Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

May 2024
M T W T F S S
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  

Arkivoj

Jen mallonga resumo pri la eventoj de 2013, la komencaj monatoj de la projekto

2013 januaro-februaro: Halina Komar, prezidantino de CIE, iniciatis la projekton kaj poste ellaboris ĝin kun helpo de kunlaborantoj de ICH: Zsófia Kóródy, Ewa Kukielka kaj Peter Zilvar en interkonsento kun la hungara kaj nederlanda partneroj.

2013 julio: la gvidantoj de tri partneraj institucioj renkontiĝis en Islando, dum la Universala Kongreso de Esperanto kaj tie dum la Movada Foiro havis la unuan komunan kunsidon por projektplanado. Ĉeestis Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar de ICH/GEC, Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge de edukado.net kaj Halina Komar de CIE.

2013 aŭgusto: okazis la unuaj retkonferencoj kaj starigo de komunikadsistemo inter la partneroj

2013 oktobro: kun ĝojo ni eksciis, ke la hungara partnero, KEA, kiu estis sur atendolisto, tamen ricevis subvencion por projektpartopreno. Per skype okazis pluraj priparoloj, nova tempoplanado por la realigo de la projekto kun ĉiuj partneroj. Speciala platformo ĉe www.edukado.net estis starigita por kontaktado kiel forumo, inform-servo por la projektpartoprenantoj. Okazis planado por la plurlingva projektpaĝaro.

2013 decembro: interŝanĝo de ideoj, sendado de kristnaskaj salutmesaĝoj, planado por la januara kunveno en Pollando. Jen la unuaj projekttaskoj: didaktikaj materialoj surbaze de polaj kristnaskaj tradicioj, broŝuro kun kristnaskaj receptoj kaj aliaj materialoj el la partnerlandoj, kolektaĵo de kristnaskaj kantoj en diversaj lingvoj.

2013 julio, Islando

La unua renkontiĝo de reprezentantoj de la germana, nederlanda kaj pola partneroj dum UK en Rejkjavik.

img_1    img_2img_7067img_7068