La publika dissemado de informoj, raportoj pri niaj agadoj kaj rezultoj estas tre gravaj. En ĉiuj kvar landoj ni klopodas vastan informadon per amaskomunikiloj, gazetaro, hejmpaĝoj, interretaj kanaloj, ktp. En tiu parto ni kolektas gazetartikolojn, retajn raportojn pri nia aktiveco. Ili celas montri, kie kio aperis, kiujn legantojn, aŭskultantojn atingis la informoj pri la projekto, pri nia kunlaboro.
Hejmpaĝo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio
- Pri vizito en Pollando
- Pri vizito en Nederlando
- Pri vizito en Hungario kaj seminario en Herzberg
- Pri vizito en Germanio
Nacilingvaj gazetoj, retgazetoj
1) Pri vizito al Pollando:
- Dobry Tygodnik Sadecki, Nowy Sącz (PL) (artikolo kiel .pdf)
- Dobry Tygodnik, Nowy Sącz (PL) (artikolo kiel .jpg)
- HarzKurier, Herzberg-regiono, DE (artikolo kiel .jpg)
- Uniwersytet Ludzi Niezwyklych (PL) (artikolo kiel .pdf)
2) Pri vizito al Nederlando:
- HarzKurier, Herzberg am Harz, DE (artikolo kiel .jpg)
3) Pri vizito al Hungario:
- Dobry Tygodnik Sadecki, (retgazeta artikolo, Nowy Sącz (PL)
- Sadeczanin.info (retgazeta artikolo, PL)
Esperanto-gazetaro:
1) Pri vizito al Pollando:
Esperantaj retpaĝaroj:
1. edukado.net: fotoj, raportoj
2. esperanto-urbo.de:
- vizito al Pollando
- vizito al Nederlando
- vizito al Hungario
- seminario en Germanio
- vizito al Germanio
Komentoj kaj sugestoj
Ĵus finitan projekton GRUNDTVIG ni opinias kiel ege inspiran kaj edukan. Ĝia formulo estis perfekta, donis eblecon por propra disvolviĝo, kreado de partneroj kaj adaptado de la programo al bezonoj kaj kondiĉoj.
Ni anoncis funebron post likvido de GRUNDTVIG programo. En nova oferto ne estas io simila. Estas grandigita oferto por junularo, sed oni devas memori, ke Eŭropo estas lando de pli maljunaj homoj. Oni devas memori pri ili preparante novajn programojn, ĉar pro sia vivo en malfacila milita kaj postmilita tempo ili meritas iom da zorgo kaj ĝojo en maljuneco.
Ni Poloj ĝojas, ke ni sukcesis montri Eŭropon al tiom multaj personoj, inter illi maljunaj.
Baro en plenigo de projektaj dokumentoj estas obstina ne uzo de Esperanto sur listoj komunikaj. Esperanto ekzistas en 120 landoj. Kial troviĝas Volapuko jam longe ne uzata?
Esperanto estas oficiala, ŝtata lingvo en eduka sistemo en Hungarujo.
En Pollando en 2014 ĝi estis enskribita de ministro pri kulturo sur liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.
Zamenhofo estas la monda simbolo de frateco aprobita de UNESCO kaj ni esperas, ke en la jaro 2017 okazos MONDA JARO de ZAMENHOFO. Esperanto estas sola lingvo kreanta socian movadon de uzantoj. Ĝi estas pozitiva, idea movado.
Uniaj decidantoj devas zorgi pri la movado de ideaj homoj.
Pro tiuj lingvaj limigoj Nederlandanino devis pagi al angla tradukisto 10 centojn kontraŭ unu vorto. Ni ne konas la anglan lingvon. Nia lingvo estis kaj estas Esperanto kaj popularaj esprimoj el naciaj lingvoj de niaj partneroj.
Tial en la lingvaj tabeloj mi skribis ,,angla lingvo”preferata en Unio, sed ne ebla por lernado de maljunuloj.
Bonvolu legi la ,,angla lingvo” kiel Esperanto
Oni devas laŭdi helpan, amikan rilaton de oficistoj en Nacia Agentejo al petantoj, kio estas raraĵo sur tiu nivelo.