Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

July 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031  

Arkivoj

 

2014.01.17-20: La unua partnera renkontiĝo en Pollando

La unua internacia kunveno okazis en Nowy Sacz, Pollando kun partopreno de delegacioj de la kvar partneroj. Ili alvenis el Budapest, Hungario (Kultura Esperanto-Asocio), Hago, Nederlando (Edukado.net) kaj el Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio (Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg). Partoprenis la eventojn ankaŭ lokaj esperantistoj, klubanoj.

La ĉefa traktita temo estis: Kultura diverseco kaj multlingveco en Eŭropo – kiel lerni pri tio? La celo de la pollanda vizito estis sperti postkristnaskan kutimon ‘kolendadon’, grupan viziton al domoj kaj familioj, dum kiu oni bondeziras por la nova jaro. Ni ricevis agrablan gastigadon, abundan manĝaĵon, trinkaĵon, estis bonkore regalitaj de geamikoj.

En la oficiala programo estis ankaŭ

  • seminario pri popolkutimoj
  • prezentado de folkloraj vestaĵoj
  • folklora muziko
  • popoldancado kaj
  • tipa teatra ludo rilate al la kristnaska tempo

La delegitoj povis viziti ankaŭ du lernejojn kaj sperti tie, kiel oni edukas pri kulturo kaj lokaj tradicioj.
Aldoniĝis al la programo koncerto de la frislanda muzikgrupo Kapriol, kiu prezentis folklorajn kantojn el Nederlando al la loka publiko, urborigardado kaj ekskursoj al la regiono. Detala programo ĉi tie.

Raportoj, gazetartikoloj: hejmpaĝo de urbo Herzberg, Harz Kurier, hejmpaĝo esperanto-urbo,  Fotoalbumo

FOTOGALERIO

2014.05.22-25: La dua partnera renkontiĝo en Nederlando

Delegacioj el Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Budapest, Hungario kaj Nowy Sacz, Pollando kunvenis en Nederlando. Krom vizitoj al grandurboj Rotterdam kaj Den Haag ni partoprenis en seminario en Sneek, kiu celis kaj ebligis la konatiĝon kun la

  • historio,
  • geografio,
  • tradicioj,
  • lingvaj kaj kulturaj diversecoj en Nederlando/Frislando

La partoprenantoj spertiĝis pri la tradicia frisa stratfestivalo en Leeuwarden, rondrigardis en Sneek kaj ĝuis prezentadojn pri la frisa kulturo, spertiĝis pri regionaj kantoj kaj dancoj. Detala programo ĉi tie.

Raportoj, gazetartikoloj: gazetartikolo, hejmpaĝo de Harz Kurier, hejmpaĝo de urbo Herzberg, hejmpaĝo esperanto-urbo.
Fotoalbumo

FOTOGALERIO

2014.09.11-14: La tria partnera renkontiĝo en Hungario

La tria renkontiĝo de la projektpartneroj okazis en urbeto Balatonszárszó, Hungario. Ĝi situas en la sud-balatona vinregiono kaj taŭgis kiel elirpunkto por esplori la ĉirkaŭaĵon, partopreni seminarion kaj lerni pri

  • vinkultivado kaj rilatantaj tradicioj,
  • popolkutimoj
  • regiona kulturo,
  • gastronomio, tipaj manĝaĵoj, trinkaĵoj,
  • muziko, dancoj,
  • popolarto, vestaĵoj, brodado.

Okazis ekskurso ankaŭ al Buzsák kaj Keszthely, kie ni vizitis muzeojn, al Héviz por mallonga naĝado en historia kuracbanejo, al Zalakaros por partopreni vinrikoltan stratfeston kun dancado. La renkontiĝo finiĝis en Budapest, kie la grupoj rondveturis por rigardi famajn vidindaĵojn kaj la adiaŭo okazis en tipa hungara restoracio, kie krom bongustaĵoj atendis nin virtuoza popolmuziko kaj dancprezentado en popolkostumoj. Detala programo ĉi tie.

Raportoj: hejpaĝo de urbo Herzberg, multlingva paĝaro kun bildoj
Fotoalbumo

La 11-a – 14- a de septembro 2014 en Hungara Balatonszárszó okazis 4-landa partnera renkontiĝo de  Grundtvig-projekto, realigita de Esperanto-Centro Eventoj, Fondaĵo “edukado.net”, E-urbo Herzberg kaj Interkultura Eduka Centro el Pollando. La projekto persone elpensis kaj realigias Halina Komar. La temo de la seminario estis “Popolaj tradicioj de vinber-rikoltado kaj vino-produktado”.  Ja, preskau ĉirkau 30 ĉeestantoj el Pollando, Germanio, Nederlando kaj Hungario  partoprenis kaj teorian kaj eĉ praktikan ekzercadon. Dum la programo okazis konatiĝo kun la popolartaj tradicioj de la sudbalatona vino-regiono, prelegoj kaj knoj pri hungara gastronomio, pri brodado, vinber-kolektado kaj vinoproduktado . Bonega estis  vojaĝo al urbeto Hévíz  kun unika lago en iama vulkano, kun varma kaj kuraciga akvo.

En vinkeloj kaj restoracioj ni havis okazon gustami lokaj produktoj. Dimanĉe post  urborigardado en Budapeŝto la seminario finiĝis.  Bongusta  tagmanĝo kun folklora programo en la restoracio Szeged ege plaĉis al partoprenantoj. Tutan restadnon kaj programon konstruis  loke Szilvási László kun helpo de Veronika Acsádi. Koran dankon.

Fotis kaj raportis Andrzej Sochacki

FOTOGALERIO

2014.10.02-07: La kvara partnera renkontiĝo en Germanio

Granda internacia aŭtuna renkontiĝo estas la jam Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (Torpedo) kun tre riĉa kaj varia faka programo, kiu jam la naŭan fojon okazis en Herzberg. Specialan trejnadon ĝi ofertis al seminarianoj, kiuj venis por spertiĝi pri plenkreskula edukado, kursmanaĝado, taŭgaj modernaj instrumetodoj kaj uzo de elektronikaj instruhelpiloj. Ili vizitis ankaŭ aliajn regionajn edukinstituciojn kaj estis akceptitaj en la urbodomo.
Enkadre de tiu evento kelktagan laborkunsidon havis kun siaj germanaj gekolegoj la projektgvidantoj el Hungario, Nederlando kaj Pollando, kiuj kunlaboras en la Grundtvig-projekto pri multlingvismo kaj multkultureco en Eŭropo. La ĉeftemo de la priparoloj estis “Instruistoj por interkultura dialogo”. Ĝi estis grava spertinterŝanĝo, kies rezultoj estos certe enkonstruataj en la produktotaj lernmaterialoj.

Raportoj: urba hejmpaĝo de Herzberg, hejmpaĝo esperanto-urbo

FOTOGALERIO