La festo de multikultura Europo-26 oktobro estas Europa Tago de Lingvoj
El iniciato de Europa Konsilio jam de 13 jaroj ni solenas tiun tagon sub la signalvortoj: “Lingvoj malfermas pordojn” kaj “La riĉeco de lingvoj estas riĉeco de Europo”. Al la solenaĵoj de tiu festo aliĝis milionoj da homoj el 45 landoj.
Nia modesta, Sonĉa partopreno estas la realizado de Grundtviga programo kun l kunlaboro de la partneroj el 3 landoj UE: Germanujo, Nederlando kaj Hungarujo.
La titolo de la projekto estas senpere kunligita kun la ideo Europa Tago de Lingvoj ĉar sonas :Multikultureco kaj multilinveco – kiel eduki pri ili.
La iniciatoro kaj koordinanto de la projekto estas Centro de Multilultura Edukado en Nowy Sącz.
La tago 26 de oktobro fariĝis la granda festo por la tuta medio de edukado de lingvoj. Ĉiu jare la sekretario de Europa Kosilio direktas la vokon al l800 milionoj da Eŭropanoj pri la lernado de diversaj lingvoj rekomendante multilingveco inter plenkreskuloj, junularo kaj infanoj.
Partoprenas en ĝi Esperantistoj por kiuj konservado de multilingveco estas la supera celo.Ĵus por tio ekzistas planata,n eutrala lingvo Esperanto liganta diversajn kulturojn kaj ne permesas ekspansion de nur unu nacia lingvo kaj kulturo kun imperiaj trajtoj por elimini aliajnn lingvojn.
En kadro de realizado de internacia lingva kulturkona programo ni vizitis niajn “fratojn” en Hungarujo kie dum la 4-taga seminario en Balatonszardo kaj en Budapeszto ni multfoje aŭdis cititan per Hungaroj faman diraĵon pri nia frateco” kaj al sabro kaj al glaso” Esperante, pole kaj hungare.
En seminario partoprenis 30 personojn el 4 landoj kaj la riĉega programo estis ligita kun la kutimoj de kreskado de vinberoj kaj produktado de vinoj do ni ankaŭ partoprenis en la Festo de Vino.
Ni vizitis funkciantan subĉielan muzeon ,vinejojn kaj kelojn( ne nur muzeajn).Ni ankaŭ estis en metiejoj de hungara brodaĵo post kiu estis organizata la konkurso de brodaĵo por ĉeestantoj.Okazis, ke la plej lertaj estas la virinoj el Nowy Sącz ĉar ili gajnis 3 bazajn premiojn:belajn, mane broditajn puloverojn kaj la unua prenio aldone la botelon da Tokajo.
La nomoj de premiitoj: J.Galara ,W. Śmigielska kaj K.Buczowska .
Ili ĉiuj estas membroj de Esperanta Klubo ĉe MOK kaj aŭskultantoj de Tria Aĝa Universitato en Nowy Sącz.
Gratulojn!
Rakontis Halina Komar
Leave a Reply