Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

Evaluado de projekto – K1

Post fino de trejnadaj seminarioj ni organizis 2 internajn seminariojn, al kiuj ni invitis kolegaron de membroj, ne nur ĉeestantojn de eksterlandaj instruadoj. Niaj membroj devenas ne nur el Nova Sonĉo sed ankaŭ el urbetoj kaj vilaĝoj de sandecia regiono kaj ankaŭ el aliaj urboj de Pollando. Ni donis al ili eblecon aŭskulti raportojn de eksterlandaj instruaj sesioj, kaj ni petis ĉiujn pri mallonga sed esenca informo pri ricevita scienco kaj sperto.

Ni parolis pri programoj kaj ni aŭskultis opinion pri instruistoj, vojaĝoj kaj kondiĉoj de estado, travivaĵoj en fremda medio kaj inter alia kulturo. Tio estis tre grava por organizantoj kaj ankaŭ personoj , kiuj ne povis partumi en la programo. Ni provis decidi pri venontaj bezonoj de instruado kaj temoj kiuj estos interesaj por lernantoj. Ĉiuj aktive diskutis.

Oni diskutis ankaŭ pri realigo de celoj de la projekto. Tre vastaj, ĝeneralaj strukturoj, bezonas kontribuon de fakaj specjalistoj el diversaj branĉoj. Oni ikonsideris individuajn bezonojn kaj interesiĝojn de ĉeestantoj, pro tio dum instruata procezo kristaliĝis fakaj speciuloj de diversa scienco, pasio kaj sperto – tio permesos al ni diferencigi edukadan oferton.

Renkonto, kiun ni organizis por diskuto pri ricevita scienco, spertoj kaj konceptoj, estis sukcesa. Ni opinias ĝin kiel gravan voĉon pri la projekto, kiu poste estis esprimita per formularo Mobility Tool – ĝenerale pozitive kaj kontentige. Tio ankaŭ estis agnoskita kiel grava esprimo pri la projekto.

Sukceson de la projekto oni povas ankaŭ mezuri per postrevena intensiga aktiveco de partoprenantoj en eksterlandaj sesioj. Ĝis la junio 2015 j. okazis 2 seminarioj, dum kiuj aro da partoprenantoj prezentis proprajn proponojn pri instruado por sekva jaro 20015/2016.

Sukceso de la projekto estis montrita ankaŭ per firmigita scienco de partprenantoj , kiuj analizis poponitan planon de okupoj por 2015/2016 jaro, aldonante pli multan diferencigon kaj modernigon por sekvonta instrua oferto de CEM. Tio estas bona signifo por estonteco kaj konfirmo, ke danke al projekto ni fondis asocion, kiu povas realigi diversajn instruajn programojn en kadro de nia organizaĵo.