Multgeneracia Vilaĝo Esperanto
Dum Festivalo Woodstock WOŚP en Kostrzyn ĉe Odra rivero 13-16. 07.2016
PROGRAMO
- Ĉiutaga kaj tuttage funkcianta stando inform-reklamiga, proviziita per broŝuroj, flugfolioj, propagandiloj en diversaj lingvoj pri Esperanto, ĝies ideoj, larĝeco kaj organiza strukturo de la E-Movado (UEA,TEJO). Multaj flugfolietoj pri la ebleco memlernado danke al multlingvaj paĝaroj por instrui Esperanton. Aldone uzeblus iu informaro pri ekzemplaj E-aranĝoj tra la Mondo. ..
- Ĉiutagaj lingvaj kursoj (2x 1,5 h.) por diverslingvanoj, per ,,senpera metodo” – instruos Stano Marĉek, aŭtoro de lernolibro eldonita en 40 lingvoj ( krom eŭropaj en ĉina, japana, armena, barata, taja kaj aliaj) . La lecionoj estos ilustrataj per didaktikaj materialoj de aŭtoro kaj atrakciitaj – per kantataj de li kun gitaro E- kantoj. Legu pli...
Leave a Reply