Kelkaj rimarkoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Torino.
Je la fino de julio kaj komenco de aŭgusto 2023 okazis la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino. Al kelkaj homoj ĝi estis grandega (pli ol 1200 personoj), dum al aliaj ne tre granda kiel konsiderante centra eŭropa urbo. El Pollando venis kelkdek homoj, kaj el Nowy Sącz alvenis malgranda aŭtobuso kun 15 personoj, kio montriĝis tre komforta solvo, ĉar ebligis aldonajn ekskursojn, ekzemple la Postojnaj Grottoj en Slovenio.
La temo de la kongreso estis “Migrado – kuniĝo de homaj valoroj,” tre grava en Eŭropo. En Italio estas forta esperanta komunumo, kio montriĝas per ĉiujare organizataj italaj kongresoj. Do, ili zorgis pri riĉa programo kaj bonaj organizaj kondiĉoj.
Ĉio okazis en la granda kampuso de la Politeknika Universitato de Torino, kie studas proksimume 36,000 studentoj. Multaj partoprenantoj loĝis en studentaj domoj proksime al la kongrescentro, ne tre lukse, sed malmultekoste. La konferenca centro kun multaj klimatizataj salonoj ebligis paralelan kondukon de multaj prelegoj kaj koncertoj. Ĝeneralaj ceremonioj okazis en la salono nomita “Zamenhof,” en la konstruaĵo de antaŭa fervojoreparejo, bela kaj nun destinita por kulturaj eventoj.
La unua granda koncerto estis la nacia vespero. Bedaŭrinde, ĝi estis ankaŭ granda desiluziĝo al la plimulto da homoj. Artistoj, grupoj, kaj prelegantoj ne elvokis pozitivajn reakciojn de la publiko. Malsukcesaĵo estis prelego pri la verkisto Dante kaj recitatado de fragmentoj el la “Dia Komedio” en diversaj lingvoj, kiu estis bonege aŭskultonta de fakuloj kaj interesuloj pri la temo, sed ne en la nacia vespero. La vespero finiĝis per prezentado fare de magiisto, kies ruzoj estis videblaj eble nur en la unuaj du vicoj, sed ne en postaj dekoj.
Aliaj ĝeneralaj eventoj estis sukcesaj kaj de la bona nivelo. La escepta duopo de komikistoj, Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipowicz, prezentis kelkajn novajn skeĉojn, el kiuj la plej amuza estis “Ekskurso,” pri tio , kiom da problemoj kaŭzas la telefona, duon-automata sistemo de ekskursorezervado.
Koncertoj, kiel ĉiam, plezure estis aŭskultataj. Ne mankis veteranoj kiel Kajto, Michael Bronŝtajn, JomO, Kimio, kaj ankaŭ novuloj kiel Grazià Barboni kaj Birda Flut triopo.
Granda atrakcio estis balo en ĝardenoj de la reĝa palaco, senpage alirebla por ĉiuj interesitoj.
Kiel kutime, parto de la kongresoj estas kursoj pri Esperanto, la ebleco pasigi esperantajn KER ekzamenojn , kaj kursoj de la itala lingvo Oni povis lerni ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri Italio dum kelkaj prelegoj, ekzemple “Etruskoj – la aborigenoj de Italio” aŭ “Maria Montessori – granda pedagogino”, fama en multaj landoj pro sia unika eduka sistemo por infanoj.
Esperantistoj, kiuj jam observis la aŭkcion dum antaŭaj UK-oj, ne forgesis ĝin ankaŭ ĉi-foje. La organizantoj trovis bonan posteulon por ke anstataŭu prof. Tonkin (pro sanaj problemoj li jam ne povas fari la aŭkcion), nome Boriso Mandriolo. Lia aktora voĉo kaj amuzaj komentoj gajnis la simpatiojn de la publiko, kaj permesis kolekti bonan sumon por subteni la 109-an kongreson en Tanzanio.
Nia pola, eminenta esperantisto Roman Dobrzyński preskaŭ ĉiutage montris siajn filmojn kaj aldonis komentojn pri sia riĉa agado en esperanta movado tra la mondo kaj pri interesaj lokoj, kiujn li vizitis.
La regiono Piemonto estas aparte vidinda, do estis organizitaj ekskursoj al ĉiuj plej interesaj lokoj. Nia grupo, havante sian propran veturilon, planis viziti Milanon kaj la Aostan Valon, inkluzive de la urbon Aosta kaj la fortikaĵon Fenis, atingante la piedon de la Mont Blank.
En Milano ni komencis per la “Lasta Vespermanĝo” de Leonardo da Vinci, pri kiu oni devas antaŭe rezervi biletojn, kaj kvankam la tempo por admiri la freskon estas nur 15 minutoj, la amaso da vizitantoj estis granda. La sekvanta loko estis la muzeo de La Scala, kie oni povis sidiĝi en la logio kaj iommete sentiĝi kiel dum operprezento. Kiom da artistoj deziras prezentiĝi tie, kaj kiom da famaj spektantoj jam okupis lokojn en la scektantejo. Milano estas plejparte La Katedralo kun centoj de puntaj skulptaĵoj ornamaaaj la tutan konstruaĵon. Sed la plej grandan impreson faras ne la internaj partoj, sed la promenado sur la vojetj de la tegmento, kie oni povas vidi tiujn artefektaĵojn de tre proksime.
Evidente, ni ankaŭ vizitis Turinon, estante tie. En la kapelo, kie la “Turina Mortintotuko” estas konservata, la plej fama tuko en la mondo, oni povis rigardi filmon pri ĝi en la pola lingvo. La originala mortintotuko estas montrata nur dum tre gravaj ekleziaj festoj.
Ekzistas du lokoj, de kie estas bela vido de la urbo. Unu estas la baziliko Superga, kun kupolo de 75 metroj alta kaj kripto kun 62 tomboj de la fama Savoya familio. La alia estas Mola Antonelliana (tio estas, turo), kiu estas fakte la simbolo de la urbo en ĉiuj turizmaj materialoj pri Torino.
Sportentuziasmuloj trovos tie la Olimpian stadionon, la stadionon de Juventus Turino, kaj la aŭtomobiluloj konas, la Fiat-fabrikon, kaj aliaj homoj povus senti la kafon en la muzeo Lavazza.
Bedaŭrinde, la kongreso daŭras nur unu semajno. Tio iom mallongas por partopreni en la programo kaj ekskursadi.
Bożena Kocyk
Leave a Reply