Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

April 2024
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

Celoj de la projekto – K1

Bonvolu skribi, kiuj celoj de la projekto ne estis atingitaj.

Ĉiuj projektitaj celoj estis atingitaj, tiel kiel estis planitaj kaj partoprenantoj deklaris neniujn negativajn rimarkojn nek pri la programo nek al realigantioj de la instrua procezo.

Bonvolu priskribi sukcesojn, kiuj superis komencajn atendojn.

La celo de nia projekto estis kreado de faka, organiza kolektivo por iniciati, por eduka agado en diversaj domenoj kaj ampleksoj. Plibonigitaj kompetentecoj de tiu ĉi kolektivo kunligitaj kun profesiaj scioj, povis kontribui al akcelo en teknika modernigo kaj plibonigi malfermon je Eŭropo.

Komence estis hezito kaj iom da skeptikismo – ĉu oni povas sukcesi en sesioj tro plenigitaj de programoj, rilataj multspecajn temojn kaj koncentrigitaj diversajn, edukajn problemojn, procezoj en diversaj medioj… Nia projekto ne estis direktata al ordigitaj klerigaj strukturoj, sed povis helpi al kadro /ĝenerale socia/ eksterformale aganta. Devis esti malfacile. Tamen niaj partoprenantoj /neformalaj edukantoj volante partumis en proponitaj instruadoj kaj lernis multe en diversaj, edukaj ofertoj al kiuj akompanis ofte aldonataj demandoj kaj konkretaj diskutoj.

Por pli multaj demandoj oni ricevis respondojn surloke. Novaj kontaktoj ebligis al partoprenantoj profiti en kazo de neceso helpon de eksterlandaj, edukaj partneroj. Oni konsideras kunlaboron en estonteco.

Kompetentecoj en ciferaj medioj estis plibonigitaj. Ankaŭ edukaj partneroj havas novajn rimedojn en lernado. Ni vidis grandan ŝancon en interŝanĝo de edukaj ofertoj por ebligi tion al tiuj, kiuj estos interesitaj. Kompetentaj fakuloj povas jam lanĉi konvenajn laborojn por realigo de la projekto.

Rezulte de 3a seminaria renkonto kaj kunlaboroj kreiĝis bona, iniciativa kolektivo. Tio esperas, ke baza kolektivo iniciatos planatajn ŝanĝojn per teknika modernigo en nia instruado.

Kunlaboro kun eksterlandaj partneroj permesis krei edukan reton Europskale – precipe progresitajn agadojn en tiu direkto manifestis edukistoj el DE kaj HU.

Kiel organizaĵoj, kiuj partoprenis en la projekto, kontribuis al ĝia realigo.

Organizaĵoj, kiuj partoprenis en la projekto kaj iliaj fakuloj kredis, ke la plej grava estas instruado direktata en estontecon, en kiu precipe gravaj estas teknikaj spertoj. Instruadaj temoj estis fiksitaj pli frue. Tio sukcesis precipe danke al komuna labora lingvo por ĉiuj partneroj /Esperanto/, indentaj celoj kaj homogeneco de partoprenantoj.

Servis tio ankaŭ al signifa riĉiĝo de profesio egale por eksterlandaj partneroj kaj instruatoj.

ILEI – Internacia Ligo de Instruistoj Esperantoj el Rotterdamo supera eduka-ekzamena instancio zorgis pri konataj je internacia areno – prelegantoj kaj kompetentaj specialistoj por gvidado de seminarioj. Informo pri trejnadaj individuoj aperis en sindikataj kaj fakaj revuoj.

Tra informaj kanaloj la asocio alvokis membrojn por partopreno kaj sendis informojn pri celo kaj temoj de tiuj valoraj seminarioj.