Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

March 2024
M T W T F S S
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031

Arkivoj

Por la du-jara projekto ni kunmetis la sekvan laborplanon en februaro 2013. Estas malfacile ĉiujn eventojn, detalojn plani tiom frue, sed en ĉiu monato ni klopodas plenumi la planitajn taskojn, vizitojn, ktp. Eventualajn ŝanĝojn en la laborplano la projektpartneroj priparolas unu kun la aliaj kaj faras la necesajn paŝojn.

 

Dato Agadoj kaj vizitoj Cellando Partneroj
2013.08 Preparado por intergeneracia popolarta prezentado montranta etnografion de la Nowy Sącz regiono kaj enkonduka prezentado por la loĝantoj de la urbo PL
2013.08 Starigo de komunikadreto inter la partneroj, retkonferencoj ĉiuj
2013.09 Speciala platformo ĉe edukado.net por kontaktado, forumo, inform-servo por la projektpartoprenantoj
plurlingva projekt-retpaĝaro
NL, DE
2013.12 Adventa laborkunsido por intergeneracia grupo – kultivado de kristnaskaj tradicioj, preparado de kristnaskaj dekoracioj, mielkuko-bakado PL
2013.12 Veraj kristnaskaj kantadoj ĉirkaŭ pola vilaĝo – betlehemaj sceno-prezentantoj, maskvestitaj Anĝelo, Stelo, Diablo, Morto kaj aliaj rondiras en la vilaĝo de domo al domo, kolektante dolĉaĵojn por bonfarcela korbo PL
2014.01.16-19 Seminario en Pollando: „Polaj etnaj kaj regionaj etnografiaj grupoj – la pasinto kaj nuntempo” Pollando ĉiuj
2014.05.2-4 Seminario en Nederlando: „La fenomeno de la kontinueco de frisa kulturo” kun partopreno en la plej granda frisa kulturfestivalo en Leewarden Nederlando ĉiuj
2014.10 Seminario en Herzberg: „Instruistoj por interkultura dialogo” kombinita kun TORPEDO (simpozio por la instruista stabo) Germanio ĉiuj
2015.05.21-24 Artprezentadoj de la projektpartneroj dum la Pentekosta Festivalo en Germanio – Pentekosto en Herzberg, tradicia popolfestivalo kun dancoj kaj muziko Germanio ĉiuj
2015.06 Pretigo de filmo pri la serio de projektagadoj – renkontiĝoj kun diversaj kulturoj en ĉiuj partnerlandoj, interŝanĝo de artgrupoj, seminarioj kaj prezentadoj, intervjuoj kun partoprenantoj HU, NL kun helpo de PL, DE
2015.06 Pretigo de DVD montranta la uzadon de interkulturaj temoj en edukprogamoj surbaze de la projektspertoj, analizo de enketrezultoj kaj postseminariaj materialoj, konkludoj kaj rekomendoj, en Esperanto kaj en naciaj lingvoj ĉiuj
2015.06 Eldono de broŝuro kun la resumo de instrumetodoj por akceptado de aliaj kulturoj kaj konservado de propra identeco, tradukita al la lingvoj de la partneroj, montrante, kiel atingi la junularon kun tiu temo HU kun kontribuo de ĉiuj partneroj
2015.09 Fina prijuĝado kaj finraporto PL