La tria eŭropa festivalo de esperantaj kantoj
KANTADO PER KORO VALORAS PLI OL ORO
Se io okazas jam la trian fojon, tio signifas, ke formiĝas vera tradicio, kaj la aranĝo estas sukcesa kaj meritanta la atenton de pli vasta publiko. Tiu principa opinio montriĝis tute ĝusta en la kazo de la ĉi-jara Eŭropa Festivala de Esperantaj Kantoj, okazinta la 16-an kaj 17-an de majo en Vroclavo (Pollando).
Vroclavo senspirigas la vizitanton per sia gotika kaj baroka arkitekturo, kaj tiun senton de emociiĝo antaŭ io bela, la partoprenantoj kaj spektantoj de la vroclava Esperanta muzikfestivalo transportis ankaŭ en la festivalajn salonojn. Al Esperantaj aranĝoj oni ne ĉiam venas kun grandaj esperoj, sed ĉi-foje la vizitantoj agrable surpriziĝis. Kiel mi jam plurfoje papagis: “La Festivalo estis ĝuinda de la komenco ĝis la fino”. Kaj tion mi volas ripeti kaj aldoni, ke kantado per koro valoras pli ol oro! La muziko estas tiu subtila vibrado, kiu tuŝas rekte la koron kaj instigas ĝin kanti kaj ĝoji, kaj tio donas novan dimension al la homa vivo. Kiel videblis sur la vizaĝoj de kandidatoj en la vroclava festivalo, ili vere kantis el fundo de siaj koroj, speciale la infanoj, kvankam la infansento pri muziko ne mankis ankaŭ ĉe la senioroj.
La unua festivala tago okazis en la Ekonomika Universitato, kaj jam tie videblis, ke ne temas pri kutima Esperanta aranĝo. Sed, la kulmino de la festivalo estis la Koncerto de Laŭreatoj, kiu okazis dimanĉe, la 17-an de majo, en la prestiĝa salono de la impone renovigita Ĉefa Fervoja Stacidomo en Vroclavo.
Kio montriĝis kvalitoj kaj mankoj de la Festivalo? Kvankam la organizantoj per siaj plurmonataj klopodoj montris la tutkoran entuziasmon por organizi bonegan programon, trovi kvalitajn kantistojn, kunlaborantojn por la organizaj laboroj kaj ĵurio, perfektan ejon por la koncerto de laŭreatoj, sponsorojn ktp., multajn aferojn, karakterizajn por la Esperanto-movdo, oni ne povis influi. Iliajn klopodojn grave helpis la pozitiva akcepto de Esperanto en la pola medio dank’ al agado de la Centro de Interkultura Edukado – Regiona Buroo Vroclavo, kies ĉiumonatajn raportojn sendas al ni la direktorino de la organizaĵo Małgosia Komarnicka. Sed oni devas diri sincere, ke la muzika branĉo en Esperantujo estas relative malriĉa, ke ekzistas malmultaj individuoj, muzikbandoj, grupoj kaj korusoj, kiuj funkcias en tiu specifa artkampo, kaj ke la nivelo de la Esperanta muziko estas malpli alta ol la naciaj muzikaĵoj. Ĝuste pro tio la klopodoj de la organizantoj havas speciale grandan valoron! Ili ja agadas en malfacila laborkampo, ofte evitata de aliaj organizantoj, kaj tial eĉ malgrandaj sukcesoj signifas milmejlan progreson! Pro la nesufiĉa evoluiteco de muziko en Esperantujo estis malfacile organizi la festivalon, kiu havus la epiteton de eŭropa aranĝo. Verdire, sian internaciecon ĝi dankas al la internacie konataj melodioj, kiujn prezentis la kandidatoj, kaj al la bedaŭrinda fakto, ke nur unu alilanda koruso venis al Vroclavo (“Gajuletoj” el Zagrebo, Kroatio). Sed, aliflanke, mi devas akcenti tion, kio donas apartan valoron al la festivalo. La partoprenreguloj anoncis, ke ĉiu kantgrupo aŭ solisto devas prezenti du kantojn: unu en Esperanto, kaj la alian en la nacia lingvo. Pro tio sur la festivala scenejo debutis pluraj neesperantistaj kantistoj kaj korusoj per Esperantaj kantoj. Kelkaj el ili per siaj bonkvalitaj, fojfoje eĉ mirinde bone prezentitaj kantoj, levis la kvaliton de la festivalo je kelkaj ŝtupoj pli alte, ol se ĝi estus rezervita nur por esperantistoj. Kaj antaŭ ĉio, la festivalo signifis grandan elpaŝon de esperantistoj el la “verda getto”, respektive sinprezenton antaŭ neesperantista publiko en pozitiva lumo. Prezentiĝis tie kantoj ĝenerale konataj inter esperantistoj, ekz. “Guantanamera” eĉ en du variantoj, sed oni povis aŭskulti ankaŭ senriproĉajn prezentojn de kantoj, kiujn esperantistoj ne konas.
Mi erarus, se mi apartigus iun kantiston aŭ koruson, ĉar tiu opinio devenus el la propra prefero. Tial mi prezentas al estimataj legantoj la decidojn de la festivala ĵurio, kiun per lerteco de profesiulo gvidis la ĵazkantisto Marek Bałata, asistata de profesia mizikisto kaj esperantisto Wojtek Ławnikowicz, esperantisto Zdzisław Koczarski. La festivalo okazis en tri aĝkategorioj (kantistoj malpli ol 18-jaraj, pli ol 18-jaraj kaj senioroj) kaj en du subkategorioj (korusoj kaj solistoj). En la kategorio de malpli ol 18-jaraj festivalanoj la plej bonaj korusoj estis “Górowianie” el Góra kaj “Gajuletoj” el Zagrebo kaj inter la solistoj Amelia Wójtowicz kaj Amelia Góralska. En la kategorio de pli ol 18-jaruloj la plej bona estis la kvarteto “Rondanaro” kaj inter la solistoj Aleksandra Seredyńska kaj Patrycja Bogdała. Ĉe la senioroj por la plej bonaj estis proklamitaj la korusoj “Atena”, “Dumka” kaj “Apasjonata”, kaj inter la solistoj Mieczysław Nitschke kaj Kazimierz Kudryński.
La Festivalon kune organizis Centro de Interkultura Edukado – Regiona Buroo Vroclavo (la E-organizaĵo) kaj la Vroclava Centro de Pliaĝuloj (la ne E-organizaĵo). Al ĝia sukceso sendube plej multe kontribuis la ĉeforganizantoj Małgosia Komarnicka, Robert Pawliszko kaj Anna Ejfler, kun aro da aliaj kunlaborantoj kaj sponsoroj. Gratulon al ili, kaj ek al la Kvara!
Josip Pleadin
Leave a Reply