Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

2015 januaro-marto: retaj konferencoj, diskutado pri projekttaskoj, farendaĵoj, organizaj demandoj

2015 aprilo: renkontiĝo kaj konsultiĝo de germanaj, hungaraj kaj polaj projektgvidantoj en Budapest, Hungario. Planado de la kvina partnera renkontiĝo.

2015 majo: raporto pri la jam plenumitaj taskoj, agadoj de la Grundtvig-projekto en la 92a Germana Esperanto-Kongreso en Hameln.

2015.05.23-27: La kvina partnera renkontiĝo en Germanio

La lasta renkontiĝo de la projektpartneroj okazis en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio. La tempo estis bone elektita: en tiu periodo, dum Pentekosto, okazas la plej granda, tradicia popolfesto en la urbo, kies organizanto estas Schützenverein (asocio de ĉasistoj kaj pafistoj), fondita en jaro 1538.

La loka kulturo kaj tradicioj estis prezentataj al la projektpartneroj per seminario kaj kulturaj prezentadoj de invititaj muzikgrupoj:

  • muziko kaj kantoj el la regiono far la koruso kaj orkestro de Harzklub Pöhlde
  • instruado pri tipaj folkloraj vestaĵoj kaj muzikinstrumentoj
  • muziko kaj kantoj el la Harz-montaro, jodlado far la muzikgrupo Die Siebertaler

La eksterlandaj partneroj povis spertiĝi pri loka historio kaj pri tradicia vivmaniero per la vizito al la muzeo kaj al la regiono:

  • vizito de la historia muzeo en la preskaŭ 1000-jara Welf-kastelo
  • ekspozicio pri manufakturoj kaj industria historio de la urbo
  • ekspozicio pri forstado, tradicia vivmaniero kaj laboro en la montara regiono

Junaj kantistinoj el Pollando prezentis sin en folkloraj vestaĵoj dum la urba festo kaj kontribuis per siaj kantoj al la seminaria programo.

Reprezentantoj de Interkultura Centro Herzberg rakontis

  • pri legendoj kaj tradicioj el Herzberg kaj el la Harz-regiono
  • pri ekzemploj de kultura diverseco kaj harmonia kunvivado de multnacia loĝantaro
  • pri la rolo de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto en la nuntempa vivo en la urbo

La partopreno de la partnerurbaj delegacioj en la festa marŝado tra la urbo, en la pentekosta festivalo en Herzberg kaj la Internacia Balo kun la koncerto far JOMO, la fama Esperanto-gitaristo kaj kantisto (mondrekordulo en kantado de la plej multaj lingvoj) ebligis al ĉiuj esti parto de la festa programo kaj praktike travivi kulturan diversecon kaj multlingvismon.

La Grundtvig-partnerojn, la eksterlandajn gastojn salutis dum la urba festo eksurbestro Gerhard Walter.
En la urbodomo de Herzberg am Harz akceptis la delegaciojn urbestro Lutz Peters.

Detala programo.

Raportoj, gazetartikoloj.
Fotoalbumo

Inter la 23a kaj 26a de majo 2015 en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo en Germanio okazis Grundtvig Seminario. Al Herzberg am Harz venis delegacioj el Hungario, Nederlando kaj Pollando. El Pollando partoprenis 27 persona grupo kun junulara ensemblo “Young Voice” de Nowy Sącz kaj H.Komar kiel ĉefa inicjatintino kaj organizantino.

 Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio – Herzberg am Harz) kaj Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario – Budapeŝto) realigis komunan Grundtvig-projekton, titolitan Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo – kiel lerni pri ili?

23.05.2015 (sabato)

  1. Alveno, tranoktado por poloj: Esperanto-Hotelo zum Pass, Sieber

Tranoktado por aliaj: Hotelo Jägerhof, Herzberg

24.05.2015 (Pentekosta dimanĉo)

  1.   Promenado en Sieber: Ponto de la Espero, St. Benedikto-preĝejo, Panoramo-vojo, Nudpieda pado

Sankta meso en Herzberg: St. Jozefo katolika preĝejo

  1. Komuna partopreno en la tradicia urba festmarŝado, stratfestivalo kun muzikgrupoj, organizita de la pli ol 475-jara klubo de  ĉasistoj/pafistoj. Internacia grupo ekipita per Esperanto-flagoj, ombreloj, kaj ĉiu nacigrupo de siaj naciaj flagoj tramarŝis la urbon inter la lokaj fajrobrigadanoj kaj blovorkestro

Publika prezentiĝo de la Grundtvig projekt-delegacioj kaj Esperanto-klubanoj kun eŭropaj kaj esperantaj flagoj

  1. Vizito de la historia Welf-kastelo,  gvidado tra Herzberg , fotado en historiaj kostumoj, kafo-paŭzo en la kastela kafejo
  2. Grundtvig-seminaria programo (en Hotelo zum Pass)

– Siebertaler (muzikgrupo el Sieber)

– Jomo-koncerto (rekordulo de kantado en la plej multaj lingvoj

25.05.2015 (Pentekosta lundo) 

  1. Konatiĝo kun la historio kaj geografio de la Harz-montaro. Ekskurso al Duderstat survoje vizito en belega fonto en Rhumequelle, La Rhume-fonto (germane: Rhumequelle) en Pöhlde estas unu el la plej grandaj karstaj fontoj en Centra Eŭropo. La rivero Rhume mem estas flanka rivero de Leine. La fontaj ŝutas  meze 2500 l/s, minimume=900l/s, maksimume=5500 l/s.

Duderstadt estas malgranda, pitoreska mezepoka „perlo” de la germana konstruarto, preskaŭ ne detruita dum la militoj. Ĝi ankaŭ grandparte konservis sian aspekton tra la prosperaj jaroj de la germana „ekonomia miraklo” de la 50aj jaroj. La malcentra situo tuj apud la „fera kurteno” malhelpis la konstruadon de modernaj betondomoj kaj malkonstruadon de malnovaj trabfakaj domoj

  1. Esperanta muzikprogramo en la restoracio Domenico en Herzberg al multlingva kaj multkultura, internacia publiko

–  Harzklub Pöhlde (folklora muzikgrupo el Pöhlde)

–  Siebertaler (muzikgrupo el Sieber)

–  junaj kantistinoj ensemblo “Young Voice” el Pollando ( Nowy Sącz)

–   JOMO el Francio

  1. Seminaria programo: raportoj, spertinterŝanĝo de la projektpartneroj
  2. filmprezentado  fare de Roman Dobrzyński en hotelo „Zum Pass”

26.05.2015 (mardo)

  1. Oficiala akcepto en la urbodomo kun nova urbestro de la Esperanto-urbo , diskutado pri multlingvismo, multkultureco, aktuala politiko pri enmigrantoj kaj integrigprogramoj.
  2. adiaŭo, reveno.

  FOTOGALERIO 

2015 junio: preparo de projektmaterialoj, albumoj, filmoj, broŝuro

2015 septembro: finraportado, fino de la projekto