Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

May 2024
M T W T F S S
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  

Arkivoj

 

Priskribo de la projekto – K1

Kiom bone oni atingis la celojn de Europa Disvolviĝa Plano?

Eksterlandaj partneraj organizantoj proponis gravajn por ni ,modernajn planojn de edukado. La pedagogiajn metodojn oni prilaboris por diversaj grupoj.

Oni prezentis modernajn standardojn de edukado uzante la edukan servicon Moodle. La plej gravaj estis novaĵoj kaj kreado.Oni prezentis kiel garantii fakan kaj lingvan lernadon taŭgajn por diversaj grupoj. La celoj de Europa Disvolviĝa Plano estas atingitaj.

Realigado de lernado dum la tuta vivo,eduka moviĝemo, plibonigado de lingva kaj faka edukado kaj aktivigado de estontaj trejnistoj/lektoroj estas la rezultoj de la plano.

Enkondukata kunlaboro estos daŭrigata dum multaj jaroj. Senperaj agadoj kun longdistanca edukado danke al IT programoj povas larĝigi la rondon de ricevantoj. Tiom integrita formo de edukado ofertas pli grandan  edukan sferon en multaj kampoj. En la plej proksima estonteco pli kaj pli gravaj estos ciferaj kompetentecoj.

Lernantoj ne estos sidantaj ĉe skribotabloj ĝis tagmezo sed estos uzantaj  edukajn materialojn je la libera loko aŭ tempo. Tio estas grava en la realigado de la ideo de dumviva lernado kaj  moviĝemo.

Trejnadaj moduloj estis preparitaj  de Europaj Lingvaj Egzamenoj (KER) tiel ke la lernanto povas taksi mem sian lingvan nivelon kaj la gvidanto de la grupo -lian progreson  dum lernado.

La nivelo de lernantoj estas konfirmata per Atestilo- Lingva Pasporto -EUROPAS eldonata per Internacia Ligo de Esperantoinstruistoj.

Tiel la trejnada oferto povis esti komparata kun Eŭropaj standardoj kaj studantoj konante atingitan nivelon ekz..B1 ,B2 havas kialon por atingi pli altan C1 ,kio estas nun la standarda nivelo Ili  konsciiĝas, ke la nivelo de  lingva kono kaj aldonaj kvalifikoj estas pli kaj pli gravaj en estonta formado de multikultura eduka systemo.

Kiel ili estis atingataj?

Bone, ke ni povis trovi ĝustajn edukajn partnerojn oferantanj siajn trejnadajn servicojn en ĝusta, por ni tempo.Ilia sperto ebligis  scion de pli alta nivelo.

Novaj, edukaj programoj de niaj partneroj permesis al ni krei perfektajn bazojn por disvolviĝo en estonteco. Konstantaj konsideroj kaj pripensoj motivis nin al kreado de moderna kaj facile atingebla eduka mediumo.Precipe grava estas por ni ellaborita pedagogia diverseco. Kompetenta teamo zorgis dum seminarioj pri komuna utiligo de la projekto.

Verdire la rolo de niaj instruantoj estis limigita al observado  sed estis pridiskutata projekta kunlaboro por enkonduko de  nova scio.

Niaj studantoj  informiĝis pri multaj novaĵoj kiujn ili ekkonis dum trejnaj seminarioj ekz.

Prelegoj kaj praktikaj lecionoj  en Slovakujo kaj Hungarujo  plibonigis  fakajn kompetentecojn de seminarianojj.Fremdaj spertoj kaj uzado de novaj teknologioj dum lingvaj lecionoj kaj konsiloj de IT specialistoj estis gravaj elementoj de trejnado en Novaj teknologio (IT) .

Lecionoj  en interreto fariĝis grava elira punkto por estonta uzado de gajnita per projekto praktika scio. Ekzemple la hungara seminario organizita per prestiĝa lingva lernejo en Budapeŝto  direktata per  la lngva autoritato Laszlo Szilvasi kondukis  nin en la mondon de la lingvaj platformoj. Li montris ilian diversan utilon,instigis  al provoj sur tiu kampo.Tiaj renkontiĝoj kaj  kunlaboro kun eksterlandaj specialistoj kreis la bazon de sistemo por estonta eduka organiza kunlaboro sur la internacia nivelo.