Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

eac-llp

Grundtvig-projekto 2013-2015

Temo: Kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo – kiel lerni pri tio?

Partneroj:

  • Germana Esperanto-Centro – Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo (ICH/GEC, Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio),
  • Kultura Esperanto-Asocio (KEA, Budapest, Hungario),
  • “Fondaĵo” edukado.net (Den Haag, Nederlando),
  • Centro de Interkultura Edukado (CIE, Nowy Sacz, Pollando)

Grupgvidantoj

halina

Halina Komar – Pollando

katalin

Katalin Kováts – Nederlando

zofia

Zsofia Korody – Germanio

laszlo

Laszlo Szilvasi – Hungario

 

 

 

 

 

 

Skizo

Inspiro al tiu ĉi projekto estis pli fruaj interparoloj kaj planoj pri internacia kunagado por la kultura diverseco laŭ principoj de UNESCO Konvencio de 2005: ,,Konvencio pri Protekto kaj Promocio je Diverseco de Kulturaj Esprimformoj”  (The Convention on the Protection and Promotion of the Diversity of Cultural Expressions / Die Konvention zum Schutz und zur Förderung der Vielfalt kultureller Ausdrucksformen)

Konfirmas ĝi, ke la kultura diverseco estas komuna heredaĵo de la homaro kaj devas esti estimata kaj gardata por ĉies profito. Instigo al dialogo pri kulturoj garantias vastan kaj ekvilibran kulturan interŝanĝon por reciproka respekto kaj konstanta strebado al kulturo de paco. Tio estas ebla per fortigo de kunlaboro, internacia solidareco, partnereco, gardante sendependajn rajtojn de ĉiu ŝtato por protekto de nacia identeco sur sia teritorio.
La ŝtatoj de ĉiuj Grundtvig projektpartneroj ratifis la konvencion kaj ĉiu el ili agas por edukado kaj kulturo de propra identeco. Ni, nunaj projektaj partneroj, civil-organizaĵoj el kvar ŝtatoj de Eŭropa Unio (Germanio, Hungario, Nederlando kaj Pollando) volas montri, kiel per nia desuba agado oni povas realigi promociadon de kultura diverseco.

Ĉiuj partneroj okupiĝas pri neformala edukado vaste kaj efike. Ili intencas komenci internacian kulturan edukadon pri folkloro, popolaj kutimoj de partneroj , kio estos la temo de instruado, lernado, prezentado kaj analizoj.
La partneraj landoj reprezentas malsamajn kulturojn, lingvojn kaj kutimojn. Ni strebos en iu grado per la projekto, reciproke ekkoni la kulturan diversecon kaj akcepti ĝin laŭ principo de EU: ,,Ĉiu estas alia, sed ĉiuj estas same valoraj.”

Lernado pri aliaj kulturoj kaj instruado de propraj okazas per ekkono de kultura diverseco en socioj loĝantaj kune, sed ne akceptantaj aliulojn. Nia kunagado povas alvoki je interkultura toleremo per seminarioj, interŝanĝo de kulturaj grupoj, komunaj internaciaj aranĝoj, kampanjoj kaj promociaj eldonaĵoj.

Informoj estas el http://kulturdiverseco.esperanto-urbo.de/dokumentoj/raportoj