Inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio, okazis la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. La ĉefaj kunvenoj kaj programeroj okazis en la Universitato Mendel, ĉe la Fakultato pri Ekonomiko kaj Administrado (konstruaĵo Q). La ĉeftemo de ĉi-jara kongreso estis: “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Ĝi resonis en multaj prelegoj, diskutoj kaj forumoj, montrante la aktualecon de la lingvo en mondo, kie komunikado ĉiam pli baziĝas sur ciferecaj iloj kaj novaj teknologiaj solvoj.
Al Brno aliĝis preskaŭ mil kongresanoj – entute 1132 personoj el 63 landoj, el kiuj 947 ĉeestis fizike. La plej grandan parton konsistigis la gastigantoj el Ĉeĥio, sekvitaj de partoprenantoj el Germanio, Pollando kaj Francio. La aĝdistribuo estis tre vasta: la plej juna havis nur unu jaron, dum la plej aĝa estis 98-jara. La mezaĝo estis 58 jaroj, kun mediano je 63. Signife, 135 partoprenantoj estis de TEJO-aĝo (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) montrante, ke la movado plu havas sian junan generacion de daŭrigantoj.
La programo estis riĉa kaj multflanka. La kongreso solene malfermiĝis per ceremonio kun paroladoj de lokaj aŭtoritatoj, gvidantoj de UEA kaj gastoj el diversaj landoj. En la sekvaj tagoj okazis multaj prelegoj kaj temaj sesioj, traktantaj ne nur lingvon kaj kulturon, sed ankaŭ la rolon de Esperanto fronte al tutmondiĝo kaj novaj teknologioj. Kiel ĉiam okazis lingvaj kursoj kaj egzamenoj , movada foiro kaj libroservo
Gravan lokon havis la kultura programo. Ĉiutage oni povis ĝui koncertojn, teatrajn prezentaĵojn, artajn programojn kaj komunajn kantojn, kiuj kunigis la partoprenantojn en salonoj kaj kortoj de la universitato. Organiziĝis ankaŭ ekskursoj en Brno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, per kiuj gastoj malkovris la ĉarman ĉeĥan kulturon, historion kaj nuntempon. Por junuloj estis speciale aranĝitaj renkontiĝoj kaj atelieroj, kiuj favoris interkonatiĝon kaj sperto-interŝanĝon.
La etoson de la kongreso ĉiutage dokumentis la bulteno “Drako de Brno”, kiu enhavis raportojn pri la plej gravaj eventoj, programajn anoncojn kaj intervjuojn kun partoprenantoj. Ĝi estis ne nur informa ilo, sed ankaŭ kroniko de la tuta aranĝo.
La sekva, 111-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026 en Graz, Aŭstrio. Jam nun multaj el la ĉeestintoj en Brno anoncis sian partoprenon, kio montras, ke la tradicio de la universalaj kongresoj restas vigla kaj allogas novajn generaciojn.
Krystyna Sochacka
Se vi preferas uzi tekstajn adresojn anstataŭ skani QR-kodojn, jen ili:
Fotoj de partoprenantoj:
https://photos.google.com/u/1/share/AF1QipOjufNYoeoCuvO7bw1Dm1ycwP4icOdnk0txGxhur6xVTdqedF-TekMIVxH7_olHsw?key=QjRFVlh5VGZsWnBpUTJyVU1BTzdfVWZjUXR6QktR
Fotoj de nia grupo:
https://photos.app.goo.gl/fRLSZXJq5tuae3hk8
Leave a Reply