Post la somera paŭzo en la agadoj, kiel ekzemple fremdlingvaj kursoj kaj klubaj kunvenoj, ni kun plezuro revenis al ili. Jam komence de oktobro komenciĝis la Esperanto-kursoj.
La senlaca Jolanta Kieres iniciatis Esperanto-kurson en du grupoj ĉe la Urba Kulturcentro (MOK). La 4-an de novembro Bożena Kocyk inaŭguris regulajn, ĉiusemajnajn konversaciojn en la angla lingvo, kiuj okazas en la gastamaj salonoj de la Publika Biblioteko de Nowy Sącz, nomita laŭ J. Szujskiego.
Antaŭ la novembra Tago de la Mortintoj grupo de esperantistoj vizitis la tombon de la forpasinta Halina Komar, fondintino de nia Asocio.
La unua kluba kunveno post pli longa paŭzo okazis la 26-an de oktobro en la MOK kaj kunvenigis grandan nombron da niaj membroj.
Tre interesan prelegon kun la titolo „Genetike modifitaj nutraĵoj” prezentis nia kolego Marian Kocyk. La aŭskultantoj de la prelego akiris sciojn pri la sciencaj laboroj kaj esploroj rilate al la genetika modifo de mikroorganismoj, plantoj kaj bestoj, pri la rezultoj de tiuj laboroj kaj pri ilia signifo por la monda nutraĵa ekonomio.
Estis prezentita la historio de la akirado de novaj plantvariaĵoj per tradiciaj metodoj (krucbredado), same kiel la evoluo de esploroj pri GMO en la 20-a jarcento.
Estis prezentitaj la landoj, en kiuj oni kultivas la plej grandajn kvantojn de transgenaj plantoj, kiel sojo kaj maizo. Temas pri Usono, Kanado kaj la landoj de MERKOSUR.
Oni prezentis ankaŭ la landojn, en kiuj validas kompleta malpermeso de kultivado de GMO-plantoj. Inter ili troviĝas, interalie, la Eŭropa Unio, kaj kompreneble ankaŭ Pollando. En EU validas kompleta malpermeso de kultivado, sed rilate al importado ne ekzistas tiaj malpermesoj.
Interesaj estis ankaŭ informoj pri la sinteno de la loĝantoj de diversaj landoj al GMO-nutraĵoj. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS/WHO) opinias, ke GMO-nutraĵoj ne prezentas danĝeron por la homa sano.
Maria Baran kaj Marian Kocyk


