En la Publika Biblioteko en Nowy Sącz okazis kluba renkontiĝo de la membroj de CEM, kiu malfermis la novan jaron de agado de la asocio.
La unua punkto de la programo estis prezento de rememoroj kaj fotoj el vojaĝo al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, preparita de Bożena kaj Marian Kocyk, titolita “Lukso en la Dezerto”. Tiu parto de la renkontiĝo estis malferma al la publiko kaj kunvenigis multajn vojaĝemulojn kaj regulajn partoprenantojn de eventoj organizitaj de la biblioteko.
Komence ni konatiĝis kun kelkaj detaloj pri la historio, geografio kaj ekonomia situacio de la Emirlandoj.
La plej grava inter ili estas Dubajo, kiu dum 60 jaroj transformiĝis el urbo kun 60 mil loĝantoj al metropolo kun pli ol 3 milionoj. Enormaj naftorezervoj ebligis investojn nekonatajn al aliaj lokoj. Tie troviĝas la plej alta konstruaĵo en la mondo – Burĝ Ĥalifa kun 150 etaĝoj, el kiu malfermiĝas panoramo al la tuta ĉirkaŭaĵo. Alia impona konstruaĵo, en formo de velo, estas Burĝ al-Arab – la plej alta kaj superluksa hotelo en la mondo.
Sendube la plej granda atrakcio estas la palmaraj insuloj – artefarite konstruataj teritorioj en formo de palmarbo kun trunko kaj folioj, konektitaj al la kontinento. Sur ili oni konstruis loĝdomojn, hotelojn, butikcentrojn
kaj amuzparkojn. Nur unu el la insuloj estis finita, ĉar neatenditaj malfacilaĵoj malrapidigas la konstruadon de la aliaj du.
Atrakcio en tute alia stilo estas la Mirindaj Ĝardenoj, kun objektoj en natura grandeco, ekzemple aviadilo farita el floroj. Entute oni uzis 1.500.000 florojn en la tuta ĝardeno. En Abu Dhabi indas viziti la moskeon de Ŝejko Zajed kaj la prezidentan palacon.
En la dua parto de la renkontiĝo, jam nur por la membroj de CEM, oni diskutis la laborplanon por la venonta sezono. Daŭros kursoj de Esperanto kaj la angla lingvo, klubaj renkontiĝoj kaj ekskursoj. En kunlaboro kun la Regiona Muzeo en Nowy Sącz estos malfermita ekspozicio titolita “Esperanto – fenestro al la mondo”, kaj kiel ĉiujare okazos la Zamenhof-Tagoj en decembro.
Bożena Kocyk
La Centro por Interkultura Edukado subtenis tre interesan iniciaton por promocii nian lokan artiston Stanisław Chomiczewski, loĝantan en Uhryń.
La 27- an de septembro 2025 okazis en la hotelo Galaxy en Krakovo la vernisaĝo de la ekspozicio “Arto, kiu tuŝas”. Dum la ceremonio okazis aŭkcio de la verkoj de la artisto, kies enspezo subtenos la bonfarajn agadojn de la Lions-kluboj en Krakovo – la ĉefaj organizantoj de la ekspozicio kaj vernisaĝo. Kiel interesa parto de la programo, ni povis vidi kaj partopreni fotoseancon kun la aŭtoro antaŭ la hotelo sur vera ĉevalo, partopreni en la aŭkcio de pentraĵoj kaj en la lotumado de pentraĵo inter la aĉetantoj de la ekspozicia katalogo.
Studentinoj de la Krakova Flamenco-Lernejo plibeligis la ceremonion per mirinda flamenco-danca spektaklo. Kelkaj membroj de CEM havis la plezuron partopreni en ĉi tiu evento.
“La pentraĵoj de Chomiczewski instruas al ni pri Pollando, konsciigas nin pri nia identeco. Ili transportas nian egoisman kaptitecon en la ĉiutaga ‘mi’ al metafizika spaco, kiu donas senton de aŭtentika libero” – Zofia Weiss, artkritikisto.
Bożena Kocyk
Strona www artysty Profil FB artysty




