Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

June 2025
M T W T F S S
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
30  

Arkivoj

Daily Archives: 19/06/2025

    Ĉijare, por festi la finon de la kursoj de esperanto kaj la angla en CEM, ni elektis la tendaran ejon en pitoreske situanta valo en Uhryń, sub Hala Łabowska.
    La 19-an de majo — lundo — bonvenigis nin per malvarmo kaj pluvo. Estis preskaŭ miraklo ekbruligi la fajron, por ne mencii la preparadon de manĝaĵoj.

    Feliĉe, vizito al la proksima, privata Galerio de Pentraĵoj de artisto post Krakova Belarta Akademio, s-ro Stanisław Chomiczewski, montriĝis al ni ne nur estetike kaj spirite riĉiga sperto.
    La geedzoj Ewa kaj Stanisław Chomiczewski afable disponigis al ni tegmenton super la kapo, pruntedonis grilon kaj gvidis nin tra sia hejmo saturita de la spirito de historio kaj arto.
    En la ateliero de la Artisto ni konatiĝis kun lia laboro. S-ro Stanisław rakontis al ni pri la historio kaj la tragika sorto de la Lemkoj, kiuj loĝis ĉi tie antaŭ la Dua Mondmilito.

    Komune kantitaj gajaj kantoj de skoltoj kaj el la regiono de Łowczówek, kun akompano de akordiono, inter oleaj portretoj de Marŝalo Piłsudski, aroj da ĉevaloj kaj ĉarmaj pejzaĝoj de nia Sądeczczyzna, plifortigis la magian efikon de tiu loko je la partoprenantoj de tiu mirinda evento. Fine ni ricevis katalogojn de ekspozicioj de s-ro Stanisław kun persona dediĉo kaj subskribo.

    Freŝa novaĵo: Dum solena sesio de la Konsilio de la Sądecka Distrikto, okazinta la 13-an de junio 2025, Stanisław Chomiczewski estis honorita per la insigno “Meritplena por la Tero Sądecka”. Tiu ĉi distingo kronis la 50-jaran artan laboron de la Artisto.

Alicja Skalska, Traduko Bożena Kocyk