Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

Eskapo el maljuna aĝo al Esperanto

Tre interesa evento okazis al membroj de Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz. Ĝi realiĝis danke al sukcesa Erasmus+ projekto „Eskapo el maljuna aĝo al Esperanto”, preparita de Halina Komar , kiu bedaŭrinde pro serioza malsano ne povis efektivigi ĝin.

La titola ideo estas sufiĉe vasta do ebligis por partoprenantoj edukiĝi, turismi kaj moviĝi favore por ilia sano.

Por atingi la celojn de tiu-ĉi ideo, ni organizis kursojn surloke en Nowy Sącz kaj en junio 2022, 2-semajnan vojaĝon de 30 persona grupo al Herzberg am Harz.

La intensa , enkonduka kunlaboro de la estraro de CEM (Maria Baran, Maria Janisz, Jolanta Kieres, Bożena Kocyk) kun Peter Zilvar kaj Zsofia Korody el Sudharza Esperanto Centro en Herzberg formis la interesan kaj riĉan programon .

Por komencantoj ni preparis „miksitan” kurson de Esperanto , dum kiu oni uzas retan-ĉeestan formon de lernado. Por helpi apliki interreton kursantoj havis metiejojn pri la komputila uzado de vortaroj, lingvaj ekzercoj kaj utilaj aplikaĵoj . Konversacioj en la angla por la parto de la grupo helpis dum la komunikado en unu el la hoteloj, gvidataj de nederlandanoj.

Longa distanco al Esperanto-urbo permesis al ni halti survoje kaj viziti interesajn , historiajn objektojn . En la pola Malsupra Silezio ni vidis la kastelon Moszna , urbodomon kaj ekzekutistan sidejon en Paczków. Poste ni vizitis monumentan palacon de Marianna Orańska en Kamieniec Ząbkowicki. La nederlanda princino heredis ĝin en la jaro1837 de Hohenzollern familo.

En Wambierzyce , krom viziti bazilikon ni promenis laŭ la interesa Krucvojo, bele lokita sur la loka deklivo. Precipe admirinda estis postcisteriana, abateja komplekso en Krzeszów . La barokstila, riĉe ornamita baziliko havas multe da pentraĵoj de Wellman nomata Rafaelo aŭ Rembrandto de Malsupra Silezio.

Preskaŭ sur nia vojo, sude de Drezno, troviĝas Saksona Svislando, kie valoris viziti kastelon Pillnitz , kiu iomette similas ĉinan pagodon. Tie du aliaj objektoj kaptis nian atenton: la gondolo de Augusto la 2-a Forta kaj 200-jara arbo kamelio , speciale protektata vintre kontraŭ frosto per moviĝanta , grandega vintrokovrejo . Proksime impresis nin fortikaĵo Konigstein

En Sieber, kie ni tranoktadis en Zum-Pass kaj Iris hoteloj Peter montris al ni Malgrandan Nederlandon.La grupo de nederlandanoj translokiĝis tien kaj metis ĉe la domoj siajn simbolojn .

De la monto Grosse Knollen (687 m), kien ni grimpis dum la unua posttagmezo ni observis milinojn da sekaj arboj. Nia helpanto kaj akompananto , la nederlandano Andris klarigis , ke pro sekeco kaj insektoj ili devas esti forigitaj el la Nacia Parko.

Matene Zsofia Korody instruis Esperanton al la grupo. Ambaŭ flankoj estis ege kontentaj: Zsofia pro entuziasmaj kaj diligentaj lernantoj kaj ili pro la perfekta, profesia instruistino.

La plej grava momento de nia restado estis oficjala akcepto en Kavalira Salono de Wolf Kastelo fare de la urbestro Kristoforo Wagner kaj publika inaŭguro de amikectabulo kun la ĉeesto de la urbestro kaj membroj de la du asocioj.

La ideon de stabila , daŭra signo de nia komuna agado sufloris al ni germanajn esperantistojn . Franciszek Palka, konata en nia regiono skulptanto, skulptis, en rustika stilo, la lignan palison .Ĝi tre plaĉis al ĉiuj kaj bone prezentiĝas en la parko Domeypark sur la verda , herba fono. La nombroj sur brakoj de la paliso signifas la distancon de Herzberg al Nowy Sącz kaj al la partnera, pola urbo Góra . Krome la urbestro malantaŭ la paliso muntis priskribon de la evento .

En Esperanta Centra Ĝardeno ni gustumis la veran, hungaran gulaŝon . Du nereĝistaraj lokaj asocioj :Futurateliero kaj Juesseehilfe regalis nin per bongustaj kukoj kaj instruis, kiel ludi bulojn , kiujn ni poste ricevis kiel donacoj.

Muzikaj elementoj ne mankis . Instruisto pri antikvaj, unikaj instrumentoj alportis tamburinojn kaj ni sekvis lin batante ilin laŭ la ritmo. La sama instruisto estras blovorkestron, kiu ludas per longaj tuboj , specoj de malnovaj, popolaj trumpetoj.

Dume ni vizitis la ĉirkaŭaĵon: la ruinoj de Citadele Schwarzfeld, norvegstilan, lignan preĝejon kiu rememorigas la templon Wang en Karpacz , Osterode, kie sur la marketplaco troviĝas ruĝaj trabamuraj domoj.

Pri tre malnovaj historiaj, lokaj eventoj ni aŭskultis en Reĝa Pallatium en Goslar, la romanika kortego fondita ĉe la komenco de XI jarcento. La kastelo famas pri la trono de Federiko Barbarossa (1150-1190).

Kontraŭe en Getingo . Laŭ ĝiaj stratoj en nova epoko promenadis sciencaj famuloj . En fama Georgo Augusto Universitato studis 44 nobelpremiitojn . Krom la universito tie ekzistas la mondfama Max Planck Instituto. Kunligita kun Getingo estis ekzemple la pola historiicisto Szymon Askenazy, matematikisto Hugo Steinhaus , kriptaĵisto de Enigma Marian Rejewski kaj Oppenheimer -kreinto de atombombo.

En la Harzmontara regiono troviĝas kuracloko Bad Lautenberg iom simila al la pola Krynica. La lasta ekskurso en la ĉirkaŭaĵo estis al Duderstadt . Tie oni povas admiri preskaŭ 600 trabamurajn , multkolorajn brikdomojn . La plej malnova en Germanio trabamura urbodomo , ankaŭ estas vera unikaĵo . En la centro turistoj trovos la domon de Goethe , nun hotelo.

Revenante ni haltigis en Dresdeno. Nur kelkajn monumentojn ni kapablis vidi. Oni ne povas preterlasi la preĝejon Frauenkirche , Operejon kaj Galerion de Malnovaj Majstroj samtempe, kiel la luterana Preĝejo de Paco en Świdnica -europa raraĵo el 1657- jaro.

Plenaj de intrtesaj travivaĵoj ni nun fervore planas novajn , Esperantajn , kulturajn kaj turismajn aktivaĵojn.

Bożena Kocyk                 

Relacja z realizacji projektu >>>