La 13-an de januaro 2025 okazis la unua kluba kunveno de la membroj de la Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz.. La programo de la kunveno estis riĉa kaj varia:
Nia amikino, Maria Baran, prenis nin en virtualan vojaĝon al Nov-Zelando. Ŝi prezentis raportojn pri sia “Vojaĝo de la Vivo” – kiel ŝi mem diris – al Aŭstralio kaj de tie kune kun sia filino al Nov-Zelando. Ni havis la ŝancon malkovri la belecojn, riĉecon kaj diversajn pejzaĝojn, la kulturon de la ekzotika lando por ni – la Lando de la Longa Blanka Nubo, situanta en la Pacifiko. Ĉi tiu lando estas la plej malproksima de Pollando (pli ol 17 000 km), kaj ĝi estas nur 1 600 km for de Aŭstralio.
Ŝi montris al ni la belajn urbojn en la Suda Insulo – Christchurch, Queenstown, Kaikoura, kaj ankaŭ la brilajn lagojn Wekatipu, Tepako, same kiel la akvotrason Milford Sound, de kie etendiĝis montaj panoramoj kun multaj akvoputoj. En la Suda Insulo troviĝas la Suda Alpoj – la plej alta pinto, la Cook-Monto (3754 m sur la marnivelo) kaj la Tasman-glaciejo (29 km). Belaj bildoj sur granda ekrano permesis al ni admiri tiujn ĉarmajn pejzaĝojn, kie Maria piediris kaj fotis. Ŝi observis fokojn, kuŝantajn sur rokoj, akvofluojn de akvoputoj, gregojn de ŝafoj kaj cervoj. En la kadroj ŝi ankaŭ registris endemajn speciojn kiel kiwi, kanguroj…, kaj ankaŭ renkontojn kun la popolaro kaj kulturo de la Maoroj. La riĉa fotografia dokumentado kaj la rememoroj de Maria transportis nin al tiuj mirindaj lokoj. Maria ankaŭ rakontis pri la evoluo de la lingvo Esperanto en Aŭstralio kaj Nov-Zelando.
La periodo de Kristnasko estas tempo por kanti kantojn. La kantoj de Kristnasko, preparitaj de la grupo de esperantistoj de amikino Jola Kieres, sonis bele, akompanataj de Alicja Skalska. Ili estis kantitaj de ĉiuj en Esperanto kaj en la pola lingvo danke al la teknika subteno de Jarek Szewczyk.
Organizaĵaj aferoj estis ankaŭ diskutitaj, rilate al la planitaj edukaj kaj kulturaj ekskursoj al Wieliczka kaj Krakovo, same kiel al Toruń, invitite de tieaj esperantistoj.
Ĉe la fino de la kunveno, tiuj, kiuj veturis al Brno en Ĉeĥio por la Monda Kongreso de Esperanto, estis informitaj pri la programo kaj detaloj de la vojaĝo.
Krystyna Słaby