La Regiona Muzeo en Nowy Sącz kune kun la Centro por Interkultura Edukado organizis ekspozicion titolitan „Esperanto ekster tempo kaj spaco”. La ekspozicio daŭros tri monatojn kaj troviĝas en la urbodomo de la Galicia Urbeto. Ĝi estis solene malfermita la 7-an de novembro 2025.
Paneloj en Esperanto kaj la pola lingvo, prezentantaj la vivon kaj atingojn de Ludwik Zamenhof, kaj multajn interesajn informojn pri la esperanta movado en Pollando kaj eksterlande, estis preparitaj en 2017 okaze de la 100-jariĝo de Zamenhof. Tiu jaro estis proklamita de UNESCO kiel la Jaro de Zamenhof (kune kun Tadeusz Kościuszko), laŭ propono de la Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, kaj nerekte laŭ peto de polaj esperantistoj.
Samtempe finiĝis plurjara penado por enskribi Esperanton en la Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo en Pollando. Unu el la paneloj prezentas la momenton de transdono de la decido al Halina Komar kaj Kazimierz Krzyżak fare de vicministro de la Ministerio pri Kulturo.
Kune kun la paneloj estis eldonita broŝuro kun la samaj fotoj. La eldonintoj estis la Ministerio pri Kulturo, la Pola Ambasado en Seulo kaj la Centro por Interkultura Edukado. La ambasado en Sud-Koreio estis engaĝita ĉar en Seulo en 2017 okazis la Universala Kongreso de Esperanto kun partopreno de pli ol 1000 homoj el dekoj da landoj.
La broŝuro estis eldonita en Esperanto kaj la angla por atingi kiel eble plej vastan ne-pollingvan publikon.
La programo de la malferma ceremonio inkludis oficialan bonvenigon de la gastoj fare de la vicdirektoro de la muzeo, bonvenigon fare de la prezidanto de CEM kun dankoj al la muzeaj laborantoj pro ebligo prezenti la atingojn de esperantistoj al pli vasta publiko.
Specialaj dankoj apartenas al Alicja Skalska, Maria Baran, Jarosław Szewczyk kaj Marian Kocyk pro ilia laboro en organizado de la ekspozicio.
Post spektado de simula bonvenigo fare de Zamenhof mem (kun uzo de Artefarita Inteligenteco), ni kantis la esperantan himnon kun akompano de Alicja Skalska sur akordiono.
Sekvis prelego de Maria Baran „115 jaroj da Esperanto en Nowy Sącz”.
Ni eksciis multajn detalojn pri la agado de la filio de la Pola Asocio de Esperantistoj en Nowy Sącz, kaj ankaŭ pri la agado de CEM, kiu ekzistas ekde 2012 kiel sendependa ne-registara organizo kun pli vasta gamo da interesoj. Al la kursoj de Esperanto ni aldonis kursojn de la angla lingvo.
Fine ni levis toston por la sukcesa entrepreno kaj ĝuis torton en blank-verda koloro – la koloroj de Esperanto. La gastoj povis ankaŭ rigardi en vitrinaj ekspozicioj diversspecajn eldonaĵojn en Esperanto.
Bożena Kocyk








Leave a Reply