Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

woodstock1

FOTOGALERIO

Programo  de Aktivecoj en  MULTKULTURA  VILAĜO  ESPERANTO

dum  Festivalo Woodstock 2016

programo_dum_Woodstock. pdf

przystanek-woodstock_25797132

Multgeneracia Vilaĝo Esperanto

Dum Festivalo Woodstock WOŚP en Kostrzyn ĉe Odra rivero 13-16. 07.2016

 

  1. Patrono/Sponsoro estas UEA – Universala Esperanta Asocio en Roterdamo
  2. Patronoj/Kunorganizantoj estas TEJO – Monda Esperanta Junulara Organizaĵo  kaj  PEJ –Pola Esperanta Junularo
  1. Koordinanto/Sponsoro –estas Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz

 Celoj:

* Popularigi informojn  pri la lingvo, ideo kaj internacia Esperanta Socio, instruado – rapida kurso per ,,senpera metodo”, kleriga kurso „Kiel lerni fremdan lingvon” , Infana Lernejeto,  Kunvenejo Babel-Turo, prezentado de filmoj kaj literaturo en Esperanto kaj  muzikon.

* Interesigi amasajn ĉeestantojn de Festivalo Woodstock pri eblecoj  de mobila kultura, turisma, edukado, kiu integras junularon de la mondo. Ebligas tion fenomenaj  ecoj de Esperanto kaj universalaj amikaj ,retoj je E- kunlaboro.

* Krei kondiĉojn por organizaj, teknikaj, programaj  eblecoj,  de „Esperanto-nestiĝado” cxe grandega , cxiujara  arangxo  mondskala por junularo  (ne nur)   kie proponitan  de ni  agadon, oni povos cikle aperadi en  Esperantujo.  Kolekti spertojn por jam memstaraj venontaj organizantoj (TEJO, PEJ) en ĉiujaraj editoj de la Festivalo.

* Reala, atrakcia, pozitiva, rimedo por realigi IDEUMADON rapide,  per relative malaltaj kostoj kaj grandega atingopovo.

PROGRAMO

  1. Ĉiutaga kaj tuttage funkcianta stando inform-reklamiga, proviziita per broŝuroj, flugfolioj, propagandiloj en diversaj lingvoj pri Esperanto, ĝies ideoj, larĝeco kaj organiza strukturo de la E-Movado (UEA,TEJO). Multaj flugfolietoj pri la ebleco memlernado danke al  multlingvaj  paĝaroj  por instrui Esperanton.  Aldone  uzeblus  iu  informaro pri ekzemplaj  E-aranĝoj tra la Mondo.
  2. Ĉiutagaj lingvaj kursoj (2x 1,5 h.) por diverslingvanoj, per ,,senpera metodo” – instruos Stano Marĉek, aŭtoro de lernolibro eldonita en 40 lingvoj ( krom eŭropaj en ĉina, japana, armena, barata, taja kaj aliaj) . La lecionoj estos ilustrataj  per didaktikaj   materialoj  de aŭtoro kaj  atrakciitaj  – per kantataj de li kun gitaro E- kantoj.
  3. Ĉiutage klerigado pri temo: „Kiel sukcese lerni lingvojn?” , gvidata en 3 hora serio de lecionoj, gvidataj de lingvistoj:  Marlon C. Ribeira ( BR)  kaj Aniko Szalay ( HU), realigantaj programon „Pliproksimigado homoj kaj kulturoj  per detruigo de lingvaj baroj” – instruado per modernaj metodoj,  substrekante gravecon de la memlernado, kies lernadkonsilojn  oni  aplikos al lernantoj…  Laŭ la bezonoj – ni povos krei ankoraux unu rapidan E-kurson por Komencantoj, gvidatan de juna hungara esperantisto Szilva Szabolc.
  4. Ĉiutagaj renkontoj de Esperanta Kulturo- ekspozicio pri  ekzemploj de literaturo  kaj E-eldonaĵoj , prezentado de filmoj pri ekzotikaj mondaj vojaĝoj kun prelegoj de aŭtoro, verkisto, reĝisoro, vojaĝanto, erudito – Roman Dobrzyński. Kunvenoj kun esperantaj kantoj .
  5. LERNEJETO POR INFANOJ  de ASP- Zono, kies celo estos enkonduki ilin al la lingvo Esperanto per ludoj, amuzigo kaj lernado de kantoj kun akompano de gitaro aŭ akordeono.  La lingvan edukadon ni komencos per „Mazi en Gondolando”.
  6. BABEL-TURO – la Kunvenloko , kie atendos la gastojn de Festivalo, esperantistoj el diversaj landoj , pretaj respondi al demandoj pri Esperanto kaj E-Movado per dek kelkaj lingvoj!  Ni preparos specialan horaron kun indikitaj  eblecoj  uzi elektitan de gastoj lingvon  (la dato, horo) , kaj gxi  estos afiŝita ekster la tendo- kun invitoj  al amikeca babilado…
  7. Ĉiutagaj babiladoj pri interesaj kunvenoj dum  vojaĝoj tra la mondo helpe de Esperantistoj  – gvidos Halina Komar. Pri vojaĝoj preskaŭ sen mono rakontos mondvojaĝanto Kamil Dudkowski – specialisto pri senpagaj veturoj per aŭtomobiloj ( li estis en 62 landoj sur 3 kontinentoj ) Li serĉas ligojn inter diversaj lingvoj, interesiĝas pri sanskrito. Aliaj  liaj rakontoj kaj prezentoj estos ,,Oraj proporcioj de Naturo’’,  kiel aperadis kaj por kio servas BTC (bitcoino) kaj  pretas respondi pri ĉiuj temoj de vojaĝado…
  8. Vespere – artistaj programoj rilate al prezentado, prelego, babilado, ekzemploj:

    * Kulturo de Oriento- kun filmo pri Nepalo, kiu malaperis post la tertremo. ,,Sonumado”(naĝado esonoj)  per Tibetaj  gongoj. Probable prelego de himalaisto Maciej Zaremba (PTTK Nowy Sącz) kun ekspozicio de liaj memoraĵoj el Katmandu.

 * Muzika vespero – Jomo, gitaristo el Tuluzo kantanta en dek kaj kelkaj lingvoj. Li demandos: Ĉu v i volas danci? kaj instigos ĉiujn al danco kaj kunkantado.

* Vespero BONA ESPERO- rakonto pri fenomena loko en Brazilujo kaj grandiozaj homoj, kiuj ĝi  kreis. Prezentos tion   filmoj  kaj libro ĝin priskribanta. Prelegos Roman Dobrzyński, aŭtoro de filmoj  kaj spektaklo URSULA, kiu finos tiun kortuŝan, veran historion – por averto kaj memoro pri kruelaĵoj de la II mondmilito.

* Vespero  de Amikeco kaj Adiaŭo – kun kantoj  ,,Mi dankas vin, Doktoro Esperanto” komponita de Georgo  Handzlik kaj alia kanto DANKON – kreita de juna esperantisto germana Jonny M, kiu kanto siajn kantojn.  Ni traktos tion kiel omaĝo je la Kreinto de nia lingvo – Ludoviko Zamenhofo. Interparoloj pri tio, kion donis al ni Esperanto, rakontoj – kiel plibeligis kaj pliriĉigis nian vivon.