Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

September 2025
M T W T F S S
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
2930  

Arkivoj

Daily Archives: 14/09/2025

    Inter la 20-a kaj 24-a de aŭgusto 2025 okazis la sekva kongreso, ĉi-foje en Piotrków Trybunalski. La urbo situas en la centro de Pollando kaj estas fama pro tio, ke dum preskaŭ du jarcentoj tie okazis la Kronaj Tribunaloj – la plej altaj tribunaloj de la tiama pola-litova ŝtato.
    En la kongreso partoprenis 77 personoj, el kiuj 2 estis eksterlandanoj kaj 3 reprezentantoj de nia asocio. La sidejo, en kiu okazis ĉiuj renkontiĝoj, kunvenoj kaj koncertoj, estis la ejoj de la altlernejo – nome Piotrkowa Akademio. Loĝado estis organizita en la studenta domo de la sama institucio.
    En la unua tago oni planis ekskurson por montri al la grupo interesajn lokojn en la ĉirkaŭaĵo. Ili estis:
•     Sulejów, kun tre bone konservita komplekso de cisterciana monaĥejo,
•     Inowłódz, kun unika romanika preĝejo de Sankta Egidio,
•     Spała, kun instalaĵoj por olimpikaj trejnadoj kaj somera ripozejo por la prezidentoj de Pollando,
•     Kaj fine, grandegaj betonaj bunkroj por trajnoj en Konewka, konstruitaj dum la Dua Mondmilito de la germanoj por la komandantaro.
    En la kongresa programo estis interesaj prelegoj, ekzemple de la redaktoro de Pola Retradio, Maciej Jaskot: “Unu lingvo ne sufiĉas”, kaj de Maciej Zięba: “Afrika filozofio.” Estis ankaŭ prezento de niaj membroj Bożena kaj Marian Kocyk: “Dubajo – lukso en la dezerto.”
    Kiel kutime, okazis koncertoj, komuna kantado, dancado kaj kvizoj, kaj dimanĉe – sankta meso en Esperanto.
    Okazis ankaŭ la ĝenerala asembleo de la membroj de PEA, dum kiu oni elektis novan estraron kaj revizian komisionon, kaj oni voĉdonis pri necesaj ŝanĝoj en la statuto.

Bożena Kocyk