Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

 

ESPERANTO DE NOVE FLORIS dum la plej bela muzikfestivalo en la mondo:

POLandROCK 2018

Inter la 1a ĝis la 4a de aŭgusto 2018, esperantista Laborteamo konstruis kaj vivigis Multkulturan Vilaĝon ESPERANTO ĉe grandega, fama mondfestivalo, kiu dum 23 jaroj havis nomon „HALTEJO WOODSTOCK”. Ĝi ŝanĝis la nomon al. POLandROCK ĉi jare , antaŭ proksimiĝanta jubilea 25-jariĝo venontjara. Organizantoj kaj ĉeestantoj planas, ke la Festivalo daŭros „ĝis la fino de la mondo kaj unu tagon pli…”Ĝi probable estas la sola tiom grava kaj granda Festivalo tute senpaga, ĉar organizita de karitata Fondaĵo kiel danko pro volontula laboro fare de centoj de miloj junaj homoj kaj eĉ infanoj en Pollando, Eŭropo kaj ĉe aliaj Kontinentoj. Celo de la agado – kolekti monon por hospitala aparataro , kaj jam oni sukcesas kolekti por tiu ĉi celo pli ol 100 milionojn PLZ ĉiu jare ( vintra Kampanio WOŚP).

Danke al helpema, ideema junularo estis savitaj tro frue naskitaj infanoj, kun pezo malpli ol unu kilogramo, kun gravaj de naskaj malsanoj… Tial la Festivalo estas ne nur amuziĝo sed ankaŭ kunesto de tre valora junularo, entuzjasme kaj volontule laboranta vintre por noblaj, karitataj celoj…

En Kostrzyn nad Odra, ĉe pola-germana landlimo, nur 100 km de Berlino, amuziĝas amike kaj gaje centoj da miloj junaj homoj laŭ festivala alvoko: Amikeco-Amo-Muziko. La nombro de la ĉeestantoj ĉi jare superis 700 000, kaj dum gravaj noktaj koncertoj – eĉ pli ol 800 000! Regas tie grandioza etoso – neimagebla ĝojo pro kunesto de tiom granda junulara homamaso.

Kiel antaŭe la Multkultura Vilaĝo ESPERANTO estis situita sur la tereno de ASP (Akademio de Belegaj Artoj) sed en malpli komforta loko pro la suda ekspozicio de la tendumejo dum la plej varmega somera periodo 2018. En programo furoris E-lecionoj de Stano Marĉek (po 3 horoj antaŭ k. 3 horoj post tagmezo) kaj prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado/vagado tra la mondo. Novaĵo enkondukita ĉi jare estis la programo direktita al. infanoj kun gepatroj – tio vivigis dum antaŭtagmezo la duan tendon, kiam antaŭ ĝi kaj interne, edukitaj por la fako knabinoj okupiĝis pri infanaro alvenanta al. nia tendumejo. Mi bedaŭris, ke plej multaj infanoj estis tre malgrandaj, do oni povis nur ludi kun ili sen ebleco ion ajn instrui, sed la desegnaj konkursoj pri E-simboloj oni sukcesis okazigi;

Tre alloga estis la nova programero integracia: „Five o’clock” kun interesaj diskutoj, allogantaj la plenan tendon de gastoj kun filozofiaj interesoj. Unu temo (pri ekzistado de nia mondo) ne povis finiĝi dum kelkaj horoj, ĉar diskutantoj revenis kun postuloj pri daŭrigo venontan tagon! Estis vere ĝoige kaj interese, ke ni atingis jam eĉ propran publikon de inteligentaj, diskutemaj homoj. Nia „Vilaĝo”jam estas konata kaj traktata kiel agrabla, gastama loko. Revenadas al. ni la gastoj el pasintaj jaroj aŭ – kiel dirite supre- por daŭrigi la diskuton, se rezultoj de ĝi ne estis sufiĉe satigaj, au por simple amike saluti…

Tamen estis momentoj, kiam ni ne kapablis esprimi, kiu cele ni kolektis pli ol ducent deklaraciojn AdE en 2017 j., ĉar vizitis nin homoj kun tia demando, kiuj plenigis tion kaj neniu kontaktiĝis kun ili dum la tuta jaro… Kial do ni ripetis la Kampanion, kaj de nove kolektis deklarsubskribojn, se poste neniu interesiĝas pri varbado de AdE- ulojn? La afero same stranga kiel la tuto kunligita kun Pasporta Servo – „Sizifa laboro”, perdita mono kaj ŝancoj por varbado… Ni volis helpi sed neniu volis preni nian helpon kaj proponojn.

Nune mi vidas sencon en kunlaboro kun Duolingo, ĉar estis rimarkita ilia bona volo por teni la kontaktojnkun E-movado: surprize vizitis nin unu el pasintjaraj festivalaj lernantinoj de Stano, kiu per tio ekinteresiĝis pri Esperanto generale kaj poste finis la E- kurson per Duolingo. Imagu – ŝi montris en sia saĝtelefono la informon ricevitan de Duolingo-Administranto, ke dum POLandROCK Festivalo okazos la evento , al. kiu oni invitas al. Vilaĝo ESPERANTO…. Tia devas esti modela uzo de rezultoj/produktoj de informaj k. promociaj kampanioj.

Feliĉe ni sukcesis prepari la ŝildon kaj logojn (gufojn) de Duolingo, sed bedaŭrinde ĝis nun ne alvenis la pakaĵo sendita el Usono kun reklamiloj. Sed ni multe parolis dum integraciaj vesperoj kaj diskutis pri la lingva platformo kaj ĝia sukceso tra la mondo. Ni jam planas la Duolingo eventon prezenti (eble) dum ARKONES kaj KAEST, ĉar ni vidas tie la potencialon – intereson de homoj.

Valoron de nia Festivala agado konfirmas ankaŭ la subskribo de interkonsento pri kunlaboro de nia Centro kun kontraŭ rasizma kaj batalanta kun diskriminacio Organizaĵo NENIAM PLU, kiu invitis nin al. kunlaboro kaj komunaj tutlandaj kampanioj..

Longe kun ni parolis kaj ĉeestis la programon sinjorino Anna el Silezia Regiono, kiu proponas kaj pretas organizi en sia urbo kaj regiono por Esperantan agadon. Ŝi estas ravita de idearo, de niaj laboro kaj faroj kaj volas engaĝiĝi en la movado kun ŝia patrino, iam lernanta Esperanton. Kompreneble ni postulis unue lerni la lingvon, kion ŝi promesis tuj komenci. Laŭ mi – ŝi estas esperinda kaj esperiga kiel onta movadanino…

La lastan fojon venis al. la Festivalo Kazimierz Krzyzak – iniciatinto de nia ĉeesto tie. Li estas emeritigita Komodoro de Mararmeo, kiu post du monatoj finos 90 jarojn. Li deĵuris ĉe la informa stando de mateno ĝis nokto. Li volis doni al. tiu ĉi celo la tutan sian forton kaj adiaŭi multajn homojn, kiuj venis kun li paroli. Laŭdinda estis lia signifo en tiu ĉi afero kaj mi postulas iun geston flanke de la UEA –estraro pro lia grava laboro por la E-movado.

Supre estis montritaj avantaĝoj de la ĉeesto Esperanto – Vilaĝo por la movado, sed ankaŭ ne uzitaj rezultoj de tia laboro. De jaro al. jaro ni lernas tiean agadon, atingas spertojn, esploras bezonojn de festivalanoj kaj provas antaŭvidi iliajjn interesojn. Dum 3- jara ekzisto de la Vilaĝo ĝi fortiĝis kaj saĝiĝis la teamo. Plu mankas la intereso kaj kunlaboro kun funkciuloj de junularaj organizaĵoj, sed feliĉe ni havas lokan junularan grupon, kiu – mi esperas – prenos la taskon el miaj manoj.