En “afrika etoso” okazis la februara kluba kunveno de CEM, kiu havis lokon en MOK la 16-an de februaro ĉi-jare. Tio eblis danke al la ĉeesto de gastoj, kiuj per siaj rakontoj transportis nin al Tanzanio.
Magdalena Tatara (esperantistino el Krakovo) kaj Robert Kamiński (prezidanto de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio) partoprenis la 109-an Universalan Kongreson de Esperanto, kiu okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio — historia, unua tia evento sur la afrika kontinento. Magda kaj Robert tre rekte, varme kaj samtempe interese rakontis pri sia vojaĝo al la kongresa loko, pri Tanzanio kaj Zanzibaro, pri la kongreso mem kaj la etoso tie reganta, pri la vizititaj lokoj. Ĉio ĉi estis ilustrita per fotoj faritaj de ili mem.
Tanzanio – Unuiĝinta Respubliko Tanzanio – estas ŝtato en orienta Afriko, formita el la unuiĝo de iamaj britaj kolonioj: Tanganiko (ĝis la Unua Mondmilito germana) kaj brita Zanzibaro, kion simbolas la nomo kreita el la unuaj silaboj de ambaŭ landoj: TAN + ZAN.
Zanzibaro estas insulo en la Hinda Oceano, tute apartenanta al Tanzanio. Priskribante la landon, la prelegantoj montris gravajn objektojn kaj ankaŭ la ĉiutagan vivon de la loĝantoj en lokoj ne riĉaj, sed kolorplenaj pro stratbudoj kun lokaj varoj, kie la ĉefa transportilo por turistoj estas motorciklo.
La loĝantoj de Tanzanio estas tre afablaj kaj malfermaj, pri kio atestas ilia saluto “jambo” (saluton) kaj la diraĵo “hakuna matata”, signifanta “ne zorgu” aŭ “neniaj problemoj”, ofte aŭdata kiel saluto aŭ respondo al ĉiutagaj zorgoj – popularigita de La Leono-Reĝo, sed profunde enradikiĝinta en la kulturo de Orienta Afriko.
La kongreso okazis en la International Conference Center (AICC) en Aruŝo, en salono kiu povas enhavi ĉirkaŭ 1 500 personojn. En la kongreso partoprenis ĉirkaŭ 700 homoj el pli ol 60 landoj, kaj la ĉeftemo estis: “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. Aruŝo estas unu el la plej grandaj urboj de Tanzanio (pli ol 600 mil loĝantoj), situanta proksime al la landlimo kun Kenjo, ĉe la piedo de la majesta monto Meru – la dua plej alta monto en Tanzanio post Kilimanĝaro. La urbo Aruŝo estas startpunkto por safarioj en norda Tanzanio. Tio donis al la kongresanoj la eblon fari ekskurson, dum kiu oni povis el la aŭtofenestro observi la tie vivantajn bestojn.
Tre interesa por vizito montriĝis la Nacia Muzeo de Natura Historio, kie troviĝas ekspozicioj pri la frua homo, pri la plantoj kaj bestoj de la regiono, kaj pri la historio de la urbo. Sur la muzeoteritorio libere promenas giganta testudo, vivanta ĉirkaŭ 200 jarojn.
Alia grava objekto estas la Centro de Afrika Kulturheredaĵo – granda artgalerio en impona konstruaĵo, kiu samtempe aludas al afrikaj simboloj. La vasta muzeokomplekso prezentas kolekton de afrika arto: lignoskulpaĵoj, statuoj, maskoj, pentraĵoj, mebloj, iloj kaj tradiciaj pordoj el Zanzibaro.
Niaj gastoj interese rakontis pri la vizito al la tombejo de polaj rifuĝintoj en Tengeru, en la regiono de Aruŝo. Tiu tombejo estas la plej granda kaj plej bone konservita loko de polaj entombigoj en Tanzanio kaj eĉ en la tuta Afriko. Tie ripozas 150 polaj ekzilitoj el la Dua Mondmilito, kiuj akompanis la armeon de generalo Anders dum la vojo el Sovetunio al Irano kaj Palestino. Ili estis transportitaj kaj loĝigitaj en britaj kolonioj, interalie en la teritorio de tiamaj Tanganiko (nun Tanzanio). La rifuĝintoj fondis setlejojn, el kiuj la plej granda estis en Tengeru, kun ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj. La tombejo, same kiel aliaj polaj tombejoj en Tanzanio, estas prizorgata de la pola ambasado en Tanzanio kaj estas tre bone tenata – kio estas escepta kompare kun lokaj tombejoj, kiuj ne estas objekto de tia zorgo aŭ memoro.
La organizadon de la ekskurso al Tengeru helpis la tiama vic-konsulino de la Pola Ambasado en Tanzanio, Krystyna Fatyga, kiu ankaŭ partoprenis la viziton kaj rakontis la historion de la tombejo. La rakonto de niaj gastoj pri ilia vojaĝo kaj partopreno en la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, riĉigita per multaj fotoj kaj personaj impresoj, transportis la ĉeestantojn al alia interesa kaj el multaj flankoj nekonata lando de Afriko.
La kongreso organizita en Tanzanio substrekis la kreskantan intereson pri la lingvo kaj la rolon de Esperanto en Afriko. La rakontoj pri la kongreso — kiu inkluzivis sciencajn kaj kulturajn eventojn, mediajn iniciatojn, ekumenajn diservojn – montris, ke temas pri aranĝo, kiu antaŭenigas unuecon, kunlaboron kaj Esperanton kiel ilon kunligantan homojn trans kulturaj limoj.

La prelego de Magdalena Tatara kaj Robert Kamiński estis tre varme akceptita de la partoprenantoj kaj premiita per laŭtaj aplaŭdoj. Dum la kunveno la prezidanto de la Ĉefa Estraro de PEA, Robert Kamiński, prezentis mallongan informon pri la agadoj de la asocio kaj invitis ĉiujn partopreni la 43-an Polan Kongreson de Esperantistoj, kiu okazos en Bielsko-Biała de la 23-a ĝis la 26-a de julio 2026.
Maria Baran




Leave a Reply