Anoj de la projekto – K1
Ni ne bezonis uzi platformon Twinning, ĉar konas instruajn centrojn kaj kulaborantajn kun ili partnerojn en Eŭropo. Nia labora lingvo estas Esperanto, do ni serĉis seminariojn en tiu ĉi lingvo. Konvenaj por niaj celoj estis seminarioj proponitaj de ILEI. Rapide ni kontaktiĝis, por ligi temojn kun niaj bezonoj.
Patrono de la instruado en tri Eŭropaj landoj iĝis ILEI en Roterdamo. Oni kreas reton kolektantan venontan edukan oferton. ILEI kunlaboras kun multaj Eŭropaj edukaj centroj.
La plej longa kaj nombra estis renkontiĝo de pedagogoj TORPEDO en Herzbergo en oktobro 2014. Ni observis prezentadojn kaj prelegojn de pedagogoj pri metodiko, kaj didaktikaj iloj por diversaj studantoj – depende de eduka nivelo, aĝo, medio, intelekta lerteco kaj perceptaj eblecoj. Ĉio ĉi influas je lernado de lingvo.
La prelegoj estis instruaj kaj inspiraj por elekti instruajn grupojn kaj efektivigi iliajn okupojn.
Sekva seminario okazis en novembro 2014 en Modra Harmonio en Slovakujo. Temo de la konferenco estis: ,,Esperanto en scienco kaj tekniko” Prelegis tie ekspertoj pri elektitaj temoj.
Oni parolis pri ŝanĝoj en standardoj kaj cifrado por arkivoj de valoraj edukaj materialoj.
Krome oni diskutis pri necesaj ŝanĝoj de edukaj procezoj al ĝenerala ekzamena sistwmo ,Precipe oni rekomendis elektonikajn edukajn materialojn kaj fakan literaturon IT
La lastan seminarion en aprilo 2015 gvidis KEA en Budapeŝto. Ĝi estas konata pro lingva instruado laŭ Eŭropaj normoj, internaciaj interretaj kursoj por miloj da studantoj. Tie oni edukas kaj perfektigas lektorojn de sia privata lingva lernejo. Tie ni povis profiti el riĉa faka biblioteko.
La studantoj estis trejnataj laŭ bezono de praktiko kaj sperto.
Ni ekkonis temojn, trejnadon kaj kondiĉojn de seminarioj. Estas proponitaj niaj anoj por trejnado al ILEI.