Ĉiujare en decembro, lige kun la datreveno de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, CEM festas la “Tagon de Zamenhof”. Ĉi foje ni festis la 19 an de decembro 2025. Estis tradicia Zamenhofa kuko, rememoroj pri nia Amiko, la forpasinta Roman Dobrzyński, kaj komuna kantado de kristnaskaj kantoj en la lingvoj esperanto kaj pola.
“Zamenhof Tago” kaj la ekspozicio “Esperanto trans la limoj de tempo kaj spaco”, kies solena malfermo okazis la 7 an de novembro 2025 en la Urbodomo de la Galícia Urbeto en Nowy Sącz, estis du niaj eventoj dediĉitaj al la memoro de Ludoviko Zamenhof. Informoj pri tiuj aranĝoj aperis en la monda esperantista platformo “Eventa Servo”.
La “Tago de Zamenhof” en la Urba Kulturcentro komenciĝis per bonvenigo de la ĉeestantoj fare de Jolanta Kieres, Vicprezidanto de la Estraro de CEM. Inter la partoprenantoj troviĝis Jadwiga Banach, reprezentantino de la Estraro de SUTW, kiu dankante pro la invito esprimis sincerajn dezirojn de plua progreso por nia asocio kaj konvinkon pri daŭrigo de la kunlaboro inter CEM kaj SUTW.
Jolanta Kieres prezentis mallongan informon pri la tradicio kaj formoj de festado de la “Tago de Zamenhof” de esperantistoj tra la tuta mondo. Poste estis kantita la “Himno de Esperanto” kun akompano de akordiono ludata de Alicja Skalska.
La ĉefa punkto de la renkontiĝo estis rememoroj pri la forpasinta Roman Dobrzyński, eminenta pola esperantisto, ĵurnalisto kaj dokumentisto. Prelegon pri lia vivo kaj verkado, kaj precipe pri lia kunlaboro kun la esperantistoj de Nowy Sącz, prezentis Maria Baran. Fina akcento de ŝia prelego estis poemo de Halina Różanek, esperantistino el Szczecin, kiun laŭtlegis Wanda Śmigielska. La poemon Halina verkis dum la restado de nia 30 persona grupo en Germanio en 2022.
Dum la daŭrigo de la renkontiĝo sekvis personaj rememoroj de niaj esperantistoj pri Roman Dobrzyński. Bożena Kocyk rakontis pri privataj renkontoj kaj interesaj konversacioj kun Roman. Ŝi prezentis librajn eldonaĵojn de lia aŭtoreco, varme instigante al ilia legado. Siajn rememorojn pri Roman kundividis ankaŭ Alicja Skalska, Jolanta Kieres kaj Lidia Komar.
La forpasinta Roman Dobrzyński, kiel elstara esperantisto, verkisto, filmisto dokumentisto, kora homo kun granda sento de humuro kaj humanisto, restas en nia memoro kiel nia Amiko.
Dum la renkontiĝo la partoprenantoj de la esperantaj kursoj gvidataj de Jolanta Kieres prezentis mallongan humuran sceneton bazitan sur teksto de R. Dobrzyński. La tekston adaptis Ewa Merha, kaj la individuajn rolojn ludis Zofia Homoncik kaj Wanda Śmigielska.
Pro la proksimiĝantaj Kristnaskaj festoj okazis komuna kantado de kristnaskaj kantoj en esperanto kaj en la pola, kun muzika fono de akordiono ludata de Alicja Skalska. Estis ankaŭ interŝanĝo de kristnaskaj kaj novjaraj bondeziroj, kaj aparte gaje prezentis siajn dezirojn Wanda Śmigielska. En ĝoja kaj amika etoso ni gustumis la tradician “Zamenhofan Kukaĵon”.
Maria Baran







