Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

August 2023
M T W T F S S
 123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031  

Arkivoj

Monthly Archives: August 2023

    En Siedlce okazis ĉi-jare, de la 20-a ĝis la 23-a de julio, la 40-a Kongreso de Pola Esperanto Asocio (PZE). Ĝi estis nekompareble multnombra, kaj plue ĝin honorigis, per sia ĉeesto pli ol 90-jara nepo de Antoni Grabowski, Zbigniew Antoni Kruszewski, al kiu honoran PZE membrecon estis donita. CEM estis reprezentita de tri esperantistoj. Ĉio okazis en la ĉambroj kaj la konstruaĵo de la biblioteko de la siedlea Universitato pri Natursciencoj kaj Humaneco.
    Kiel kutime, estis interesaj prelegoj, ekzemple de la redaktoro de “Pola Ret Radio”, Maciej Jaskot, pri “Zorgu pri nia lingvo.” La rilatoj kun Siedlce de Ada Sikorska-Fighiera estis prezentitaj de Roman Dobrzyński, kiu ankaŭ familie rilatis kun tiu regiono. Esperantistoj en Siedlce solene festis kune kun ĉiuj partoprenantoj la 115-an datrevenon de sia esperanta movado. Estis kunkantado kun Halina Różanek kaj jubilea blank-verda torto.
    La blinda poetino el Vroclavo, Halina Kuropatnicka Salamon, legis siajn poemojn. Kaŝi kaj Wojtek Ławnikiewicz donis koncerton en Esperanto kaj la pola kaj lingvo. Kun lokaj gvidantoj ni vizitis la plej gravajn lokojn kaj monumentojn de Siedlce, konante la figuron de la meritplena por la urbo princino Aleksandra Ogińska. Ne nur la urbo sed ankaŭ la ĉirkaŭaĵoj estis interese prezentitaj per pasiulo de historio kaj fotografio, kaj profesie vicdirektoro de la Regiona Muzeo en Siedlce, Sławomir Kordaczuk.

    En la lasta tago, John Magessa el Tanzanio tre interese rakontis pri Aruŝo, urbo je la piedoj de Kilimandĝaro, kie okazos la venonta Universala Kongreso de Esperanto. Por la kongreso de PZE en la 2024 jaro invitis nin Ŝwiętosław Fortuna al Kalisz.

Bożena Kocyk

    Edukaj okupoj ni finis dum junio. Tio nie signifas, ke finiğis ankaŭ agado de Centro Internacia Edukado dum feriado. Dum julio okazis multe da gravaj eventoj por Esperanta medio.

    Grava por ni okazaĵo estis renkonto okaze de 80 jara naskiğtago de Jola Kieres, nia longjara instruistino de Esperanto lingvo, Jola estas granda amikino kaj propagandistino de lingvo, ši jam de kelkdek jaroj estas prezidantino de Eperanto Klubo en Nova Sončo, male, ši estas unu el fondantinoj  de Centro Internacia Edukado, kaj nun estas vice prezidantino de tiu ĉi organizaĵo. Krom tio ši gvidas  Senioran Klubon de  Kuracistaro če Distrikta Kuraca Ĉambro en Nova Sonĉo.  Ŝi estas ankaŭ aktiva studentino de Universitato de Tria Ağo, kaj kun granda vervo aktoras kolektive  kun teatra grupo „Steletetoj”. Jola  estas granda vojağagantino, ši multe wojağas tra mondo.

    Ni čiuj admiras  intelektan kaj  fizikan aktivecon de Jol. Pri ši oni povas diri, ke ši estas grandioza homo kaj grandioza kolegino. Ši kreis en nia asocio esceptan, neripeteblan, familian etoson ,kaj čiuj anoj de Klubo  komplete (30 personoj)  partoprenis  šian jubilean feston. Estis  multege da bondeziroj, floroj, toastoj, kanzonoj.  Pola lingvo interplektis kun Esperanto lingvo. Kelkaj horoj de renkontiğo pasis en gaja kaj  amika, familia etoso.

    Ni čiuj deziras al nia jubilantino multe da feliĉaj jaroj, eternan bonformon, kaj senpaŭzan bonhumoron – saman, kian ğis nun ŝi havas. Feliĉan vivon 100 jarojn Jola !

    Krom tio dum julio fariğis  40  Pola Esperanta Kongreso en Siedlce. Partoprenis ğin delegitaro de CIE konsistantan el – Jolanta Kieres, Bozena Kocyk, Marian Kocyk.