaj lecionoj en la urba biblioteko de Nowy Sącz, kiun mi (B. Kocyk) gvidas .
    Kune kun la polinstruistino Małgorzata Piluch ni skribis proponon al la Nacia Agentejo pri financado de partopreno en anglalingva kurso en Malto por grupo de 16 personoj. Malgraŭ la fakto, ke Malto estas malgranda lando kun nur 0,52 milionoj da loĝantoj, ĝi specialiĝis en diversaj specoj de lingvokursoj. Tie estas 42 mondrenomaj lernejoj, kaj la oficialaj lingvoj estas la malta kaj la angla.
    La propono estis tre bone taksita kaj akceptita, rezulte de kio okazis du-semajna vojaĝo en oktobro 2023, en kiu partoprenis membrojn de la estraro kaj aktivegajn membrojn de la asocio. Kondiĉo estis almenaŭ elementara scio de la angla lingvo.
    Ni ekstarigis kunlaboron kun la Institute of English Language Studies jam en la etapo de la projekta skribado , tio estis en januaro 2023. Ili konsentis enigi sian lernejon kiel ricevantan organizon, kio signife plimultigis la merita valoro de la propono, kaj aldone donis sufiĉe da tempo por detalaj konsentoj. Ĉi tiu lernejo funkcias pli ol 35 jarojn, proponante ĉirkaŭ 20 diversajn kursojn de la angla lingvo kaj dungante 150 kvalifikitajn instruistojn.
    La progresoj en la angla lingvo permesos al ni pli profundigi internacian kunlaboron, plenigi la retan paĝaron per anglaj tradukoj kaj disvastigi Esperanton ankaŭ en la anglalingvaj medioj. Antaŭ la vojaĝo ĉiu devis plenigi retan teston kaj partopreni mallongan intervjuon kun instruisto el la lernejo, al kiu ni vojaĝis, uzante la Zoom-aplikaĵon, kio helpis en la taksado de la lingva nivelo. Surloke, en la lernejo, ni estis asignitaj al 4 grupoj: de la malplej al la plej progresemaj. La grupoj estis tre diverenigataj ne nur pro aĝo (kvankam la junuloj forte superis), sed ankaŭ nacie. Estis aŭskultantoj el Sud- kaj Mezameriko, Azio, Afriko kaj Eŭropo. Tra la muroj de la lernejo, studentoj el pli ol 40 landoj pasis. Dum la lecionoj ni lernis multajn interesajn aferojn pri la landoj de niaj kunstudentoj.
Ankaŭ nia teamo, reprezentanta la asocion, vekis grandan intereson pro sia aĝo kaj la maniero de financado per la uniaj fondosoj. Do, ni havis la ŝancon rakonti al la junularo pri Esperanto, kiel la ĉefa kampo de nia agado. Tio estis tute nove por ili. Ili deziris aŭdi, kiel sonas frazoj parolataj en Esperanto kaj al kiu lingvo ili eble povas simili.
    La agado de la asocio mem estis ankaŭ interesa, ĉar en tiu etapo de sia vivo la junularo ankoraŭ ne serĉas ŝancojn engaĝiĝi en iniciatoj per kiuj ili povus disvolvigi siajn eksterprofesiajn interesojn en diversaj sciencaj kaj kulturaj kampoj.

    Alia epizodo rilata al Esperanto estis la interparolo, kiun mi havis kun unu el la instruistoj dum konversaciaj lecionoj. Tiu pli aĝa sinjoro estas Iranano de naskiĝo kaj kredanto de bahaismo. Lia familio devis foriri el Irano antaŭ multaj jaroj pro persekutado de la muslimanoj Bahaanoj suferis persekutadon de la komenco de ilia religio tio signifas de 19-a jarcento. Li studis tiam en Britio, nun loĝas en Malto, kaj lia familio disiĝis tra la mondo kaj neniam revenis al Irano. En la pasinteco, la bahaaanoj serĉis lingvon, kiu bone funkcius por ilia internacia komunumo. Ilia elekto falis sur Esperanto.
    La bahaanoj estas ĉirkaŭ 5 milionoj en la tuta mondo, kaj la administra kaj spirita centro troviĝas en Haifo, Israelo. La ideon de Esperanto inter la bahaanoj propagandis en la intermilita tempo Lidia Zamenhof, filino de Ludwik Zamenhof. Ŝi iĝis bahaano en 1926, kaj en 1937 ŝi estis sendita al Usono, kie ŝi instruis Esperanton kaj bahaajn principojn. Ĵus antaŭ la milito, ŝi revenis al Pollando kaj pereis en koncentrejo en Treblinka, kune kun sia fratino Zofia. La instruisto, pri kiu temas, bone konas la regulojn kaj historion de Esperanto, same kiel gravajn figurojn de la esperanta movado. Li demandis pri detaloj de nia agado.
    Post tre intensivaj lecionoj (6 ĉiutage) posttagmeze kaj semajnfine, ni havis tempon por eksplori Maltan kaj ĝiajn insulojn Gozo kaj Comino.
La historio de Malto estas miloj da jaroj antaŭ nia erao. Oni komencis konstrui la plej malnovajn megalitajn templojn ĉirkaŭ 3600 a.K., do ili estas pli malnovaj ol la egiptaj piramidoj, kvankam malpli allogaj al turistoj. Tra la venontaj jarcentoj, Malto estis sub la regado de Fenicioj, Antikva Romo, Araboj, Reĝlando de Sicilio, Maltaj Kavaliroj, kaj Granda Britio, kaj ĉiuj lasis siajn spurojn tie. La ĉefurbo Valletta estas unu granda historiaĵo. Kun 320 objektoj, ĝi estas la plej dense historia areo en la mondo. Ĝi ankaŭ estas granda pasaĝer kaj komerĉaveno, kie enkuras grandaj ŝipoj, vojaĝantaj ĉefe en la Mediteranea Maro.
    La realigo de projektoj Erasmus+ ne nur rilatas al eksterlandaj ekskursoj, sed ankaŭ implikas multajn devojn, komencante, kompreneble, de bone difinita ideo, tra plenumo de multaj dokumentoj antaŭ, dum, kaj post la fio de la agado. Oni devas trovi bonan organizon ricevantan aŭ kunlaborantan, bone plani la buĝeton, strebe sekvi la gvidilon de la programo Erasmus+, kaj plenumi ĉiujn postulatajn kondiĉojn specifitajn en la financa kontrakto, kaj atingi la celojn deklaritajn en la propono. Grandega defio estas skribi finan raporton, ĉar oni devas pruvi, ke la mono estis elspezita konforme al la intenco kaj dokumentita laŭ la uniaj kaj naciaj principoj de librotenado. La sukceso, atingita per la akiro de pozitiva opinio de la Nacia Agentejo kaj poste per la realigoado de la projekto, donas grandan kontentecon al la aŭtoroj kaj nepre neforgeseblajn edukajn, kulturajn, kaj integraciajn spertojn al la tuta partoprenanta grupo en la entrepreno.

Bożena Kocyk

→ Ligo al la prezento de Marysia Baran

→ Ligo al prezentoj afiŝitaj en la Google-nubo (valida ĝis la fino de februaro 2024)