Language:
Kontakto
Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce
Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro
September 2024
M T W T F S S
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
30  
Arkivoj

    De la 10-a ĝis la 14-a de aprilo 2024, 21-persona grupo de membroj de nia Asocio iris en ekskurson al Szczecin. La celo estis ne nur viziti la urbon, sed ankaŭ renkontiĝi kun la lokaj esperantistoj kaj prezenti la agadojn de ambaŭ kluboj.
    La vojaĝo pasis rapide kaj komforte, ĉar ni vojaĝis en dorma vagono. Danke al tio, tuj post alveno, ni povis komenci realigi la planitan programon. Ni estis tre agrable surprizitaj, kiam ĉe la stacidomo en Szczecin bonvenigis nin la lokaj esperantistoj, svingante verdan flagon.
    Post irado al luksa hotelo kaj mallonga ripozo, ni ekkonis la urbon. Nia gvidanto estis nia kolegino esperantistino – Bernadetta Wiewiórska. Ni vizitis la Kastelon de Pomeriaj Dukoj kaj pli bone konis la historion de tiu tre interesa regiono. Poste, ni havis la plezuron trinki kafon ĉe la 22-a etaĝo de la PAZIM-konstruaĵo.
    Posttagmeze ni iris al la Książnica Pomorska (kultura institucio kaj centra biblioteko de Okcidenta Pomerio) por renkontiĝi kun la lokaj esperantistoj, kio permesis al ni dividi interesajn kaj amuzajn rakontojn pri la agado de ambaŭ kluboj. Tio estis tre agrable pasigita tempo.

    La sekva tago ankaŭ estis dediĉita al ekskurso, ĉi-foje al la Maritima Scienca Centro, kie nia gvidanto estis la kolego esperantisto – Andrzej Jabłoński. Li laboris sur ŝipoj kiel garantienĝeniero, do li perfekte konas la realaĵojn de la mara vivo. Ni ĝojis, ke ĉe tiu loko estis kun ni tia fakulo. Por ni, homoj el la montoj, estis okazo koni, kvankam iomete, la atmosferon, la karakteron de la laboro kaj vivstilon de homoj ligitaj al la maro.
    Vespere ni iris al la fama Filharmonio de Szczecin. La koncerto estis ravanta, klasika muziko – Mozart kaj Beethoven. Ni ankaŭ havis okazon viziti tiun originalan konstruaĵon.

    La sekvan tagon ni pasigis en Międzyzdroje. Unue ni vizitis la Parkon de Miniaturoj, kie estas prezentitaj famaj konstruaĵoj de la baltaj landoj. Ni promenis en la centro de la kuracloko, sur la molo, kaj kompreneble ni provis, kiel gustas mara fiŝo.

    En la lasta tago de la ekskurso, s-ino Halina Różanek kondukis nin al promenado en la parko Jasne Błonia nomita laŭ Johano Paŭlo la 2-a. Tie estis monumentoj rilatantaj al Szczecin, inter ili la monumento de Helena Majdaniec – kantistino el Szczecin, konata pro la kanto “Rudy rydz”. Ni ankaŭ admiris la instalaĵojn de Hasior kaj la amfiteatron.

    Por danki pro la gvidado tra vizitataj lokoj kaj pliriĉigo de nia restado, ni invitis niajn gvidantojn – szczecinanojn al solena, adiaŭa tagmanĝo. La agrable pasigita tempo rapide finiĝis, kaj ni devis reveni al Nowy Sącz.

Traduko Bożena Kocyk

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *