En la Publika Biblioteko en Nowy Sącz okazis kluba renkontiĝo de la membroj de CEM, kiu malfermis la novan jaron de agado de la asocio.
La unua punkto de la programo estis prezento de rememoroj kaj fotoj el vojaĝo al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, preparita de Bożena kaj Marian Kocyk, titolita “Lukso en la Dezerto”. Tiu parto de la renkontiĝo estis malferma al la publiko kaj kunvenigis multajn vojaĝemulojn kaj regulajn partoprenantojn de eventoj organizitaj de la biblioteko.
Komence ni konatiĝis kun kelkaj detaloj pri la historio, geografio kaj ekonomia situacio de la Emirlandoj.
La plej grava inter ili estas Dubajo, kiu dum 60 jaroj transformiĝis el urbo kun 60 mil loĝantoj al metropolo kun pli ol 3 milionoj. Enormaj naftorezervoj ebligis investojn nekonatajn al aliaj lokoj. Tie troviĝas la plej alta konstruaĵo en la mondo – Burĝ Ĥalifa kun 150 etaĝoj, el kiu malfermiĝas panoramo al la tuta ĉirkaŭaĵo. Alia impona konstruaĵo, en formo de velo, estas Burĝ al-Arab – la plej alta kaj superluksa hotelo en la mondo.
Sendube la plej granda atrakcio estas la palmaraj insuloj – artefarite konstruataj teritorioj en formo de palmarbo kun trunko kaj folioj, konektitaj al la kontinento. Sur ili oni konstruis loĝdomojn, hotelojn, butikcentrojn kaj amuzparkojn. Nur unu el la insuloj estis finita, ĉar neatenditaj malfacilaĵoj malrapidigas la konstruadon de la aliaj du.
Atrakcio en tute alia stilo estas la Mirindaj Ĝardenoj, kun objektoj en natura grandeco, ekzemple aviadilo farita el floroj. Entute oni uzis 1.500.000 florojn en la tuta ĝardeno. En Abu Dhabi indas viziti la moskeon de Ŝejko Zajed kaj la prezidentan palacon.
En la dua parto de la renkontiĝo, jam nur por la membroj de CEM, oni diskutis la laborplanon por la venonta sezono. Daŭros kursoj de Esperanto kaj la angla lingvo, klubaj renkontiĝoj kaj ekskursoj. En kunlaboro kun la Regiona Muzeo en Nowy Sącz estos malfermita ekspozicio titolita “Esperanto – fenestro al la mondo”, kaj kiel ĉiujare okazos la Zamenhof-Tagoj en decembro.
Bożena Kocyk