Internacia Kunveno en Germanujo kadre de GRUNDTVIG Partnera Projekto. Komenco de artista vojo de ensemblanoj de „Juna Voĉo”.
Fino de 2jara programo Grundtvig okazis en Harzmontaro. La germana Projekta Partnero invitis por kuna cxeesto dum la Pentekosta Festo, kiu estas grava evento en la urbo kaj regiono de Harzmontaro. Ĝuste tiel Germanoj elektis tiujn ĉi festajn tagojn (oni havas ĉi tie 2-tagan religian feston, malsame ol „postsovetaj” landoj, kie ŝtataj registaroj nuligis la duan tagon de la festo PENTEKOSTO („Zielone Święta”). Krom proponoj landkonigaj fare de nia Projekta Partnero, ni ankaŭ spektis la urban programon, kies ĉefa evento estis granda marszado tra la urbo – kun multaj kapeloj kaj orkestroj, ĉiuj regionaj organizaĵoj kaj kluboj sportaj, hobiaj, kulturaj, generaciaj, diverskomunumaj kts. – gaja kunirado je miloj de homoj, kantantaj, kriantaj , ludantaj… Inter ili – nia granda pola grupo de 25 personoj – samvestitaj, kun flagetoj Esperantaj, polaj kaj europuniaj, kaj sub ŝildo de la loka Esperanta Organizaĵo… Dum voje ni gajnis la intereson kaj simpation de la loĝantoj kaj kunmarŝantoj.
Nia projekta kunlaboranto agas en Eŭropa unika urbo, kiu aldonis al sia nomo Herzberg
– Urbo Esperanto. Tio estis volo de la Urbestro kaj la Urba Konsilantaro..Tia maniere , la negranda, sed belega urbeto kreiĝis la monda simbolo, kun la opinio de urbo tre favora por disvolvigo kaj plifortigo de la Esperanto-movado. Alveturas al ĝi Esperantistoj el ĉiuj kontinentoj pro aranĝoj organizataj de tre aktiva loka Internacia Kulturocentro. Ili ankaŭ vizitas atrakcian montaran parkon, interesan kastelon kaj apudajn vizitindajn urbetojn. Nia grupo ekskursis al proksima, historie grava kaj interesinda pro eksterordinara beleco urbo Duderstadt.
Ni loĝis en Sieber en 300jara hotelo ZUM- PASS, kiu danke al siaj posedantoj – geedzoj Teresa kaj Zygmunt Liberski, fariĝis vera, sincera koro de tiea Esperantujo. La hotelo famiĝis ne nur pro komforto de ties ĉambroj kaj neesprimeble bona manĝaĵo – ili ŝtelis niajn korojn pro sia gastamo, sincera koreco, la etoso sentebla ene, de la alvenmomento ĝis forveturo.
En tiu ĉi fina seminario krom Poloj partumis Germanoj, Nederlandanoj kaj Hungaroj. Nia grupo estis rimarkebla pro nombro de ĉeestantoj kaj kolora, kantanta junularo ( 15 jaraj).
Centro de Interkultura Edukado el Nowy Sącz (koordinanto de la projekto) preparis propran artistan programon okaze de maja festo en Herzberg am Harz – Esperanto Stadt. Kaj verdire – ĝi pliriĉigis , plikolorigis iomete enuigajn prezentadojn de tre similaj folkloraj ensembloj el du apudaj komunumoj…
La junuloj kantis trifoje en la pola lingvo kaj Esperanto, prezentiĝis en diversaj, konformaj vestoj al etoso de ĉiu vespero – romantika, populara, folklora… Niaj junuloj estis ankaŭ ornamo de la urba parado!
Talento, beleco kaj freŝeco de la kantantoj ravis spektantojn kaj aŭskultantojn de la internacia aranĝo kaj fotoj pri ili troviĝas jam en germanaj gazetoj kaj interreto.
Tiu ĉi ensemblo estas pli juna grupo de la antaŭa „Juna Voĉo” gvidata de Irena Górowska en Urba Kulturcentro, kiu havis sukcesojn dum kelkaj jaroj, ankaŭ ĉe esperantista publiko en Slovakio kaj Germanio. Nun pro maturiĝo de ĝiaj anoj ne estas kompleta, la vivaj vojoj kondukis ilin fore de nia urbo…
Nuna grupo preparas repertuaron en Esperanto por Jubilea Centjara Monda Esperanta Kongreso en Lille (Francujo julio 2015) Aliĝis jam 2,5 mil da Esperantistoj el 82 landoj – homoj el ĉiuj kontinentoj, de diversaj rasoj, kulturoj, religioj.
Post la kongreso ni vizitos Parizon.Tiel komenciĝas eksterlanda „kariero” de junaj ensemblanoj de „Juna Voĉo”.
Vi povas rigardi reklamigan filmeton pri ili:
kaj ankaŭ la lastajn artikolojn en intereto:
Priskribis – Halina Komar
Leave a Reply