En la 12-an de februaro membroj de Centro de Interkultura Edukado partoprenis la busan ekskurson al la salminejo en Wieliczka. Nia ĉiĉeronino estis Magda Tatara ,profesia franca kaj esperanta gvidantino de la salminejo.
Post belegaj impresoj de la mondfma muzeo ni forveturis al Manggha -la Centro de Japanaj Artoj en Krakovo kaj spektis tie 3 ekspoziciojn.
Luj el ni vidzitis la centron la unuan fojon. Ambaŭ lokoj estas tre gravaj kaj valoraj punktoj sur la kultura mapo de nia regiono.
La 3-an de februaro, ĉe la dua renkontiĝo de nia Asocio en ĉi tiu jaro, ni havis la honoron gastigi eksterordinaran gaston, la artiston, pentriston, kaj konserviston de artaĵoj Józef Stanisław Stec.
Li estas konata en Nowy Sącz artisto, posedanto de la Ateliero de Plastika Arto kaj Konservado ARStec, fondita en 2007, kiu inkluzivas la kompleksan konservadon de arkitektura heredaĵo, artaĵoj kaj objektoj de artaj metioj.
Ekde 1992 li loĝas kaj kreive laboras en Nowy Sącz. Li estas membro de ZPAP ekde 1989. En vivo kaj arto li sekvas la “leĝon de bona daŭrigo”. La Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kaj Sporto, prof. Piotr Gliński, en rekono de liaj meritoj por pola kulturo, donis al li la bronzan medalon “Zasłużony Kulturze Gloria Artis”.
Dum la renkontiĝo, ni havis la plezuron aŭskulti la prelegon “Nawojowa – mia amo, notoj el konservadaj laboroj ĉe la Palaco de Grafo Stadnicki”. La aŭtoro dividis siajn impresojn pri la konservada laboro sur la fasado:
kaj en la internoj de la palaco en Nawojowa:
Ĉiu, kiu estis aŭ pasis tra Nawojowa, memoras, ke la palaco estis ruiniĝanta kaj diseriĝanta ruino pri kiu neniu prizorgis.
En 2013, Krzysztof Mańkowski, posteulo de graf. Adam Stadnicki, diris: “Ni nun havas multon da laboro antaŭ ni. Ni volas servi al la tuta komunumo por ke Nawojowa denove fariĝu – kiel en tempo de mia praavo – grava loko por la regiono. Ĉar ne estas tiel, ke ni hodiaŭ reakiris la palacon kaj morgaŭ ni tie loĝos. Tio postulas tempon. Necesas fari precizan projekton – ĉar tio estas objekto kun historia valoro, sub konservatoria protekto, kaj paŝo post paŝo ni revivigos ĉion tie.”
En 2014, la Ministro de Agrikulturo kaj Kampara Evoluo decidis restarigi la Palac- kaj Parkan Komplekson en Nawojowa al la posteuloj de graf. Adam Stadnicki. La tiama prezidanto de la nova Sącz-distrikto, Jan Golonka, subskribis dokumenton “transdonante la posedaĵon” de la palaco kaj donis ĝin al Andrzej Mańkowski – la heredianto de la grafo.
Speciala kompanio estis fondita, kiu preparis planon por la reviviĝo. Ĝia ĉefa celo estis – laŭ la intenco de la posedantoj – krei en la palaco Domon de Kreiva Laboro, kie eblos disvolvi la kulturan kaj sciencan agadon.
Ankaŭ okazos konferenca-scienca-komerca centro, hotelo, konferencĉambro, restoracio kaj teĉambro. La parko ankaŭ estos aranĝita. Ili restarigos ĝian ordon, kiu iam estis angla ĝardeno, planita de Edward Stadnicki en la 1840-aj jaroj, kie ĝis hodiaŭ kreskas malnovaj kverkoj, platanoj, tujoj kaj cipresoj.
La renovigo de la palaco komenciĝis en 2019, kaj la laboroj estas faritaj de la Nowy Sącz-kompanio Erbet. La konservadaj laboroj estis komisiitaj al la kompanio de Józef Stanisław Stec. La fasado de la konstruaĵo estis renovigita, dum intensaj rekonstruktaj laboroj daŭris interne. Sur la turo estis instalita horloĝo, kaj interne ĝi estis renovigita kun historiaj brikoj kaj multaj polikromioj. La fenestra kaj porda ligna laboro estis rekonstruita, kaj en la plej malnova flugilo de la palaco estas plenumata ŝtupo post ŝtupo.
Dum la prelego, per dekduoj da fotoj ni ekkonis la stadiojn de la konservado de la monumento, ĝian staton antaŭ la komenco de la laboroj kaj poste la reveno de la brilo de la fasado kaj internaj spacoj danke al la konservada arto de Józef Stanisław Stec kaj liaj kunlaborantoj.
La ĉefa fazo de la laboroj estis finita, kaj ilia daŭrigo dependos de pliaj komandoj de la posedantoj de la palaco. Tamen, ni ricevis vidigojn de la fino de la internaj spacoj kun la belege desegnitaj lignaj laboroj. Ni deziros al la posedantoj, ke ili povu restarigi la objekton al sia iama splendo kiel eble plej baldaŭ.
Traduko Bożena Kocyk
La 13-an de januaro 2025 okazis la unua kluba kunveno de la membroj de la Centro de Interkultura Edukado en Nowy Sącz.. La programo de la kunveno estis riĉa kaj varia:
Nia amikino, Maria Baran, prenis nin en virtualan vojaĝon al Nov-Zelando. Ŝi prezentis raportojn pri sia “Vojaĝo de la Vivo” – kiel ŝi mem diris – al Aŭstralio kaj de tie kune kun sia filino al Nov-Zelando. Ni havis la ŝancon malkovri la belecojn, riĉecon kaj diversajn pejzaĝojn, la kulturon de la ekzotika lando por ni – la Lando de la Longa Blanka Nubo, situanta en la Pacifiko. Ĉi tiu lando estas la plej malproksima de Pollando (pli ol 17 000 km), kaj ĝi estas nur 1 600 km for de Aŭstralio.
Ŝi montris al ni la belajn urbojn en la Suda Insulo – Christchurch, Queenstown, Kaikoura, kaj ankaŭ la brilajn lagojn Wekatipu, Tepako, same kiel la akvotrason Milford Sound, de kie etendiĝis montaj panoramoj kun multaj akvoputoj. En la Suda Insulo troviĝas la Suda Alpoj – la plej alta pinto, la Cook-Monto (3754 m sur la marnivelo) kaj la Tasman-glaciejo (29 km). Belaj bildoj sur granda ekrano permesis al ni admiri tiujn ĉarmajn pejzaĝojn, kie Maria piediris kaj fotis. Ŝi observis fokojn, kuŝantajn sur rokoj, akvofluojn de akvoputoj, gregojn de ŝafoj kaj cervoj. En la kadroj ŝi ankaŭ registris endemajn speciojn kiel kiwi, kanguroj…, kaj ankaŭ renkontojn kun la popolaro kaj kulturo de la Maoroj. La riĉa fotografia dokumentado kaj la rememoroj de Maria transportis nin al tiuj mirindaj lokoj. Maria ankaŭ rakontis pri la evoluo de la lingvo Esperanto en Aŭstralio kaj Nov-Zelando.
La periodo de Kristnasko estas tempo por kanti kantojn. La kantoj de Kristnasko, preparitaj de la grupo de esperantistoj de amikino Jola Kieres, sonis bele, akompanataj de Alicja Skalska. Ili estis kantitaj de ĉiuj en Esperanto kaj en la pola lingvo danke al la teknika subteno de Jarek Szewczyk.
Organizaĵaj aferoj estis ankaŭ diskutitaj, rilate al la planitaj edukaj kaj kulturaj ekskursoj al Wieliczka kaj Krakovo, same kiel al Toruń, invitite de tieaj esperantistoj.
Ĉe la fino de la kunveno, tiuj, kiuj veturis al Brno en Ĉeĥio por la Monda Kongreso de Esperanto, estis informitaj pri la programo kaj detaloj de la vojaĝo.
Krystyna Słaby