Tion, kio estas neebla – ni plenumas tuj, je mirakloj oni devas momenton atendi…”
La titola konstato estas vera, kondiĉe ke temas pri la agado en esperantista medio plena de helpemaj bonvoluloj, pretaj tuj engaĝiĝi en laboro „por publika bono”, speciale – por bono de Esperanto! Jen rakonto pri realigado de gravega „neeblaĵo”:
La 15-an de januaro 2015 ni sukcesis aranĝi kondiĉojn, por ke la 2017a jaro estu dediĉita de UNESCO kiel monda Zamenhofa Jaro! Tio okazos lige kun 100-jara mortdatreveno de nia Majstro! Tre helpis al nia afero la fakto, ke en Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo (MKkNH), oni memoris pri nia lasta aktivado por enlistigi Esperanton kiel kulturan heredaĵon. Tial, kiam iĝis ebleco proponi far pola registara institucio al UNESCO du gravajn, mondfamajn polojn, la Ministerio elektis inter multaj proponoj ĝuste nomojn de Ludoviko Zamenhof kaj Tadeusz Kościuszko. Por famigo de T. Kościuszko laboras granda, forta Instituto lianoma, kiu tre rapide povis prepari necesajn dokumentojn. En alia flanko estis ni – kelkaj homoj el diversaj E-organizaĵoj, kiuj ricevis nur du labortagojn por prepari la dokumentaron por tiu ĉi celo!
Imagu – pri la ŝanco por aranĝi Zamenhofan Jaron, ni eksciis el letero de MKkNH, kiu venis posttagneze merkredon, la 7-an de januaro. Mi tralegis ĝin vespere kaj tuj dissendis al esperantistoj, pri kies helpo oni povus kalkuli. Kun la propono venis ligilo al 9-paĝa regularo de UNESCO en la angla lingvo. La ministerio atentigis, ke ilia propono validas ĝis mateno la 12-an de januaro, kiam plenigitaj formularoj en pola kaj angla lingvo devas troviĝi sur tablo de la ministro. Tio signifis, ke ni ricevis nur du labortagojn kaj semajnfinon por trovi la ĝustajn homojn kaj laborigi ilin en la tuj plenumenda tasko!
Mi devis preni rolon de kunordiganto de tiu tre honora kaj kapdoloriga taskaro, ĉar la tiel nomata reprezentanto de la estraro de EDE-PL Jerzy Walaszek, al kiu estis direktita oficiala letero de la Ministerio, informis la Kulturministerion, ke ili bezonas unu aldonan monaton por ĉion aranĝi (kvankam la regularo montris precizan, mondan datlimon por ĉiuj interesitoj), kaj mi timis, ke la ŝanco povus vaporiĝi. Feliĉe – kiel ĉiam tre engaĝiĝis samideano Kazimiro Krzyżak (forigita sen klarigo el la estraro de EDE-PL) kun ankaŭ jam eksaj estraraninoj de EDE-PL – Gizela Matray kaj Dorota Burchard. Tial ili jam estis radiko por prepari la proponon nome de „socia grupo de agantoj” ( al kiu mi ankaŭ aliĝis), kaj MKkNH permesis al ni prepari la formularon, se ne funkcias „normala estraro” de EDE-PL.
Sed problemoj komenciĝis jam de la unua paŝo: ni ĉiuj ne konis sufiĉe bone la anglan, por traduki la UNESCO–regularon pri la temo kaj la ĝustan formularon. Tial mi tuj sendis peton al Seán Ó Riain por traduki la regularon pri la temo kaj plenigi la ĝustan formularon nome de Pola Esperanto-Asocio.
Ne ĉiuj kredas je intuicio/antaŭsento, sed io min konvinkis subkonscie, ke la afero estas tiom grava, ke oni devas „stimuli la sorton” – mi decidis gvidi samtempe 2 diversajn fadenojn de la preparoj: unu nome de PEA kaj la duan – anstataŭ EDE-PL. Tial estis engaĝigitaj multaj personoj, kiuj dum tiom mallonga tempo sukcesis prepari du diversajn proponojn al la Ministerio. Kaj okazis, ke mia intuicio ne eraris – unu el la projektoj estis maltraktita pro unu malĝusta frazo kritikanta EU, pro kio ĝi estis rifuzita. Sed restis la dua, preparita paralele, kio savis la aferon.
Mi volas montri al vi teamon de eksterordinaraj homoj, kiuj lasis siajn okupojn, kaj dum mallonga periodo donacis sian atenton kaj zorgon por nia kuna tasko – okazis dekoj da skajpo-interparoloj, retaj kontaktoj kaj eksterlandaj telefonoj, helpis min eĉ nekonataj homoj, tradukante kaj korektante ĉiujn frazojn de la dokumentoj. Do – kronologie:
Seán Ó Riain – kiel tradukanto de la regularo kaj pleniganto de la formularo por PEA, Jozef Reinvart, Petro Balaż – kiuj helpis formuli la taskaron en la formularo, Bożena Kocyk – tradukis tion al pola lingvo, kaj la samon faris filino de Ewa Szymanska loĝanta en Londono, dum nokto (mi ricevis la perfektan tradukon je 5-a h. matene), Stanislavo Mandrak – kiu subskribis kaj stampis la dokumentojn kaj devis veturi dimanĉe al Katowice por sendi tion per trajna kuriero al Varsovio, kie jam atendis la koverton Alina Mozer, por kunporti ĝin matene al la Ministerio…
La duan fadenon ni komencis de alia flanko pro la manko de lingvokono: unue ni plenigis la formularon pollingve kaj tion faris Gisela Matray laŭ kunaj konsiloj kaj centoj da telefonaj interparoloj, ĉar ŝi nune loĝas en Sicilio! La teksto estis kompilita de Gisela kun konsiloj de Kazimiro Krzyżak, Dorota Burchard kaj mi. Por prepari teknike la formularon, helpis Alina Mozer kun la edzo, ĉar estis bezonata tabelo, kiun ni ne kapablis fari. Kiam la dokumentoj jam estis pretaj – mi turnis min al Łukasz Żebrowski, por ke li trovu tradukantojn inter junularo, plej bone regantaj la anglan lingvon. Kaj li trovis! Post kelkaj horoj, danke al helpo PEJ/TEJO–anoj ni havis la dokumentaron, kiun transdonis al la Ministerio kun sia subskribo Kazimiro Krzyżak – sukcese kaj ĝustatempe! La junuloj, kiuj rapide tradukis niajn dokumentojn al la angla lingvo estis: Agata Cichocka, Tobiasz Kubisiowski, Tomasz Szymula kaj provlegis ĝin „denaskaj anglalingvanoj” Meiyer Goren kaj Rogier Huurman.
Jen nia Esperantujo! Mirinda spaco, kie oni povas kalkuli ĉies helpon eĉ de nekonataj homoj – por ke neeblaĵo estu tuj realigebla!
Leave a Reply