RAPORTETO PRI „ZAMENHOFAJ TAGOJ 14-17.XII.2017 EN NOVA SONĈO”
(parto 1: patronecoj, distingoj…)
Patronoj de „Zamenhofa Tagoj” en Nowy Sącz estis: Malgrandpoluja Vojevodo, Estro de la Novsonĉa Distrikto kaj Prezidanto de la urbo Nowy Sącz (Nova Sonĉo). Jubilea ZAMENHOFA JARO 2017 sub aŭspicioj de UNESCO estis bona okazo por peto de ŝtataj aŭtoritatoj kaj ankaŭ la loka registaro, por ke ili honorigu niajn longe agantajn kaj meritajn esperantistojn per ŝtataj kaj honoraj lokaj distingoj.
Tiel okazis – proponoj de la estraro de CIE estis akceptitaj kaj dum solena inaŭguro de „Zamenhofaj Tagoj” la 15-an de decembro 2017, aktivuloj de Centro de Internacia Edukado estis distingitaj ,ricevinte eĉ 10 distingojn – ĉi kaze: 5 ŝtatajn distingojn, kiujn enmanigis al elstaraj aktivuloj, Malgrandpoluja Vojevodo Jozefo Gawron, kiu venis al Nova Sonĉo specjale por tiu ĉi okazintaĵo..
Ŝtataj Krucoj de la Merito ricevis:
– orajn pormeritajn krucojn – Jolanta Kieres kaj Halina Komar
– arĝentajn pormeritajn krucojn – Eva Tracz kaj Bogdan Dembiec
– bronza pormerita kruco – Andreo Sochacki
Krom tio oni distingis per 2 lokaj distingoj de Estro je Novsonĉa Distrikto „Ora Pomo” – Danuton Kowalska kaj Eduardon Meler..
Urba Konsilantaro promociis ankaŭ per 3 „Blazonaj Novsonĉaj Egidoj” (Tarcze Herbowe Miasta Nowy Sącz) membrojn de CIE, motivante tiun ĉi decidon , de merito por disvastigado de ideo kaj lingvo de Esperanto inter loka socio kaj promociado de Novsonĉa Tero en Pollando kaj eksterlande. Tiujn ĉi „Blazonojn” ricevis:
Maria Baran, Halina Komar kaj Alicja Skalska.
Oficialaj gastoj de ĉi tiu solenaĵo ricevis , krom estimo , ankaŭ simpation de esperantista socio – ili ,ciuj kun vera interesiĝo spektis prezentadon pri temo de Esperanto, kaj poste ,kun vidanta plezuro ili priaŭskultis koncerton de esperantaj kanzonoj, prezentita de multgeneracia grupo „E-Familio”, „Steletoj” kaj „Junaj Voĉoj”. Ni sentis sin ege honorigitaj per ilia autentika , engaĝiginta partopreno en nia solenaĵo.
Halina Komar
Ni invitas al Zamehofa Tagoj en Nowy Sącz
14 – 17. 12. 2017
plakat. (programo) pdf, Zaproszenie-s1.(invitilo) pdf, Zaproszenie-s2.(invitilo) pdf.
La plej juna lingvo de la mondo festas 125 jaran jubileon.
Profesoro Kotarbinski nomis ĝin ,,genia ligo de logiko kaj simpleco”
En 2012 jaro pasas 125 jaroj de ekzisto de Esperanto – la plej juna viva lingvo de la mondo.
Esperanto estas neutrala lingvo interpopola kreita en 1887a jaro de Ludoviko Zamenhofo.
Oni povas sufiĉe facile lerni ĝin; estas konata en la mondo ( la gazeto ESPERANTO estas abonata en 120 landoj) En Hungarujo Espertanto estas akceptata kiel ekzamena lingvo en universitato.
La lingvo uzata en interreto, turismo, posedas originalan literaturon.
Esperanto estas uzata en teatraĵoj, filmoj kaj muziko. Radiaj stacioj en Brazilujo, Ĉinujo, Kubo kaj Vatikano regule emisias programojn en Esperanto. Multaj programoj estas en interreto. Post tiom mallonga tempo de ekzisto ĝi estas en 100 la plej popularaj lingvoj el 6800 en la mondo. En Wikipedio Esperanto troviĝas sur 27 loko pro nombro da signalvortoj.Oni povas trovi ĝin en Googloj, Skajpo , Firefox, Ubuntu, Facebook.
Esperanto estas uzata en Azio, Afriko. Esperanto Asocio kunlaboras kun UNO kaj EU. Kreskanta uzo de la lingvo kaŭzas emision de programoj en ĉina televido kaj anoncojn de British Telecom. Brita registaro havas traduistojn de Esperanto. Ne multaj personoj scias, ke Elekta Komitato de Baracko Obamo uzis Esperanton, kio estis postulo de iu sponsoro apoganta lian kandidecon.
Esperante parolas de infaneco Susan Polgar –ŝaka ĉampionino, germana ambasadoro Ulrich Brandenburg, Nobelpremiisto Daniel Bovet kaj financisto Georgo Soros.
Dum Ekonomia Forumo en Krinico partumis Nobelpremiisto Reinhard Selteno el
Bonono. En ĉiu jaro en diskutoj interparolas Esperantistoj – profesoroj el famaj universitatoj.
En 2012 estis profesoro Dennis Keefe el universitato en Nankino, kiu transdonas al ĉinaj sudentoj spertojn de universitatoj en Ilinois kaj Jale.(Yale)
Esperanto iĝas pli kaj pli populara en la mondo. Nova ampleksa intrreta kurso –www.lernu.net notas 125 000 vizitojn tage, kaj Esperanta versio de Wikipedio havas 400 000 vizitojn tage.
Esperantistoj el Nowy Sącz invitas je 25 lecionoj 5 minutaj. Ĉio pri la lingvo, interesa prezentado, estas sur la paĝo SĄDECZANIN. Tio estas nia laboro por la 125jaraa jubileo de la lingvo: de 2 – 26 julio la tago kiam estis eldonita la unua libro de Esperanto en Varsovio.
LINGVO INTRNACIA de doktoro Esperanto (pseŭdonomo de L. Zamenhofo)
La tagon de 26 de julio ni festos en MOK (Urba Centro de Kulturo), kie koncertos junularaj kaj pli aĝaj ensembloj. Repertuaro estos pola, eŭropa kaj Esperanta. Ni invitas je kantoj, dancoj, humoro, jubilea torto kaj glaseto da vino!
Urba Centro de Kulturo
125a Jubileo ĉe Esperantistoj – festata digne, interese, kore!
Esperantistoj en Nowy Sącz festas sian Tagon de Esperanto en Urba Centro de Kulturo, kie de 50 jaroj agas Klubo de Esperanto. Tie ĉi estas bona loko sub amika patroneco de direktorino Marta Jakubowska kaj personelo..
En la loko oni realigas ne nur statutan agadon: kursojn informadon, sed ankaŭ ĉiujn gravajn eventojn, koncertojn, prelegojn, kongresojn, jubileojn…
Tial ni dankas al Urba Kulturcentro , kiu garantias bonajn kondiĉojn por laboro al nia urba Esperanta Socio. La jubilea vespero estis perfekte preparita de Barbara Klimczak. Belan duhoran artistan programon peparis Irena Górowska. Ŝia sekreto estas kiel dum somera ripoztempo ŝi kompletigis ensemblojn Young Voice, Katharis, Breakdance.
Koncertantoj ravis publikon per kantoj Esperante, pole,france kaj angle kaj kortuŝa danco de Katharis prezentanta venkon de Bono super Malbono.
Malfacilre estas priskribi tion, kion sur la scenejo montris knaboj el Breakdance kaj inter ili sola talenta knabino. La unuan fojon kantis en Esperanto malgrandaj fratinoj Jadzia kaj Danusia Kondrackie – unu el ili klakdancis.
Estraro de la urbo aprecis la jubileon, prezidanto de konsilantaro Jerzy Wituszyński konanta Esperanton mem donis al Halina Komar – prezidantino de Pola Esperanta Asocio belan gravuraĵon kun dediĉo en nomo de Ryszard Nowak prezidanto de la urbo.
Korajn dezirojn, gratulan leteron kaj grandan florbukedon de Unuversitato de Tria Aĝo transdonis estraraninoj Jadwiga Banach kaj Mariola Piekarska.
Aliaj anoj de la universitato, Esperantistinoj Jolanta Kieres kaj Elżbieta Pachoń gvidis konkurson pri Esperanto. Diraĵo, ke ne estas diferenco inter la universitato kaj Esperanta Movado konfirmas la fakto, ke anoj de ambaŭ organizacioj kunlaboras. Jolanta Kieresr ricevis dankojn de Asocio ,,Radikoj kaj Flugiloj” el Rdziostovo, kie ŝi sukcese instruas infanojn en baza lernejo.
Grandan informan rolon por la jubileo pri Esperanto, movado kaj emisio de 25 lecionoj – plenumis la urbaj komunikiloj. Tio estis bela donaco de la gazeto Sądeczanin, pro kio ni kore dankas al redaktorino Monika Kowakczyk kaj Alicja Fałek.
Tiu ĉi informa akcio proksimigis al legantoj Esperanton kaj eble instigis ilin al lernado.Tio okazos aŭtune dum organizado de kursoj.
En vojevodia radio RDN estis prelego pri ,,Esperanto en katolika eklezio” (25.o7.2012)Interparolis Jolanta Kieres kaj Ela Pachoń.
26.07.2012 en la 1a programo de Pola Radio estis interparoloj de diversaj Esperantistoj pri ilia motiveco por agado en la movado. Parolis junuloj el Yong Voice, aĝaj geedzoj el vilaĝo. Pri la ideo de Esperanismo parolis Halina Komar.
Grandajn dankojn al ambaŭ redakcioj!
Semajna senpaga revuo pri aktualaĵoj ,,urbo Nowy Sącz” eldonata en 15 000 ekzempleroj ankaŭ publikigis la artikolon pri Jubileo de Esperanto, pro kio ni estas dankaj.
DANKOJ POR SPONSOROJ:
Grandiozan kvinetaĝan torton preparis kukejo ,,Szarlotka” de Jan Kożuch.
La torto havis Esperantajn emblemojn kaj simbolojn de la 125a jubileo.
Ĝia bonega gusto kaj turniĝanta konstruaĵo interesigis gastojn.
Vinon oferis prezidantino kaj vicprezidantino de la klubo.
Dankojn pro agrabla etoso dum Jubilea Koncerto ni direktas al spontana publiko.
ESPERANTO AMIKIGAS – tiu surskribo salutis gastojn sur balustraro en Centro de Kulturo.
Halina Komar – prezidanto de Esperanto-Klubo en Nowy Sącz