Language:

Contact

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

CEM’s Board

Bożena Kocyk – President
Jolanta Kieres – Vice President
Joanna Wituszyńska – Vice President
Maria Baran – Secretary
Maria Janisz – Treasurer
Halina Komar – Honorary President

 

Calendar

May 2024
M T W T F S S
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  

Archives

esperanto

Tion, kio estas neebla – ni plenumas tuj, je mirakloj oni devas momenton atendi…”
La titola konstato estas vera, kondiĉe ke temas pri la agado en esperantista medio plena de helpemaj bonvoluloj, pretaj tuj engaĝiĝi en laboro „por publika bono”, speciale – por bono de Esperanto! Jen rakonto pri realigado de gravega „neeblaĵo”:
La 15-an de januaro 2015 ni sukcesis aranĝi kondiĉojn, por ke la 2017a jaro estu dediĉita de UNESCO kiel monda Zamenhofa Jaro! Tio okazos lige kun 100-jara mortdatreveno de nia Majstro! Tre helpis al nia afero la fakto, ke en Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo (MKkNH), oni memoris pri nia lasta aktivado por enlistigi Esperanton kiel kulturan heredaĵon. Tial, kiam iĝis ebleco proponi far pola registara institucio al UNESCO du gravajn, mondfamajn polojn, la Ministerio elektis inter multaj proponoj ĝuste nomojn de Ludoviko Zamenhof kaj Tadeusz Kościuszko. Por famigo de T. Kościuszko laboras granda, forta Instituto lianoma, kiu tre rapide povis prepari necesajn dokumentojn. En alia flanko estis ni – kelkaj homoj el diversaj E-organizaĵoj, kiuj ricevis nur du labortagojn por prepari la dokumentaron por tiu ĉi celo!
Imagu – pri la ŝanco por aranĝi Zamenhofan Jaron, ni eksciis el letero de MKkNH, kiu venis posttagneze merkredon, la 7-an de januaro. Mi tralegis ĝin vespere kaj tuj dissendis al esperantistoj, pri kies helpo oni povus kalkuli. Kun la propono venis ligilo al 9-paĝa regularo de UNESCO en la angla lingvo. La ministerio atentigis, ke ilia propono validas ĝis mateno la 12-an de januaro, kiam plenigitaj formularoj en pola kaj angla lingvo devas troviĝi sur tablo de la ministro. Tio signifis, ke ni ricevis nur du labortagojn kaj semajnfinon por trovi la ĝustajn homojn kaj laborigi ilin en la tuj plenumenda tasko!
Mi devis preni rolon de kunordiganto de tiu tre honora kaj kapdoloriga taskaro, ĉar la tiel nomata reprezentanto de la estraro de EDE-PL Jerzy Walaszek, al kiu estis direktita oficiala letero de la Ministerio, informis la Kulturministerion, ke ili bezonas unu aldonan monaton por ĉion aranĝi (kvankam la regularo montris precizan, mondan datlimon por ĉiuj interesitoj), kaj mi timis, ke la ŝanco povus vaporiĝi. Feliĉe – kiel ĉiam tre engaĝiĝis samideano Kazimiro Krzyżak (forigita sen klarigo el la estraro de EDE-PL) kun ankaŭ jam eksaj estraraninoj de EDE-PL – Gizela Matray kaj Dorota Burchard. Tial ili jam estis radiko por prepari la proponon nome de „socia grupo de agantoj” ( al kiu mi ankaŭ aliĝis), kaj MKkNH permesis al ni prepari la formularon, se ne funkcias „normala estraro” de EDE-PL.
Sed problemoj komenciĝis jam de la unua paŝo: ni ĉiuj ne konis sufiĉe bone la anglan, por traduki la UNESCO–regularon pri la temo kaj la ĝustan formularon. Tial mi tuj sendis peton al Seán Ó Riain por traduki la regularon pri la temo kaj plenigi la ĝustan formularon nome de Pola Esperanto-Asocio.
Ne ĉiuj kredas je intuicio/antaŭsento, sed io min konvinkis subkonscie, ke la afero estas tiom grava, ke oni devas „stimuli la sorton” – mi decidis gvidi samtempe 2 diversajn fadenojn de la preparoj: unu nome de PEA kaj la duan – anstataŭ EDE-PL. Tial estis engaĝigitaj multaj personoj, kiuj dum tiom mallonga tempo sukcesis prepari du diversajn proponojn al la Ministerio. Kaj okazis, ke mia intuicio ne eraris – unu el la projektoj estis maltraktita pro unu malĝusta frazo kritikanta EU, pro kio ĝi estis rifuzita. Sed restis la dua, preparita paralele, kio savis la aferon.
Mi volas montri al vi teamon de eksterordinaraj homoj, kiuj lasis siajn okupojn, kaj dum mallonga periodo donacis sian atenton kaj zorgon por nia kuna tasko – okazis dekoj da skajpo-interparoloj, retaj kontaktoj kaj eksterlandaj telefonoj, helpis min eĉ nekonataj homoj, tradukante kaj korektante ĉiujn frazojn de la dokumentoj. Do – kronologie:
Seán Ó Riain – kiel tradukanto de la regularo kaj pleniganto de la formularo por PEA, Jozef Reinvart, Petro Balaż – kiuj helpis formuli la taskaron en la formularo, Bożena Kocyk – tradukis tion al pola lingvo, kaj la samon faris filino de Ewa Szymanska loĝanta en Londono, dum nokto (mi ricevis la perfektan tradukon je 5-a h. matene), Stanislavo Mandrak – kiu subskribis kaj stampis la dokumentojn kaj devis veturi dimanĉe al Katowice por sendi tion per trajna kuriero al Varsovio, kie jam atendis la koverton Alina Mozer, por kunporti ĝin matene al la Ministerio…
La duan fadenon ni komencis de alia flanko pro la manko de lingvokono: unue ni plenigis la formularon pollingve kaj tion faris Gisela Matray laŭ kunaj konsiloj kaj centoj da telefonaj interparoloj, ĉar ŝi nune loĝas en Sicilio! La teksto estis kompilita de Gisela kun konsiloj de Kazimiro Krzyżak, Dorota Burchard kaj mi. Por prepari teknike la formularon, helpis Alina Mozer kun la edzo, ĉar estis bezonata tabelo, kiun ni ne kapablis fari. Kiam la dokumentoj jam estis pretaj – mi turnis min al Łukasz Żebrowski, por ke li trovu tradukantojn inter junularo, plej bone regantaj la anglan lingvon. Kaj li trovis! Post kelkaj horoj, danke al helpo PEJ/TEJO–anoj ni havis la dokumentaron, kiun transdonis al la Ministerio kun sia subskribo Kazimiro Krzyżak – sukcese kaj ĝustatempe! La junuloj, kiuj rapide tradukis niajn dokumentojn al la angla lingvo estis: Agata Cichocka, Tobiasz Kubisiowski, Tomasz Szymula kaj provlegis ĝin „denaskaj anglalingvanoj” Meiyer Goren kaj Rogier Huurman.
Jen nia Esperantujo! Mirinda spaco, kie oni povas kalkuli ĉies helpon eĉ de nekonataj homoj – por ke neeblaĵo estu tuj realigebla!

E S T R A R O  de

Universala Asocio de Esperanto

Nieuwe Binnenweg 176

3015 BJ Rotterdam,

Nederlando

Celante daŭrigi la  vojon, komencitan per enskribo de la lingvo Esperanto, kiel portanton de esperanta kulturo sur la liston de Nemateria Kulturheredaĵo de Pollando, en Pola Senato renkontiĝis la 3-an de marto 2015 reprezentantoj de landa Esperanta movado. La Kunsidon organizis Senatano prof. dr hab. Edmund Wittbrodt, kiu prezidas Parlamentan Grupon Subtenantan Esperanton, kun cxeesto de nova deputito RP – Aleksander Sosna (konata en Esperantujo pro lia grava rolo por organizado en 2009 la  94an  UK-on  en Bialistoko) kaj partopreno de 19 aktivaj reprezentantoj de diversaj polaj  Esperanto-organizaĵoj, alvenintaj el cxiuj regionoj de la lando. 

Dum inaŭgura parolado, la Senatano montris sian profundan konon de la temo kaj engaĝiĝon por solvi situacion de pola E-movado. Kiel  enkonduko al posta  vigla k. interesa diskuto, estis  artikolo preparita de Kazimiro Krzyżak (aneksita al tiu ĉi letero) kaj poste – plano de Reaktivigo de E-  Instruantaro en Pollando, ekproponita de Halina Komar. 

Dum la diskuto,  temaroj estis klarigitaj, precizigitaj aŭ korektitaj. Planita por 2 horoj kunveno daŭris eĉ 3,5 horoj, kaj devis finiĝi pro taskoj de nia Senatano… Kiel la plej  urĝaj ni elektis jenajn temojn: 

Serĉado eblecojn k. manierojn por krei tutpollandan forumon aŭ koalicion, kio permesus kunigi la kapablojn kaj fortojn de divigitaj E-organizaĵoj

Esploro bezonojn kaj ankaŭ vojojn al decidpovuloj (ankaŭ politika interveno) en la ŝtata eduka sistemo, cele aldoni Esperanton al lingvoj oficiale uzataj en pola edukado kaj atesti ĝin kiel unu el egzamenligvoj.

Reaktivigi polan E-instruantaron (temas pri rapida trejnado), ĉar la movado restis sen renovigo de instruista kadro jam ĉ.30 jaroj, la situacio iĝis katastrofa por nia movado.

Rekoni la eblecojn de monakirado el publikaj fontoj, por la supra celo, prilabori taŭgajn projektojn por ĉi tiu celo.

Preni ekzemplon de kolego Kazimiro Krzyżak, kiu persiste dum jaroj, konstruas la  kontaktojn kun politikistoj – por ke ĉiu organizaĵo trovu simpatianojn de Esperanto en la loko de sia agado  kaj komencu kontaktojn lokajn, regionajn, landajn aŭ eĉ kun loĝantaj najbare eŭroparlamentanoj – estis konfirmite, ke danke al polityka helpo,  esperantistoj atingis pli multe ol antaŭe estis atendite.

Rilate al la 4a pkt. Niaj ekzemploj influu al aliaj landoj, kie eblus organizi similan strukturon je la subtenado de Esperanto per parlamentanoj, kaj tion oni jam komence planis fari ĉi jare – unue per kunigo je streboj de Visehradaj Landoj – V4, dum jubilea Ekonomia Forumo en Krynica 2015.

Sendi petdemandon al UEA – ĉu oni konsentas inviti kelkpersonan grupon de eŭrodeputitoj al Jubilea UK en Lilo? Oni ne kredas, ke povas ekzisti grandaj Kongresoj sen interpretistoj, ke homoj el la tuta mondo libere komunikiĝas nur danke al unu lingvo… Tio estus duflanka profito: politikistoj ekkonus la idealan solvon por interhomaj kontaktoj, kaj kongresanoj –  vidos, ke eblas kunlabori ankaŭ kun politikistoj, kiuj povos helpi por disvolvigo de Esperanto.

Prilaboro de larĝa strategio pri promociado de Esperanto, nun ofte forgesita.

 

Dum la kunsido estis kreita Laborteamo, kies celo estas koordini  la strebojn – prilabori konkretan planon de kunlaboro kaj komenci realigadon de la plej  urĝaj taskoj. La  elektita Laborteamo konsitas:

1/ Halina Komar – Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz, – gvidanto de la Laborteamo.

2/ Kazimierz Krzyżak – Eŭropa- Demokracja – Esperanto   / Gdynia

3/ Konrad Andrzejuk – Fondaĵo de Zamenhof / Białystok

4/ Piotr Hołda – Pola Esperanto Junularo / Kraków

5/ Małgorzata Komarnicka – Regiona Buroo CEM /Wrocław

6/ Stanisław Mandrak – Pola Esperanto Asocio /Gliwice

7/ Barbara Pietrzak – Universala Esperanto-Asocio / Warszawa

8/ Irena Tomaszewska – Filio de PEA /Szczecin

 

Entuzjasmo al laboro estas granda, ĉar nur dum kelkaj tagoj jam alvenis konsentoj kaj deklaroj al kelkaj el supraj temoj – Konrad Andrzejuk deklaris, ke dum 2 semajnoj provos prepari materialojn al la punktoj 2 kaj 8.  Pri la sepa temo okupiĝas K. Krzyżak, kaj  ĉi tiu letero estas de li instigita. Pri la sesa temo jam estis iomete aranĝite flanke de la Senatano kaj kontaktoj daŭros ĝis EF en Krynica – se temas pri kunaj agoj por Esperanto en landoj V4, sed estus bonege, se ankaŭ en aliaj landoj oni postu niajn paŝojn sur kampo de rilatoj kun politikistoj … Por  Halina Komar restis temoj 3-4 kaj tio signifas – ke mi devos „sidi kaj ĝemi” laŭ la vortoj de Stefano MacGill…

Sed mi ricevis fortan subtenon de Ilona Koutny, kiu deklaris nome de UAM Poznan kaj ŝia Interlingvistika Fako, seriozan helpon por montritaj planoj pri reaktivado de instruiataro en Pollando kaj fakan protektadon por la tuto.

Ĉio dependas nun de la mono, pri kiu mi batalos nune la tutan monaton, kalkulante ankaŭ  helpon de Petro Balaż, Zsofia Korody kaj Katalin Kovats. Ni bezonas viajn bondezirojn de prospero en nia agado.

 

Amike – Halina Komar kaj Kazimierz Krzyżak