De la 7a ĝis la 11a de aprilo 2025, grupo de 20 membroj de nia klubo entreprenis ekskurson al Toruno. La celo, krom renkontiĝi kun esperantistoj, estis viziti unu el la plej belaj kaj riĉaj en monumentoj urboj. La vojaĝo per trajno de Krakovo al Toruno pasis rapide kaj komforte. De la stacidomo ni glate transveturis per taksioj al la hotelo B&B, situanta en la centro de la urbo.
La sekvan tagon, post bongusta matenmanĝo, ni komencis realigi tre riĉan kaj interesan programon por viziti la urbon. Ni vidis la Malnovan Urbodomon, la Urbodomon, la monumenton de Koperniko, la Domo sub Stelo, la Korton de Artuso – interne kun butiko de spickukoj, la monumenton de Flisisto, la Preĝejon de Sankta Spirito, la ĉefan poŝtejon kaj la Preĝejon de Virgulino Maria. Pri ĉiu objekto ni aŭdis mallongan historion kaj kuriozaĵojn rilate al ĝi.
En la Muzeo de Spickukoj, krom viziti eksponaĵojn kun gvidisto kaj gustumi spickukojn, ni partoprenis laborrenkontiĝojn por fari ornamajn spickukojn.
Posttagmeze ni vizitis la Kliniĝintan Turon, la Gotikan Grenejon, la Barokan Grenejon, la Monaĥejon, la Kolombejan Pordegon, la Maristan Pordegon, la Katedralon de Sankta Johano, la Pontan Pordegon, la Burĝan Korton, la Gardoturon kun loĝejo kaj la ruinojn de la teŭtona kastelo ĉirkaŭata de historiaj domoj.
Vespere ni partoprenis unu el la plej famaj kaj plej revoluciaj scenaj verkoj de la 20a jarcento “Jesus Christ Superstar”. La toruna adaptado estis kreita en formo de enmerga teatro – kie la limo inter scenejo kaj spektantaro estas malfortigita, kaj la spektantoj aktive partoprenas en la spektaklo. La gastiga spaco por la spektaklo estis la koncertsalono de la ikona muzika klubo en Toruno “Od Nowa”. La spektaklo havis nekutiman influon sur ni.
La sekvan tagon ni supreniris la observan turon de la Malnova Urbodomo, kie la bela panoramo de la urbo disvolviĝas. Ni ankaŭ vidis ekspoziciojn dediĉitajn al la historio de Toruno. Poste ni vizitis la Etnografian Muzeon kun subĉiela muzeo en la urbocentro – gvidata de sinjorino Maria, esperantisto kaj samtempe longtempa laboranto de la muzeo kun vasta scio pri la eksponaĵoj kaj la historio. Posttagmeze ni individue vizitis elektitajn lokojn kaj objektojn de la urbo.
Vespere ni okazigis interesan renkontiĝon kun esperantisto el Toruno, kie ni interŝanĝis interesajn informojn pri la agado de ambaŭ kluboj.
En la tria tago ni vizitis: la Muzeon de Koperniko, la Muzeon de Historio de Toruno, la “Nevideblan Domon” (por la kuraĝuloj), kaj poste ni promenis trans la Pilsudski-ponto al la alia flanko de Vistulo al la observa turo kaj la ruinoj de la Dybów-kastelo.
En la lasta tago ni individue promenis tra la malnova Toruno, memorante agrablajn kaj interesajn momentojn. Malgraŭ tre riĉa programo, ĉiu trovis tempon por ripozo kun manĝaĵo kaj individua vizitado. Plenaj de neforgeseblaj spertoj, ni revenis per trajno al Krakovo. Ni longe memoros ĉi tiun bone organizitan kaj interesan ekskurson.
Barbara Połomska
Leave a Reply